En okcidento nenio nova: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-== Eksteraj Ligiloj == +== Eksteraj ligiloj ==) |
||
Linio 18: | Linio 18: | ||
* ''[[All Quiet on the Western Front (1930-a filmo)|All Quiet on the Western Front]]'', usona film-versio de 1930. |
* ''[[All Quiet on the Western Front (1930-a filmo)|All Quiet on the Western Front]]'', usona film-versio de 1930. |
||
== Eksteraj |
== Eksteraj ligiloj == |
||
{{Portalo|Literaturo}} |
{{Portalo|Literaturo}} |
||
* [http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm ''Enciklopedio de Esperanto''/E] en sia originala formo en la Interreto |
* [http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm ''Enciklopedio de Esperanto''/E] en sia originala formo en la Interreto |
Kiel registrite je 22:24, 26 nov. 2018
En Okcidento Nenio Nova, originala germana titolo Im Westen nichts Neues, estas kontraŭ-milita romano de Erich Maria Remarque aperinta en 1929. Jam dum la sama jaro ĝi estis tradukita en 26 lingvojn. En la jaro 2007 ekzistis eldonoj en pli ol 50 lingvoj, la vendokvantoj estas tutmonde pli ol 20 milionoj[1].
La Esperanto-traduko
Jam fine de la sama jaro, nome la 18-an de decembro 1929, aperis la Esperanto-traduko, "el germana lingvo trad. de kvar", ĉe la eldonejo Heroldo de Esperanto en Kolonjo (252 p.). Estas rimarkinda kaj malofta escepto, ke libro furoranta en la nacia libro-merkato tiel rapide ankaŭ estis disponebla en Esperantujo. Laŭ Enciklopedio de Esperanto (1934) ĝi (la traduko, sed simile ankaŭ la originalo) estis la "plej granda libro-sukceso post la unua mondmilito". La numero de Heroldo de Esperanto de la 21-a de februaro 1930 (n-ro 8 (556)), du monatojn post la apero, ĉeftitolas: "Unua milo de l'libro de Remarque elĉerpita"[2]. Kaj fakte la vendado grave stabiligis la financan situacion de la eldonejo Heroldo.
Restas neklare, kiuj estis la "kvar" tradukintoj. Sed oni rajtas supozi, ke la direktoro de Heroldo Teo Jung ludis iun rolon aŭ kuntradukinte aŭ kunordiginte. En sia aŭtobiografio li mem juĝas pri la traduko "eble iom tro rapide farita". Alia tradukinto probable estis Joseph Ferdinand Berger, en 1929 redaktoro de Heroldo. Berger poste ankaŭ tradukis duan libron de Remarque, La Vojo Returne, kiu tamen ne havis similan sukceson kaj laŭ Jung estis "mis-investo".
Recenzoj
|
Referencoj
- ↑ Im Westen nichts Neues, Kiepenheuer und Witsch, 27. Auflage 2007, ISBN 978-3-462-02731-0, Nachwort, S. 200: Im Westen nichts Neues ist in einer Gesamtauflage von mindestens 20 Millionen in 50 Sprachen verbreitet. (deutschsprachig)
- ↑ Faksimilo en la aŭtobiografio de Teo Jung, Ĉiu Ĉiun, 1979, p. 218; la aliaj citaĵoj prenitaj el la sama fonto p. 217-218, 220
Vidu ankaŭ
- All Quiet on the Western Front, usona film-versio de 1930.
Eksteraj ligiloj
- Enciklopedio de Esperanto/E en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "en okcidento".