Thierachern: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 18 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q66040)
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-==Eksteraj Ligiloj== +== Eksteraj ligiloj ==)
Linio 38: Linio 38:
<references /> <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
<references /> <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->


==Eksteraj Ligiloj==
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://www.thierachern.ch Oficiala retejo de la komunumo Thierachern]
*[http://www.thierachern.ch Oficiala retejo de la komunumo Thierachern]
{{komunejokat}}
{{komunejokat}}

Kiel registrite je 22:58, 26 nov. 2018

Thierachern
Blazono de Thierachern
Blazono de Thierachern
Blazono de Thierachern
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 45′ 7″ N 7° 34′ 19″ O / 46.75194 °N, 7.57194 °O / 46.75194; 7.57194 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 7″ N 7° 34′ 19″ O / 46.75194 °N, 7.57194 °O / 46.75194; 7.57194 (mapo)
Areo 7,52 km²
Alteco 610 m super marnivelo
Poŝtkodo 3634
Komunumkodo 0941
Mapo de Thierachern
Mapo de Thierachern
Mapo de Thierachern
vdr


Thierachern estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2273 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Thierachern situas en Berna Oberlando sur la orienta flanko de la valo de la rivero Aro, okcidente de la urbo Thun. Tra la komunumo fluas la rojoj Amletebach kaj Glütschbach, kiuj ambaŭ fluas norden kaj en Uttigen kunfluas kun Limpach, kiu siavice alfluas al Aro. La komunumo konsistas el la kvar vilaĝoj Wahlen (sur alteco de 628 m s.m. en okcidento de la komunumo), Egg (sur alteco de 568 m s.m. en la centro de la komunumo), Schwand (sur alteco de 568 m s.m. en oriento de la komunumo) kaj Brügg (sur alteco de 561 m s.m. en nordoriento de la komunumo). Krome al la komunumo apartenas diversaj domgrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,52 km², de kiuj 17,2% estas kovritaj de arbaro, 66,4% servas por agrikulturo kaj 12,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Thierachern limas en nordo al Uetendorf, en oriento al Thun, en sudo al Amsoldingen, en sudokcidento al Uebeschi, kaj en nordokcidento al Forst-Längenbühl.

Trafiko

Kvankam Thierachern situas flanke de la gravaj trafikvojoj, ĝi bone atingeblas. En la komunumo kruciĝas la vojoj n-ro 1104 de Thun al Blumenstein kaj 1106 de Uetendorf al Amsoldingen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas en distanco de proksimume 2 kilometroj nordoriente de la komunumo sur la teritorio de la komunumo Heimberg. Per la buslinioj 50 kaj 50 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Blumenstein al Thun la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Thierachern datiĝas el la jaro 1250 kiel Tierachern. En Thierachern estis malkovritaj restaĵoj de setlejoj kaj tombejoj el la bronzepoko, La-Tène-epoko kaj romia epoko. Dum mezepoko Thierachern apartenis al la Senjorujo Strättligen. Post la formorto de la Baronoj de Strättligen la posedantoj plurfoje ŝanĝiĝis, ĝis fine en la jaro 1607 Thieracherrn estis aĉetita de la urbo Berno, kiu ĝis kune kun Blumenstein submetis al la Voktejo Thun. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Thierachern apartenis al la helveta distrikto Oberseftigen, en 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Thun, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Thun. Ĝis en la jaro 1713 la rivero Kander estis alidirektita al la Lago de Thun, ĝi pasis laŭlonge de la okcidenta limo de la komunumo kaj ofte inundis la teritorion de la komunumo. [3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Anne-Marie Dubler: Thierachern en Historia Leksikono de Svislando (2011-09-15)

Eksteraj ligiloj