Akbar (romano): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 34: | Linio 34: | ||
[[Kategorio:Verkoj el la nederlandlingva literaturo]] |
[[Kategorio:Verkoj el la nederlandlingva literaturo]] |
||
[[Kategorio:Verkoj el la |
[[Kategorio:Verkoj el la esperantigita nederlandlingva literaturo]] |
||
[[Kategorio:Antverpena Fikcio-libraro]] |
[[Kategorio:Antverpena Fikcio-libraro]] |
||
[[Kategorio:Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]] |
[[Kategorio:Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]] |
Kiel registrite je 21:06, 2 nov. 2018
Akbar | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Petrus Abraham Samuel van Limburg Brouwer | |
Eldonjaro | 1923 | |
Urbo | Hago | |
Eldoninto | Isbrücker & Ziermans | |
Paĝoj | 256 | |
Akbar: Orienta Romano estas romano de la nederlanda aŭtoro P. A. S. van Limburg Brouwer, aperinta en 1872 en la nederlanda lingvo kaj tradukita en 1923 al Esperanto de Julia C. Isbrücker, J. R. G. Isbrücker kaj Jan Ziermans de 256 paĝoj.[1] Duan korektitan eldonon de 215 paĝoj en 1936 eldonis la Internacia Cseh-Instituto en Hago.
Centra rolulo estas historia figuro, la Imperiestro Akbar (1542-1605), reganto de Hindujo de 1556 ĝis 1605, kie ludas la romano. Kvankam ĝi baziĝas sur historiaj faktoj, ĝi tamen transpaŝas ilin per fikcia rakonto.
La esperantlingva traduko
Laŭ "Lingvaj Notoj" de la tradukintoj librofine la unua eldono baziĝis precipe sur la Vortaro de Esperanto de Kabe, la dua eldono sur Plena Vortaro de Esperanto (PV de SAT, 1930/1934). Dekduo de tiamaj neologismoj, ne jam registritaj en PV estas listigitaj en la notoj. Ili intertempe ĉiuj troviĝas en Plena Ilustrita Vortaro de 1970 (de aŭtoĥtona tra nirvano ĝis vilao). Krome estas plia dekduo de specifaj nocioj rilataj al Hindujo. Kelkaj intertempe eniris la kanonon de PIV (guruo, malabara, mogolo [hodiaŭ kutime mogulo], mulao) aliaj restis ekster ĝi ĝis hodiaŭ (adato = neskribita leĝo, durbaro = solena aŭdienco, kornako = kondukisto de elefanto ktp.).
Apartaĵo de la traduko estas la uzo de "darfi" (germane dürfen, nederlande mogen) en la senco de "havi la permeson" (ekzemple: "mi ne povas obei vin, mi ne darfas kaj mi ne povas", 2-a eld. p. 139). Stile interesa diferenco inter la du eldonoj krome estas, ke la kunmetitaj tempoj de la verboj, kiuj abundas en la unua eldono, vaste forfalis en la dua eldono, tiel ke tiu ĉi aspektas pli moderna kaj pli facile legebla.
Recenzoj
|
|
Referencoj
- ↑ Stojan, Petro. (1929) Bibliografio de Internacia Lingvo 4162, p. 368.
Eksteraj ligiloj
- La nederlanda originalo en la projekto Gutenberg
- Enciklopedio de Esperanto/A en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "akbar : orienta".
- Libroj de Petrus Abraham Samuel van Limburg Brouwer
- Esperanto-libroj aperintaj en 1923
- Eldonaĵoj de Isbrücker & Ziermans
- Verkoj el la nederlandlingva literaturo
- Verkoj el la esperantigita nederlandlingva literaturo
- Antverpena Fikcio-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Fondaĵo Vanbiervliet
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto