Dua Vatikana koncilio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
La '''Dua Vatikana Koncilio''' estis la 21-a [[koncilio|ekumena koncilio]] de la [[katolikismo|katolika eklezio]] (1963-1965) kaj unu el la plej gravaj. Ĉio dumkoncilie faritis en la [[latina lingvo]]; unu oficiala eksperto pri lingvaj demandoj estis [[Karl Egger]].
La '''Dua Vatikana Koncilio''' estis la 21-a [[koncilio|ekumena koncilio]] de la [[katolikismo|katolika eklezio]] (1963-1965) kaj unu el la plej gravaj. Ĉio dumkoncilie faritis en la [[latina lingvo]]; unu oficiala spertulo pri lingvaj demandoj estis [[Karl Egger]].
{{TOCdekstre}}x
{{TOCdekstre}}x
== Preparoj kaj paso ==
== Preparoj kaj paso ==

Kiel registrite je 07:34, 30 sep. 2018

La Dua Vatikana Koncilio estis la 21-a ekumena koncilio de la katolika eklezio (1963-1965) kaj unu el la plej gravaj. Ĉio dumkoncilie faritis en la latina lingvo; unu oficiala spertulo pri lingvaj demandoj estis Karl Egger.

x

Preparoj kaj paso

La koncilio estis kunvokita de papo Johano la 23-a je la 25-a de januaro 1959. La oficialan kunvokon sekvis tri jaroj da laboro, dum kiuj prepara komisiono konsultis ĉiujn katolikajn episkopojn kaj difinis la temojn traktotajn dum la plenkunsidoj de la koncilio.

Johano la 23-a oficiale malfermis la Duan Vatikanan Koncilion la 11-an de oktobro 1963 en la Vatikana Baziliko.

Post la morto de Johano la 23-a lia posteulo Paŭlo la 6-a daŭrigis la koncilion. Ĝi dividiĝis en naŭ sesiojn kaj kvar periodojn kaj finiĝis la 7-an de decembro 1965. Ĝi promulgis 16 dokumentojn: kvar konstituciojn, tri deklarojn kaj naŭ dekretojn.

La koncilio subtenis la liberecon de religio kaj la dialogon kun anoj de aliaj fidoj. Jam laŭ la kunvoko ĝi estis "paŝtista" koncilio; tio signifas, ke ĝia celo ne estis difini dogmojn aŭ kondamni herezaĵojn. Unu el ĝiaj agoj estis reformo de la liturgio, per kiu ĝi interalie reduktis la signifon kaj uzon de la latina lingvo en liturgio. Ĝi kompetigis la decidojn de la Unua Vatikana Koncilio (1868 ĝis 1870) precipe rilate al la rilato inter la papo kaj la episkopoj en la eklezio.

Dokumentoj

La koncilio formulis, decidis kaj promulgis jenajn 16 dokumentojn:

Unua sesio

La unua sesio (11-a de oktobro ĝis 8-a de decembro 1962) ne promulgis dokumentojn.

Dua sesio

La dua sesio (29-a de septembro ĝis 4-a de decembro 1963) promulgis jenajn dokumentojn:

Tria sesio

La tria sesio (14-a de septembro ĝis 21-a de novembro 1964) promulgis jenajn dokumentojn:

Kvara sesio

El la kvara sesio (14-a de septembro ĝis 8-a de decembro 1965) rezultis jenaj dokumentoj:

Partoprenantoj

Ĉiuj ne-rom-katolikaj kristanaj eklezioj estis reprezentataj ĉe la koncilio per observantoj; kelkaj malgrandaj eklezioj tiucele grupiĝis. Nura escepto estis la ortodoksa eklezio. La rus-ortodoksa eklezio sendis observanton, kvankam la Ekumena Patriarkejo en Istanbulo antaŭe anoncis, ke ĉiuj ortodoksaj eklezioj decidis ne sendi observantojn.

Sume estis 3.044 partoprenantoj, inter ili ankaŭ la postaj papoj Paŭlo la 6-a, sub kies gvidado la koncilio finiĝis, Johano Paŭlo la 1-a, Johano Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-a.

Kritiko

Progresmaj kristanoj, sed ankaŭ nekristanoj ofte kritikis la limigitecon de reformoj deciditaj de la koncilio, kiu ekzemple ne tuŝis la demandojn de pastra edzeco, virina pastreco, eksedziĝo, samseksemo.

La italo Giorgio Gaber verkis satiran kanton pri la koncilio: "E la chiesa si rinnova" ("Kaj la eklezio renoviĝas").