Senvoĉa uvulara frikativo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Sergio (diskuto | kontribuoj) e →Vidu ankaŭ: + Kat |
Gmdkmd4 (diskuto | kontribuoj) e Gmdkmd4 movis paĝon Uvula frotsono senvoĉa al Senvoĉa uvula frikativo |
||
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:01, 9 nov. 2018
| |||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |
La uvula frotsono senvoĉa estas senvoĉa konsonanto uzata en multaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [χ] (la minuskla ĥi); en SAMPA, X.
Priskribo
- Ĝia artikulacio estas frota.
- Ĝia artikulacia organo estas uvulo, ĝi estas artikulaciata per la langodorso kaj la palata velo.
- Ĝi estas senvoĉa konsonanto.
- Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
- Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
- Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).
Uzado
- En multaj lingvoj (interalie, en Esperanto, en la germana, nederlanda, hispana) la parolsonoj [χ] kaj [x] estas alifonoj de ĥ (de la fonemo /x/).
- En kelkaj aliaj lingvoj, plej notinde en la franca lingvo (kaj ankaŭ en la portugala, nederlanda…) ĝi aperas kiel senvoĉigita /r/ ĉe la homoj, kiuj normale realigas r-on per [ʁ] (uvula frotsono voĉa) — sekve de similuĝo, aŭ vortofine ktp: france tarte sonas kiel [taχt]; france huître, kiel [ɥitχ].
En la okazo de Esperanto la uzo de [χ] responde al la litero ĥ estas tute laŭnorma (kvankam la vela frotsono senvoĉa [x] estas iom preferinda); dum la kartava prononco de r per [χ] estas evitinda, ĉar ĝi konfuzas la fonemojn /r/ kaj /ĥ/.