Islama ekspansio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-anakŭ +ankaŭ)
Linio 19: Linio 19:


== La islama ekspansiemo nuntempe ==
== La islama ekspansiemo nuntempe ==
Nuntempe la islamo disvastiĝas parte per paca vojo ([[almigrado]] kaj alta naskofteco de la muslimoj), parte per vojo batala ([[ĝihado]]). Per la paca vojo ĝi disvastiĝas ankaŭ precipe en kelkaj regionoj de meza Azio, en Rusio (alta naskofteco de ĉi tiea muslima komunumo - vidu [[Islamo en Rusio]]) kaj en Eŭropo (precipe almigrado). Iam helpas la disvastigadon de islamo en Eŭropon anakŭ eŭropaj ŝtatoj, kiuj subtenas konstruadon de [[moskeo]]j kaj komunumaj centrejoj. Ekz. [[Kosovo]] estis komence de la 20-a jarcento preskaŭ eksplicite serba (plejparte ortodoksaj) kun certa albana minoritato (superas muslimoj). Nun ĉi tie post sociaj ŝanĝoj, tra kiuj la regiono trairis en la dua duono de la 20-a jarcento superas muslimaj [[albanoj]] (danke al alta naskofteco ili hodiaŭ kreas proksimume 90 % da loĝantoj).
Nuntempe la islamo disvastiĝas parte per paca vojo ([[almigrado]] kaj alta naskofteco de la muslimoj), parte per vojo batala ([[ĝihado]]). Per la paca vojo ĝi disvastiĝas ankaŭ precipe en kelkaj regionoj de meza Azio, en Rusio (alta naskofteco de ĉi tiea muslima komunumo - vidu [[Islamo en Rusio]]) kaj en Eŭropo (precipe almigrado). Iam helpas la disvastigadon de islamo en Eŭropon ankaŭ eŭropaj ŝtatoj, kiuj subtenas konstruadon de [[moskeo]]j kaj komunumaj centrejoj. Ekz. [[Kosovo]] estis komence de la 20-a jarcento preskaŭ eksplicite serba (plejparte ortodoksaj) kun certa albana minoritato (superas muslimoj). Nun ĉi tie post sociaj ŝanĝoj, tra kiuj la regiono trairis en la dua duono de la 20-a jarcento superas muslimaj [[albanoj]] (danke al alta naskofteco ili hodiaŭ kreas proksimume 90 % da loĝantoj).


Kiel ekzemplon de la perforta disvastiĝado de islamo eblas konsideri ekz. kunpuŝiĝoj en la norda kaj la meza Afriko (provinco [[Darfuro]]).
Kiel ekzemplon de la perforta disvastiĝado de islamo eblas konsideri ekz. kunpuŝiĝoj en la norda kaj la meza Afriko (provinco [[Darfuro]]).

Kiel registrite je 21:19, 24 nov. 2018

Islama kaliflando

Tiu ĉi artikolo temas pri la ekspansioj de arabaj triboj faritaj sub standardo de islamo, komencitaj en la tridekaj jaroj de la 7-a jarcento kaj daŭrigantaj ĝis komencoj de la 8-a jarcento. La objekto de tiu ĉi artikolo estas la soldata ekspansiemo de araboj mem. Pri la ekonomia kaj kultura evoluoj temas artikolo arabaj scienco kaj kulturo. La teologian kaj religian evoluojn priskribas artikolo islamo. Al la historia evoluo de la unua islama ŝtato dediĉas sin artikolo kaliflando.

La komenca situacio

Mohamedo estas kondukanta Abrahamon, Moseon kaj Jesuon.

