Stutgarto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 90: Linio 90:


== Famaj Stutgartanoj ==
== Famaj Stutgartanoj ==
* [[Adolf von Kröner]], eldonisto
* [[Hegelo|Georg Wilhelm Friedrich Hegel]], poeto kaj filozofo
* [[Friedrich Schiller]], poeto, studis en Stutgarto
* [[Gustav Schwab]], verkisto, lirikisto, publicisto kaj eldonisto
* [[Gottlieb Daimler]], inventinto de la aŭtomobilo, mortis en Cannstatt je la 6-a de marto 1900
* [[Claus von Stauffenberg|Berthold Graf Schenk von Stauffenberg]], rezistbatalanto kontraŭ la nazioj, naskiĝis kaj grandiĝis en Stutgarto
* [[Claus von Stauffenberg|Berthold Graf Schenk von Stauffenberg]], rezistbatalanto kontraŭ la nazioj, naskiĝis kaj grandiĝis en Stutgarto
* [[Richard von Weizsäcker|Richard Freiherr von Weizsäcker]], federacia prezidento de Germanio (1984–1989)
* [[Elizeo Roslino]], Helisäus Röslin, Helisaeus Roeslin (1545-1616) germana matematikisto, astronomo, geografo, privata kuracisto de palatinataj grafoj Georgo Johano la 1-a kaj Johano Rejnhardo la 1-a
* [[Elizeo Roslino]], Helisäus Röslin, Helisaeus Roeslin (1545-1616) germana matematikisto, astronomo, geografo, privata kuracisto de palatinataj grafoj Georgo Johano la 1-a kaj Johano Rejnhardo la 1-a
* [[Ellis Kaut]], germana verkistino aŭtoro de [[Pumuckl]]
* [[Ellis Kaut]], germana verkistino aŭtoro de [[Pumuckl]]
* [[Friedrich Schiller]], poeto, studis en Stutgarto
* [[Lajos Rauscher]], [[grafikisto]]
* [[Gottlieb Daimler]], inventinto de la aŭtomobilo, mortis en Cannstatt je la 6-a de marto 1900
* [[Gustav Schwab]], verkisto, lirikisto, publicisto kaj eldonisto
* [[Gyula Mitrovics]] ([[hungara]] [[profesoro]]) mortis en Stutgart
* [[Gyula Mitrovics]] ([[hungara]] [[profesoro]]) mortis en Stutgart
* [[Hegelo|Georg Wilhelm Friedrich Hegel]], poeto kaj filozofo
* [[Lajos Rauscher]], [[grafikisto]]
* [[Rezső Peéry]], hungara [[verkisto]] mortis en Stutgart
* [[Rezső Peéry]], hungara [[verkisto]] mortis en Stutgart
* [[Richard von Weizsäcker|Richard Freiherr von Weizsäcker]], federacia prezidento de Germanio (1984–1989)


== Partneraj urboj ==
== Partneraj urboj ==

Kiel registrite je 08:50, 29 nov. 2018

Stutgarto
Blazono
Stutgarto (Germanio)
Stutgarto (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • financa centro • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj • ĉefurbo de germania federacia lando
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto eksterdistrikta urbo ("urba distrikto")
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0711
Poŝtkodo 70173–70619
Aŭtomobila kodo S
Oficiala Municipokodo 08111000
NUTS DE111
LOCODE DE STR
Subdivido 23 urbodistriktoj (Stadtbezirke) kun 152 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Fritz Kuhn
Partio de komunumestro Verduloj
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
70173 Stuttgart
Demografio
Loĝantaro 632865 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 47′ N, 9° 11′ O (mapo)48.77759.18Koordinatoj: 48° 47′ N, 9° 11′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 247 m
Areo 207,36 km²
Oficiala retejo https://www.stuttgart.de
vdr

StutgartoŜtutgarto [1] (germane: Stuttgart) estas la ĉefurbo de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi troviĝas en la sudokcidenta parto de la ŝtato, proksime de la limoj de Francio kaj Svislando. Fine de decembro 2022 la urbo havis 632 865 loĝantojn, kaj estas la oka plej granda urbo en Germanio. Stutgarto estas konata por diversaj renomaj homoj, kiaj Friedrich Schiller kaj Gottlieb Daimler. Ankaŭ troviĝas tie la ĉef-fabrikadejoj de Mercedes-Benz kaj Porsche.

Geografia situo

Stutgarto troviĝas en la centro de la federacia lando Baden-Virtembergo, estas la administra centro de samnoma distriktaro, nomata do distriktaro Stutgarto, kaj havas la statuson de eksterdistrikta urbo. La urbo-centro situas en baseno (Stuttgarter Talkessel), formata de la montoj Bopser kaj Killesberg. Stutgarto troviĝas apud la rivereto Nesenbach; en la nordo ankaŭ la rivero Neckar trapasas la urbon.

Stutgarto estas la 2-a plej granda urbo en suda Germanio (malantaŭ Munkeno), kaj la 6-a plej granda urbo en tuta Germanio.

Urbopartoj

La urbo estas dividita en kvin centrajn kaj 18 malcentrajn distriktojn. Ĉiu distrikto havas propran distriktestron (Bezirksvorsteher) kaj distriktan konsilantan komitaton (Bezirksbeirat). La distriktoj mem estas siavice dividataj en sume 152 urbajn partojn (kvartalojn).

Historio de la urbo

Artmuzeo en Stutgarto

Surloke kie hodiaŭ troviĝas la urba parto Bad Cannstatt, la Romianoj fondis kastelon cirkaŭ la jaro 90. Proksime de la kastelo troviĝis gravaj romianaj ĉefŝoseoj, kiuj konektis la Rejnajn kun la Danubaj provincoj.

En la 10-a jarcento Duko Liudolf de Ŝvabio fondis ĉevalbredejon (la germana vorto por ĉevalino estas Stute; de tio eble venas la nomo de la urbo) en la baseno inter la montoj Bopser kaj Killesberg. En la 13-a jarcento Stutgarto urbiĝis pro la grafoj de Badeno. Poste, la grafoj de Virtembergo aĉetis la urbon kaj elkonstruis ĝin al la virtemberga centra urbo dum la 14-a jarcento. Ekde tiam Stutgarto restis la ĉefurbo de Virtembergo. La 13-an de marto 1919, dum puