Georgo K. Davidov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{informkesto homo}}
{{informkesto homo}}
'''Georgo K. DAVIDOV''' (naskiĝis [[1879]] en [[Armavir]] ([[Norda Kaŭkazio]])) estis [[rusia esperantisto]], [[armeno]].
'''Georgo Karpoviĉ DAVIDOV''' (naskiĝis [[1879]] en [[Armavir]] ([[Norda Kaŭkazio]])) estis [[rusia esperantisto]], [[armeno]].


Al [[Esperanto]] li aliĝis en [[1892]]. En [[1903]] li venis al [[Saratov]] ([[Ruslando]]) kaj komencis tie fervoran propagandon. En 1905-1907 Davidov subtenis multajn Esperanto-gazetojn, eldonis propagandajn broŝurojn kaj [[sigelmarko]]jn kaj esperantigis kelkajn literaturaĵojn el [[kaŭkazaj lingvoj]].
Al [[Esperanto]] li aliĝis en [[1892]]. En [[1903]] li venis al [[Saratov]] ([[Ruslando]]) kaj komencis tie fervoran propagandon. En 1905-1907 Davidov subtenis multajn Esperanto-gazetojn, eldonis propagandajn broŝurojn kaj [[sigelmarko]]jn kaj esperantigis kelkajn literaturaĵojn el [[kaŭkazaj lingvoj]].

Kiel registrite je 08:39, 2 nov. 2018

Georgo K. Davidov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1878 (1878-11-30) (145-jaraĝa)
en Armavir
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 4337
vdr

Georgo Karpoviĉ DAVIDOV (naskiĝis 1879 en Armavir (Norda Kaŭkazio)) estis rusia esperantisto, armeno.

Al Esperanto li aliĝis en 1892. En 1903 li venis al Saratov (Ruslando) kaj komencis tie fervoran propagandon. En 1905-1907 Davidov subtenis multajn Esperanto-gazetojn, eldonis propagandajn broŝurojn kaj sigelmarkojn kaj esperantigis kelkajn literaturaĵojn el kaŭkazaj lingvoj.

Plej konata li estas pro sia unika Esperanto-biblioteko, por kiu li penis akiri ĉion presitan en aŭ pri Esperanto. En Berlin 1908 kaj en Wolfenbüttel 1911 estis eldonita kompleta katalogo de la biblioteko de Davidov. La biblioteko de Davidov mem perdiĝis post la oktobra revolucio en la frua epoko de Sovetunio.

Ankaŭ estas atentindaj la statistikaj laboroj de Davidov pri eldonitaj Esperanto-lernolibroj, originala kaj tradukita Esperanta literaturo ("titolaroj") kaj pri Esperanto-gazetaro.

Tradukoj

  • V. Papazjan: Morituri te salutant, armena rakonto. Budapeŝto: Nagy, 1907. 13 paĝoj (Esperanta Universala Biblioteko 2.)
  • A. Agaronjan: Guteton da lakto, armena rakonto. Budapeŝto: Nagy, 1907. 10 paĝoj (Esperanta Universala Biblioteko 3.)
  • La jukagiroj, etnografia skizo. Budapeŝto: Nagy, 1908. 8 paĝoj. (Esperanta Universala Biblioteko 5.)
  • Ĉerkesaj rakontoj. Budapeŝt: Nagy, 1908. 8 paĝoj. (Esperanta Universala Biblioteko 6.)
  • Ajcatur, armena fabelo. Budapeŝto: Nagy, 1908. 14 paĝoj. (Esperanta Universala Biblioteko 9.)

Eksteraj ligiloj