Izoftalata acido: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Koherigis al "molmaso" ĉie post interkonsentita titolŝanĝo.
Linio 28: Linio 28:
|[[Aspekto]]||Blanka kristala solido
|[[Aspekto]]||Blanka kristala solido
|-
|-
|[[Molara maso]]||166,14 g mol<sup>−1</sup>
|[[Molmaso]]||166,14 g mol<sup>−1</sup>
|-
|-
|[[Denseco]]||1526 g/cm<sup>3</sup>
|[[Denseco]]||1526 g/cm<sup>3</sup>

Kiel registrite je 15:38, 24 nov. 2018

Izoftalata acido
Kemia strukturo de la
Izoftalata acido
3D Kemia strukturo de la
Izoftalata acido
Kemia formulo
C6H4(COOH)2
Alternativa(j) nomo(j)
1,3-benzenodukarboksilata acido
CAS-numero-kodo 121-91-5
ChemSpider kodo 8182
PubChem-kodo 8496
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka kristala solido
Molmaso 166,14 g mol−1
Denseco 1526 g/cm3
Fandopunkto 348,5 °C (sublimiĝas)
Solvebleco Akvo:0,12 g/L
Acideco (pKa)
  • 3,62
  • 4,60
Merck Index
  • 14,5197
  • 15,5243
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/37/38
Sekureco S24 S25 S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Izoftalata acido, hidrogena izoftalatoC6H4(COOH)2 estas organika kombinaĵo, senkolora aŭ blanka solido kaj izomero de la ftalata acido kaj tereftalata acido. Izoftalata acido estas blankaj kristaloj kiuj sublimiĝas ĉe 345 °C kaj estas malmulte solvebla en akvo, alkoholo kaj acetata acido.

Ĝi estas preparebla per oksidado de meta-ksileno en ĉeesto de kromiata acido aŭ pere de fandiĝo de kalia meta-sulfobenzoato aŭ meta-bromobenzoato kaj kalia formiato.[1] Izoftalata acido havas bonegajn plenumkarakterizaĵojn inklude de bonega malmoleco, koroda kaj makula rezistadoj, hidrolize stabila, kaj alte uzata en industriaj farbokovraĵoj.

Sintezo

  • Izoftalata acido produkteblas per oksidado de m-ksileno pere de kobalto-mangana katalizilo:
  +  3 O2       +  2 H2O
  • Bilionoj da kilogramoj de izoftalata acido produkteblas ĉiujare per oksidado de meta-ksileno en la ĉeesto de kromiata acido kiel oksidiganto aŭ pere de kobalto-mangana katalizilo. En la laboratorio, kromiata acido uzatas kiel oksidiganto. Ĝi same estigeblas per fandado de kalia meta-sulfobenzoato aŭ meta-bromobenzoato kaj kalia formiato. Tereftalata acido same formiĝas en ĉi-lasta kazo.

La baria salo, same kiel ĝia heksahidrato, estas tre solvebla, kaj tio uzatas por diferencigo inter ftalata kaj tereftalata acidoj. La uvitata acido aŭ 5-metila-izoftalata acido, prepareblas per oksidigo de la mezitileno aŭ kondensiĝo de la piroracemata acido kun baritakvo.

Uzoj

Aromataj dukarboksilataj acidoj, sub la formo de acilaj kloridoj (R-C=OCl), uzatas kiel antaŭaĵoj al komerce gravaj polimeroj, ekzemple de fajrorezista materialo konata kiel Nomex[2]. Kiam miksitaj kun tereftalata acido, tiam izoftalata acido uzatas en produktado de rezinoj plastaj boteloj por trinkaĵoj. La altplenuma polimero, poli-benzimidazolo estas produktata ekde izoftalata acido. Ankaŭ, la acido uzatas kiel grava krudmaterialo en la produktado de izolado-materialoj.

Izomeroj

Izoftalata acido estas unu el la tri izomeroj de la benzenokarboksilata acido, estante aliaj la ftalata acido kaj la tereftalata acido.

  ftalata acido     izoftalata acido     tereftalata acido
  (orto-ftalata acido)     (meta-ftalata acido)     (para-ftalata acido)

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj