Känerkinden: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- nororient + nordorient)
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-== Eksteraj Ligiloj == +== Eksteraj ligiloj ==)
Linio 43: Linio 43:
</gallery>
</gallery>


== Eksteraj Ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://www.kaenerkinden.ch Oficiala retejo de la komunumo Känderkinden]
*[http://www.kaenerkinden.ch Oficiala retejo de la komunumo Känderkinden]
*[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1226.php Känerkinden en la Historia Leksikono de Svislando]
*[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1226.php Känerkinden en la Historia Leksikono de Svislando]

Kiel registrite je 22:26, 26 nov. 2018

Känerkinden
Blazono de Känderkinden
Placo en la vilaĝocentro de Känerkinden
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 24′ 44″ N 7° 50′ 14″ O / 47.41222 °N, 7.83722 °O / 47.41222; 7.83722 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 44″ N 7° 50′ 14″ O / 47.41222 °N, 7.83722 °O / 47.41222; 7.83722 (mapo)
Areo 1,48 km²
Alteco 551 m super marnivelo
Poŝtkodo 4447
Komunumkodo 2850
Mapo de Känderkinden
vdr

Pri la komunumo

Känderkinden estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 493 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Känerkinden situas en plata kaldrono de montoĉeno de la Ĵurasa Montaro inter la valoj de Diegten kaj de Homberg sur alteco de 551 metroj s.m.. La ĉefa setlejo, la vilaĝo Känerkinden, komplete kunkreskis kun la najbara vilaĝo Buckten. Al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejoj Stapflen en nordokcidento, Luftmatt en nordoriento, Riedmatt en sudo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Känerkinden limas al en nordo al Wittinsburg, en oriento al Buckten, en sudo al Läufelfingen, kaj en okcidento al Diegten.

Trafiko

Känerkinden situas flanke de la gravaj trafikvojoj, ĉe flanka vojo de la kantona ĉefvojo n-ro de Buckten al Diegten. Al la publika trafikreto la vilaĝo estas ligita per la buslinio 108 al Sissach.

La plej proksima aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Tiĉino troviĝas 2 kilometrojn okcidente de la vilaĝo en Diegten.

Historio

La unua dokumenta mencio de Känderkinden datiĝas el la jaro 1359 kiel Kennichingen.

Känerkinden estis vilaĝo de la senjorujo Homburg, kiu en la jaro 1305 fariĝis posedaĵo de la episkopo de Bazelo. En la jaro 1400 la urbo Bazelo aĉatis senjorujon. Ek de 1814 Känderkinden apartenas al la distrikto Sissach, kun kiu ĝi en la jaro 1833 fariĝis parto de la Kantono Bazelo Kampara.

Vidindaĵoj

Aparte vidinda estas la Walter-Eglin-Muzeo en la malnova lernejo, kiu montras verkojn de la artisto kaj konata civitano de la komunumo.

Bildoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto