Bad Ragaz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (3) per AWB
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-== Eksteraj Ligiloj == +== Eksteraj ligiloj ==)
Linio 37: Linio 37:
{{Heredaĵo de UNESKO}}
{{Heredaĵo de UNESKO}}


== Eksteraj Ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://www.badragaz.ch Oficiala retejo de la komunumo Bad Ragaz]
*[http://www.badragaz.ch Oficiala retejo de la komunumo Bad Ragaz]
*[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1352.php Teksto pri Bad Ragaz en la Historia Leksikono de Svislando (en germana lingvo)]
*[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1352.php Teksto pri Bad Ragaz en la Historia Leksikono de Svislando (en germana lingvo)]

Kiel registrite je 22:23, 26 nov. 2018

Bad Ragaz
Blazono de Bad Ragaz
Hotelo Bristol en Bad Ragaz
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Sarganslando
Koordinatoj  47° 0′ 0″ N 9° 30′ 0″ O / 47.00000 °N, 9.50000 °O / 47.00000; 9.50000 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 0″ N 9° 30′ 0″ O / 47.00000 °N, 9.50000 °O / 47.00000; 9.50000 (mapo)
Areo 25,37 km²
Alteco 516 m super marnivelo
Poŝtkodo 7310
Komunumkodo 3291
Mapo de Bad Ragaz
vdr

Pri la komunumo

Bad Ragaz estas komunumo en la elektodistrikto Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 5165 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 5276 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Bad Ragaz situas ĉe la elirejo de la Tamina-Valo, kaj estas la turisma centro de Sarganslando. Ĝi estas konata kuracloko, kaj ĝiaj sanigaj fontoj kaj banejoj allogas kuracturistojn el la tuta mondo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bad Ragaz limas en nordo al Vilters-Wangs, en nordoriento al Fläsch (GR), en oriento al Maienfeld (GR), en sudoriento al Mastrils (GR), en sudo al Pfäfers, kaj en okcidento al Mels.

Trafiko

Bad Ragaz situas ĉe la fervojlinioj de Zuriko al Koiro kaj de Zuriko tra Buchs SG al Aŭstrio. Apud la komunumo ankaŭ la aŭtoŝoseo A13 de Zuriko al Koiro. La komunumo de estas trafike bonege atingebla.

Historio

En Bad Ragaz estis trovita toporo el la junŝtonepoko kaj moneroj el la romia tempo. La unua skriba mencio de Bad Ragaz datiĝas el dokumento de la jaro 843 post Kristo en inventaro de la imeriestraj bienoj de la episkopejo Koiro. En la jaro 1050 estis dokumente menciita preĝejo kun interezrajtoj en Bad Ragaz. En mezepoko Bad Ragaz estis bieno, kiun kontrolis la benediktana Abatejo Pfäfers

Krom la tradicia agrikulturo (agrokultivado, bovbredado ktp.) ankaŭ la transportindustrio en Ragaz havis signifon. Ekzistis mezepoka doganejo, kiu estis malkonstruita en la 20-a jarcento.

En la jaro 1838 komenciĝas la historio de Bad Ragaz kiel kuracloko, post la malfondo de la Abatejo Pfäfers kaj la konstruado de la strato al la Tamina-Valo. En 1840 estis finkonstruita akvokondukilo por la varma akvo kaj malfermitaj la unuaj kuracejoj (Hotelo Hof Ragaz) en la lokoj de la iama prefektejo de Pfäfers. La signifo de Bad Ragaz kiel kuracloko kreskis per la konstruado de la trajnlinio de Sankt-Galo al Koiro en la jaro 1858. Mejloŝtono estis la transformo de la iama monaĥeja centro de Pfäfers en la jaro 1868 fare de la glarusa arkitekto Bernhard Simon al la kuracinstituto Ragaz-Pfäfers. Li kreis novan kuracinfrastrukturon al kiu ekzemple apartenis la grandhotelo "Quellenhof". Bad Ragaz nun fariĝis kuracloko kun monda reputacio.

Monda naturheredaĵo

Bad Ragaz apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto