Ŝanĝoj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
e
Angla lingvo: UAV
[[Dosiero:Onyxstar Fox-C8 XT xender 360.jpg|eta|Onyxstar Fox-C8 XT xender 360]]
[[Dosiero:CBP unmanned aerial vehicle control.jpg|eta|Usona surtera stacio por ''spavoj.'']]
'''Telestiraviadilo''' aŭ '''telestirata aviadilo''' aŭ '''flugroboto''' (kun proponitaj esperantaj kromnomoj '' droneo'' <ref><nowiki>http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php#nova</nowiki></ref> kaj ''spavo'' = ''Sen Pilota AvioAviadilo'', kun angla mallongigo ''UAV'' pri ''Unmanned Aerial Vehicle'') estas [[aviadilo]], kiu ne enhavas [[piloto]]n, sed estas [[teleregilo|telestirata]]. Ĝi interalie estas uzata de [[aerarmeo]]j, [[polico]]j, [[Sekreta servo|sekretaj servoj]] por kaj civilaj kaj militaj celoj.
 
El surtera stacio oni povas direkti la aviadilon, ankaŭ ekzistas moveblaj stacioj aŭ [[teleregilo]]j per kiu oni povas stiri la spavon. Ili povas esti uzataj por observado per muntado de [[kamerao]]jn sur la aviadilo. Kelkaj armeaj spavoj ankaŭ povas kunporti armilojn. La formato de spavo povas sufiĉe diferenci. Estas spavoj de kelkaj centimetroj kaj kun [[enverguro]] de 60 metroj (Boeing Condor).
 
Spavoj estis unue uzataj dum la ''[[unua mondmilito]], kaj ĝis la [[dua mondmilito]]'' ili estis uzataj por trejni [[artilerio|artileriistojn]]. Ĉi tiuj vere estis nur simplaj grandaj aviadilmodeloj. Poste kiam oni povis etigi [[elektroniko|elektronikaĵojn]] senpilotaj aviadiloj pli kaj pli oftas rilate al armeaj kontekstoj. Tradicie ili estis uzataj nur kiel pafcelojn, sed hodiaŭ spavoj ankaŭ povas esti armitaj: [[General Atomics MQ-1 Predator|RQ-1 Predator]] lanĉis [[AGM-114 Hellfire]]-on batalante en [[Jemeno]] (jaro [[2011]]).
 
[[Israelo]] kaj [[Israel Aircraft Industries|Israel Aerospace Industries]] estis pioniroj rilate al modernaj spavoj, ili jam havis sistemojn en 1982. [[Usono]] daŭrigas ĉi tiun tradicion, ili aĉetis IAI Pioneer-on, kaj poste estigis siajn proprajn sistemojn.
7 601

redaktoj

Navigada menuo