Enlanda milito inter armanjakanoj kaj burgonjanoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12: Linio 12:


Tamen la konflikto pluos kun la interveno de Angloj ĝis la 10an de septembro 1419, kiam estos murdita Johano Sentima.
Tamen la konflikto pluos kun la interveno de Angloj ĝis la 10an de septembro 1419, kiam estos murdita Johano Sentima.

==Notoj==
<references/>


[[Kategorio:Centjara milito]]
[[Kategorio:Centjara milito]]

Kiel registrite je 14:58, 15 okt. 2018

Murdo de la duko Ludoviko de Orleano en Parizo. Miniaturo de Maître de la Chronique d'Angleterre, Abrégé de la Chronique d’Enguerrand de Monstrelet, BnF Fr.2680, ĉirkaŭ 1470-1480.

La enlanda milito inter armanjakanoj kaj burgonjanoj estis milita konflikto inter du branĉoj de la reĝa dinastio de Valois dum la unua triono de la 15-a jarcento (1407-1435). Tiu milito malfortigis la Reĝlandon Francion, jam lukte kontraŭ la Reĝlando Anglio kadre de la Centjara milito.

Okazigo

La frato de la reĝo, Ludoviko de Orleano, «qui hennissait comme un étalon après presque toutes les belles femmes» (kiu henis kiel virĉevalo ĉe ĉiuj belulinoj), estis akuzita esti klopodint seksallogi aŭ pli malbone «esforcier» (perforti) la dukino de Burgonjo. Eĉ se temis nur pri onidiro, tiu allogisto estis amanto de la reĝino kaj la propagando burgonja emis prezenti lin kiel la veran patron de la daŭfeno Karlo (estonta Karlo la 7-a (Francio)).

Johano Sentima profitis la koleron de la aliancanoj, promesis malaltigon de impostoj kaj reformon de la ŝtato al kontrolita monarkio.[1] Li allogis ankaŭ komercistojn, mezulojn kaj universitatanojn.[2] Li minacis Parizon en 1405 por montri sian povon, kiam Ludoviko de Orleano manovris por malhelpi la dukon de Burgonjo realigi teritorian kontinuacon inter Flandrio kaj la duklando de Burgonjo akiranta la duklandon Luksemburgion. Krome, Johano Sentima decidi nuligi sian rivalon: li murdigis lin en Parizo la 23an de novembro 1407, kiam li estis elirinta el ĉe la reĝino, kiu estis ĵus akuŝinta. Tiu murdo eksplodigis la enlandan militon.

La milito

En oktobro 1411, kun armeo de 60 000 homoj, la duko de Burgonjo eniris en Parizo kaj atakis Bretonojn, aliancanojn de Armanjakoj, kiuj plifortiĝis ĉe La Chapelle. Li devis retiriĝi, sed la nokton de la 8a al la 9a de novembro, li eliris tra la pordego Sankta Jakobo, iris al Saint-Cloud kaj venkis komplete super la armeo de Écorcheurs. Poste Johano Sentima persekutis la princojn de Orleano kaj ties aliancanojn, sieĝis Dreux, poste Bourges, ses la reĝa armeo aperis antaŭ tiu urbo la 11an de junio 1412. La paco estis subskribita en Bourges la 15an de julio 1412 kaj konfirmota en Auxerre la 22an de aŭgusto.

Tamen la konflikto pluos kun la interveno de Angloj ĝis la 10an de septembro 1419, kiam estos murdita Johano Sentima.

Notoj

  1. Noël Coulet, Le temps des malheurs (1348-1440) el Histoire de la France des origines à nos jours sous la direction de Georges Duby, Larousse, 2007, p. 405.
  2. Noël Coulet, Le temps des malheurs (1348-1440) el Histoire de la France des origines à nos jours sous la direction de Georges Duby, Larousse, 2007, p. 405.