Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ejoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Icomos-logo-en.svg|alternative=ICOMOS-logo.|eta|400x400ra|ICOMOS-logo.]]
[[Dosiero:Icomos-logo-en.svg|alternative=ICOMOS-logo.|eta|400x400ra|ICOMOS-logo.]]
La '''ICOMOS''' (La ''Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ejoj'') estas internacia [[Ne-registara organizaĵo|NRO]] kiu okupiĝas pri la konservado de kulturaj monumentoj kiel ekzemple konstruaĵoj, historiaj urboj, kulturaj pejzaĝoj kaj arkeologiaj trovejoj.
La '''ICOMOS''' (La ''Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ejoj'') estas internacia [[Ne-registara organizaĵo|NRO]] kiu okupiĝas pri la konservado de kulturaj [[monumento]]j kiel ekzemple konstruaĵoj, historiaj urboj, kulturaj pejzaĝoj kaj arkeologiaj trovejoj.


ICOMOS estis fondita en [[1965]] kaj estas sbudividita en naciaj komitatoj. Ĝi formas reton de spertuloj en la kampo de [[historio]], [[arkeologio]], [[antropologio]] kaj [[Urbofasonado|urba planado]]. Ekzistas pli ol 7000 membroj en pli ol 110 landoj. La ĉefsidejo troviĝas en [[Parizo]].
ICOMOS estis fondita en [[1965]] kaj estas sbudividita en naciaj komitatoj. Ĝi formas reton de spertuloj en la kampo de [[historio]], [[arkeologio]], [[antropologio]] kaj [[Urbofasonado|urba planado]]. Ekzistas pli ol 7000 membroj en pli ol 110 landoj. La ĉefsidejo troviĝas en [[Parizo]].

Kiel registrite je 22:03, 26 nov. 2018

ICOMOS-logo.
ICOMOS-logo.

La ICOMOS (La Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ejoj) estas internacia NRO kiu okupiĝas pri la konservado de kulturaj monumentoj kiel ekzemple konstruaĵoj, historiaj urboj, kulturaj pejzaĝoj kaj arkeologiaj trovejoj.

ICOMOS estis fondita en 1965 kaj estas sbudividita en naciaj komitatoj. Ĝi formas reton de spertuloj en la kampo de historio, arkeologio, antropologio kaj urba planado. Ekzistas pli ol 7000 membroj en pli ol 110 landoj. La ĉefsidejo troviĝas en Parizo.

ICOMOS estas unuavice konata kiel konsulta instanco por UNESKO en la kampo de la kultura heredaĵo kiu troviĝas jam aŭ estas nomata por troviĝi sur la monda heredaĵo-listo. Alia grava aktiveco estas la akcelo de la publika intereso pri la konservado de monumentoj, ekzemple organizante ĉiujare la Internacian Tagon de Monumentoj (la 18-a de aprilo). Ĝi ankaŭ antaŭenigas la interŝanĝon de scioj inter internaciaj fakuloj kaj donas trejnadon kaj konsilojn.

ICOMOS instigas lokajn homojn, individue aŭ kolektive, pripensi la gravecon de la kultura heredaĵo en ilia vivo kaj komunumoj. Ĝi ankaŭ instigas antaŭenigi la konscion pri ĝia diverseco kaj vundeblo kaj la necesajn klopodojn por ĝia konservado kaj protektado[1]. Kulturo, kiu respeguliĝas same en la heredaĵo kaj la tradicioj kiel en arto, lingvoj, kuirarto, muziko, manfaritaĵoj, muzeoj aŭ literaturo, prezentas konsiderindan valoron kiu helpas en la konstruado de identecoj, respekto kaj toleremo inter la popoloj.[1]

ICOMOS estas partnero en la Internacia Komitato de la Blua Ŝildo, kiu funkcias por protekti la kulturan heredaĵon de la mondo minacata pro militoj kaj naturaj katastrofoj.

Listo de la ĉartoj adoptitaj de la ĝenerala asembleo de la ICOMOS

  • 1964 : Internacia ĉarto pri la konservado kaj la restarigo de monumentoj kaj ejoj (Ĉarto de Venecio);
  • Eŭropa ĉarto por la arkitektura heredaĵo (oktobro 1975)
  • Ĉarto de historiaj ĝardenoj (Ĉarto de Florenco);
  • Internacia ĉarto por la protektado de historiaj urboj (Ĉarto de Vaŝingtono) kiel kompletigo de la Ĉarto de Venecio.
  • Internacia ĉarto por la mastrumado de arkeologia heredaĵo[2]
  • Konvencio pri la protektado de subakva kultura heredaĵo (1996);
  • Du internaciaj ĉartoj de kultura turismo (en rilato al daŭrebla turismo) en 1976 kaj en 1999[1].
  • Sekvendaj principoj por la konservado de historiaj strukturoj en ligno;
  • Ĉarto de la konstruita heredaĵo.
  • Ĉarto ICOMOS, principoj por la analizo, la konservado kaj la restarigo de la strukturoj de arkitektura heredaĵo;
  • ICOMOS -principoj por la protektado kaj la konservado / restarigo de pentroartaj muraĵoj;
  • Rekomendo 898 (1980) rilate al la memorigaj monumentoj de kiuj la funebra heredaĵo.

Eksteraj ligiloj

(angla, franca) Oficiala retejo de ICOMOS

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 (franca) Patrimoine Culturel & Tourisme Durable (Kultura heredaĵo & daŭrebla turismo), ICOMOS, alirite la 20-an de novembro 2018.
  2. (angla) Ĉartoj de ICOMOS