Les Breuleux: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- norokcidento + nordokcidento )
Etikedo: Iksokodo
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-==Eksteraj Ligiloj== +== Eksteraj ligiloj ==)
Linio 34: Linio 34:
<references /> <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
<references /> <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->


==Eksteraj Ligiloj==
== Eksteraj ligiloj ==
{{projekto|commons=Category:Les Breuleux|markilo=Les Breuleux}}
{{projekto|commons=Category:Les Breuleux|markilo=Les Breuleux}}
*[http://www.breuleux.ch Oficiala retejo de la komunumo Les Breuleux]
*[http://www.breuleux.ch Oficiala retejo de la komunumo Les Breuleux]

Kiel registrite je 22:47, 26 nov. 2018

Les Breuleux
Blazono de Les Breuleux
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 12′ 45″ N 7° 0′ 15″ O / 47.21250 °N, 7.00417 °O / 47.21250; 7.00417 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 45″ N 7° 0′ 15″ O / 47.21250 °N, 7.00417 °O / 47.21250; 7.00417 (mapo)
Areo 10,80 km²
Alteco 1038 m super marnivelo
Poŝtkodo 2345
Komunumkodo 6743
Mapo de Les Breuleux
vdr

Pri la komunumo

Les Breuleux estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1375 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Les Breuleux situas ĉe la suda flanko de la altebenaĵo de la Liberaj Montoj. La vilaĝo mem troviĝas en plata kavaĵo inter du ĵurasaj montĉenoj. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo ankaŭ la vilaĝeto Les Vacheries.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Les Breuleux limas en nordo al Muriaux, en nordoriento al La Chaux-des-Breuleux, en sudoriento al Courtelary (BE), en sudo al Cormoret (BE), en sudokcidento al Villeret (BE), en okcidento al la eksklavo Cerneux-Veusil de la komunumo Muriaux, en en nordokcidento al Le Noirmont.

Trafiko

En Les Breuleux kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj de Saignelégier al Saint-Imier kaj de La Chaux-de-Fonds al Tramelan. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Ĵurajsaj Fervojoj de Tramelan al Le Noirmont.

Historio

La unua dokumenta mencio de Les Breuleux datiĝas el la jaro 1429 kiel Les Bruilluit.[1] Ĝis 1629 Les Breuleux apartenis al la paroĥo de Montfaucon kaj poste ĝis 1661 al Saignelégier. En la jaro 1662 Les Breuleŭ ricevis propran preĝejon kaj fariĝis aparta paroĥo.

Dum mezepoko Les Breuleux apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Les Breuleux apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon Les Breuleux al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Les Breuleux apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Claude Rebetez: Les Breuleux en Historia Leksikono de Svislando (2009-08-06)

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto