Muzoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ ) |
||
Linio 23: | Linio 23: | ||
Dosiero:Musae.png|La Muzoj, el germana enciklopedio ''[[Meyers]] Konversationslexikon'' ([[1885]]–[[1890]]), el ekpoka sarkofago |
Dosiero:Musae.png|La Muzoj, el germana enciklopedio ''[[Meyers]] Konversationslexikon'' ([[1885]]–[[1890]]), el ekpoka sarkofago |
||
Dosiero:Musas.jpg|''La Muzoj dancas kun Apolono'', pentrite de [[Baldassare Peruzzi]], [[16-a jarcento|16-a jc.]] |
Dosiero:Musas.jpg|''La Muzoj dancas kun Apolono'', pentrite de [[Baldassare Peruzzi]], [[16-a jarcento|16-a jc.]] |
||
Dosiero:Eustache Le Sueur 002.jpg|''Klio, Eŭterpa kaj Talio'', pentrite de [[Eustache Le Sueur]], |
Dosiero:Eustache Le Sueur 002.jpg|''Klio, Eŭterpa kaj Talio'', pentrite de [[Eustache Le Sueur]], ĉirkaŭ [[1640]]-[[1645]] |
||
Dosiero:NAMA 3 Muses.jpg|Tri muzoj el la naŭ, en helena skulptaĵo de la [[4-a jarcento a.K.|4-a jc. aK]] |
Dosiero:NAMA 3 Muses.jpg|Tri muzoj el la naŭ, en helena skulptaĵo de la [[4-a jarcento a.K.|4-a jc. aK]] |
||
</gallery> |
</gallery> |
Kiel registrite je 08:55, 27 nov. 2018
En la helena mitologio la Muzoj (greke Μουσαι, Mousai) estas la grekaj diinoj de lernado, belartoj, kulturo, kaj inspiro. Ili estas la filinoj de Zeŭso kaj Mnemozino, kaj naskiĝis en Pieria, baze de la Monto Olimpo.
Laŭ Francisko Azorín Muzo estas Mita estaĵo naskita el Jupitro k. Mnemosina, simbolanata arton; ikonografie reprezentita per ĉarma junulino kun la atributo de iu arto. Oni kalkulis 3, poste 9 muzojn, loĝantajn en la Parnaso k. la Melikono.[1] Li indikas etimologion el la greka mousa (muzo) kaj de tie la latina musa. Kaj li aldonas liston pli malpli koincida kun la sube detaligita.[2]
Dum jarcentoj la Muzoj estis adorataj kaj kultataj pro sia patroneco de la muziko, la belartoj, la dramarto, kaj la poezio. Tradicie, tiuj lokoj dediĉitaj al la gloro de la Muzoj estas konataj kiel mouseion, de kie venas la vorto muzeo.
La Naŭ Muzoj
- Erato (Ἐρατώ) (= amantino) muzo de ampoezio (kun liuto aŭ liro enmane)
- Eŭterpo (Εὐτέρπη) (= delektantino) de muziko kaj liriko (kun fluto)
- Kaliopo (Καλλιόπη) (= belvoĉulino) de epika poezio (kun skribtabulo aŭ trumpeto)
- Klio (Κλειώ) (= glorigantino) de historio (kun skribrulaĵo)
- Melpomeno (Μελπομένη) (= kantantino) de tragedio (kun tragika masko)
- Polimnio (Πολυμνία) (= multhimnulino) religia poezio, mimiko, odo (kun vualo aŭ citaro)
- Talio (Θάλεια) (= vivĝojulino) de komedio (kun komedia masko)
- Terpsiĥoro (Τερψιχόρα) (= dancemulino) de danco (kun liuto)
- Uranio (Οὐρανία) (= ĉielulino) de astronomio (kun globuso aŭ cirkulilo)
Bildaro
-
La Muzoj dancas kun Apolono, pentrite de Baldassare Peruzzi, 16-a jc.
-
Tri muzoj el la naŭ, en helena skulptaĵo de la 4-a jc. aK
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 147.
- ↑ Azorín, samloke.