Palmira: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: Redakto per poŝtelefona aplikaĵo
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 6: Linio 6:
La [[semidoj|semida]] urbo perdis la aŭtonomion dum regado de imperiestro [[Tiberio]] (14–37). Post vizito de [[Hadriano]] (ĉ. 129) ĝi iĝis ''civitas libera'' (libera urbo). Ĝi floris en la 3-a jarcento kaj venis sub islaman regadon en 634.
La [[semidoj|semida]] urbo perdis la aŭtonomion dum regado de imperiestro [[Tiberio]] (14–37). Post vizito de [[Hadriano]] (ĉ. 129) ĝi iĝis ''civitas libera'' (libera urbo). Ĝi floris en la 3-a jarcento kaj venis sub islaman regadon en 634.


Sur ĝi konstruiĝis Tadmur, kiu havas ĉ. 36 000 loĝantojn.
Sur ĝi konstruiĝis Tadmur, kiu havas ĉirkaŭ 36 000 loĝantojn.


[[Zenobia]] estis reĝino de Palmiro.
[[Zenobia]] estis reĝino de Palmiro.

Kiel registrite je 08:57, 27 nov. 2018

Tiu ĉi artikolo temas pri la antikva ruina urbo Palmira en suda Sirio. Vidu ankaŭ la apartigilon Palmyra.
superrigardo de la ruina urbo en 2008

Palmiro aŭ Tadmur estas antikva ruina urbo en Sirio, meze en la sudo de la lando. La urbo vigle evoluis ekde la 3-a jarcento a.K., kiam ĝi iĝis grava komerca punkto de la orienta-okcidenta komercado. Palmira situis duonvoje inter la Mediteraneo kaj rivero Eŭfrato.

La semida urbo perdis la aŭtonomion dum regado de imperiestro Tiberio (14–37). Post vizito de Hadriano (ĉ. 129) ĝi iĝis civitas libera (libera urbo). Ĝi floris en la 3-a jarcento kaj venis sub islaman regadon en 634.

Sur ĝi konstruiĝis Tadmur, kiu havas ĉirkaŭ 36 000 loĝantojn.

Zenobia estis reĝino de Palmiro.

Historio

Arkeologiaj trovaĵoj datiĝas reen al la neolitiko, kaj ĝi unue estis skribe dokumentita komence de dua jarmilo antaŭ nia erao kiel karavana haltejo por vojaĝantoj irantaj tra la Siria Dezerto. La urbo estis konata en la analoj de la reĝoj de Asirio kaj estis menciita en la Tanaĥo. Palmira estis parto de la Seleŭkia Imperio kaj prosperis post ĝia aliĝo en la Romia Imperio en la unua jarcento.

La urba riĉeco ebligis la konstruadon de monumentaj projektoj. En la tria jarcento de nia erao la urbo estis prospera metropolo kaj regiona centro. Ĝi estis ligita al la Romia provinco Sirio kaj ĝia politika organizo estis influita de la modelo de la greka urbo-ŝtato dum la unuaj du jarcentoj de nia erao. La urbo estis regata de Senato, kiu respondecis pri publikaj instalaĵoj kaj la militistoj. Fariĝinte romia kolonio dum la tria jarcento, la urbo adoptis monarkian sistemon en 260. La urbo ricevis sian riĉecon per komercaj karavanoj: la palmiranoj, renomaj komercistoj, establis koloniojn laŭ la Silka Vojo kaj tra la Romia Imperio. La urba loĝantaro estis ĉefe miksaĵo de amoridoj, arameoj kaj araboj, kun juda minoritato. La urba socia strukturo estis triba kaj liaj loĝantoj parolis la palmiran, dialekton de la aramea), krome la greka estis uzata por komercaj kaj diplomatiaj celoj. La kulturo de Palmira, influita per tiu de la grek-romia mondo kaj de Persio, produktigis karakterizan arton kaj arkitekturon. La urbaj loĝantoj adoris lokajn kanaanidajn diaĵojn kaj antikvajn mezopotamiajn kaj arabajn diojn.

En 260 la palmira reĝo Odaenathus venkis la armeon de la persa imperiestro Ŝapuro la 1-a. Li batalis plurajn batalojn kontraŭ la persoj antaŭ lia murdo en 267. La reĝon anstataŭigis liaj du junaj filoj sub la supera regado de reĝino Zenobia, kies armao ribelis kontraŭ Romo kaj komencis invadi ĝiajn orientajn provincojn en 270. La palmiraj regantoj adoptis imperiajn titolojn en 271; la romia imperiestro Aŭreliano venkis la urbon en 272, detruante ĝin en 273 post malsukcesa dua ribelo.

la templo de Baal en 2010 - en aŭgusto 2015 ĝihadistoj eksplodigis ĝin

Palmira estis negrava centro en la Bizanca Imperio, Raŝiduna Kaliflando, Umajida Kaliflando, Abasida Kaliflando kaj la Mameluka Sultanlando. La palmiranoj konvertiĝis al kristanismo dum la kvara jarcento kaj al islamo en la dua duono de la unua jarmilo, kaj la palmira kaj greka lingvoj estis anstataŭita de la araba. La urbo - detruita de la timuridoj en 1400 - restis malgranda vilaĝo sub la otomanoj ĝis 1918, sekvita de la araba regno de Sirio kaj la franca mandato por Sirio kaj Libano. En 1929, la francoj komencis movi vilaĝanojn en la novan vilaĝon Tadmur. La translokigo estis kompletigita en 1932, tiel ke la antikva ejo estis forlasita kaj disponebla por elfosadoj.

Ekde komenco de 2015 la ĝihadistoj de la terora organizaĵo Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio konkeris kaj komencis detrui la ruinan urbon, kiu konsideratas monda kultura heredaĵo de Unesko, por demonstri ke ili facile povas malobei internaciajn konvenciojn. La 23-an de aŭgusto 2015 oni diskonigis, ke la ĝihadistoj eksplodigis la templon de Baal en la urbo.

Vidu ankaŭ