La potenco de islamo en la tempo de morto de profeto Mohamedo en la jaro 632 etendiĝis precipe sur Araba duoninsulo, sed ties randaj regionoj daŭris sub kontrolo de Orientromia imperio, respektive de Sasanida imperio. Tiuj ĉi ambaŭ malfruantikvaj potencoj translasis la defendon de siaj limregionaj teritorioj grandparte al aliancanaj arabaj triboj kaj eluzis ilin ankaŭ en reciprokaj konfliktoj. La orientaj romianoj jam ekde la 5-a jarcento ofte konfidis je parte kristanismigitaj arabaj Ĝasanidoj, kiuj regis sur teritorio sude de Damasko. Sed la sasanida grandreĝo Husrav la 2-a neniigis jam ĉirkaŭ la jaro 602 sian ĉefan araban vasalon, la imperion de laĥmovidoj, kies ĉefurbo Hira troviĝis en hodiaŭa suda Irako. Dum tiuj ĉi bataloj la araboj bone ekkonis, ke ilia moviĝema leĝera rajdistaro egaliĝos al peze kirasitaj, tamen malfacile moveblaj sasanidaj katafraktoj kaj eĉ ili kapablos akiri super ili superecon. Tiu ĉi konstato, per propra kapablo armee venki super la potenca sasanida imperio, rapide disvastiĝis inter la araboj kaj sendube ĝi rolis signifan rolon en pli postaj eventoj. La islama ekspansiemo estis fakte reago al danĝero de reciprokaj arabaj konfliktoj, kiuj okazis senpere post la morto de profeto Mohamedo. La centjaran reciprokan rivalecon de la unuopaj arabaj triboj tial la unuaj kalifoj decidiĝis superi per unuigo de la kredantoj en batalo kontraŭ la eksteraj malamikoj.

La araban ekspansiemon karakterize plifaciligis tiama malforteco de ambaŭ iliaj potencaj rivaloj: la bizancianoj same kiel la persanoj estis elĉerpintaj pro longa periodo de reciprokaj konfliktoj, kiuj finiĝis nur en la jaro 629. Ambaŭ imperioj gardis precipe siajn komunajn limojn. Kontraŭe al tio primitivaj arabaj triboj ne estis konsiderataj kiel grava minaco. Tiu ĉi subtaksigo pli poste estis montriĝonta kiel la sorta. Malgraŭ tio ke imperiestro Heraklio venkis la persanojn kaj savis tiel la Orientromian imperion antaŭ pereo, ankoraŭ dum lia vivo komencis ĉefa fazo de la araba-islama ekspansiemo, nome ĝuste en la momento, kiam la romianoj estis devigitaj sekve de akuta manko de financoj haltigi la pagojn al siaj arabaj aliancanoj, per kio ili malfortigis sian limregionan defendon.

La disvastigo de islamo

Konkero de la romia Oriento

Kolapso de la sasanida imperio

La arabaj ekspansiemoj en Eŭropo kaj meza Azio

Administraj disponoj de la araboj sur la konkeritaj teritorioj

Kaŭzoj de la falo de Persio kaj perdoj de la romiaj orientaj provincoj

La islama ekspansiemo nuntempe

Nuntempe la islamo disvastiĝas parte per paca vojo (almigrado kaj alta naskofteco de la muslimoj), parte per vojo batala (ĝihado). Per la paca vojo ĝi disvastiĝas ankaŭ precipe en kelkaj regionoj de meza Azio, en Rusio (alta naskofteco de ĉi tiea muslima komunumo - vidu Islamo en Rusio) kaj en Eŭropo (precipe almigrado). Iam helpas la disvastigadon de islamo en Eŭropon ankaŭ eŭropaj ŝtatoj, kiuj subtenas konstruadon de moskeoj kaj komunumaj centrejoj. Ekz. Kosovo estis komence de la 20-a jarcento preskaŭ eksplicite serba (plejparte ortodoksaj) kun certa albana minoritato (superas muslimoj). Nun ĉi tie post sociaj ŝanĝoj, tra kiuj la regiono trairis en la dua duono de la 20-a jarcento superas muslimaj albanoj (danke al alta naskofteco ili hodiaŭ kreas proksimume 90 % da loĝantoj).

Kiel ekzemplon de la perforta disvastiĝado de islamo eblas konsideri ekz. kunpuŝiĝoj en la norda kaj la meza Afriko (provinco Darfuro).

Vidu ankaŭ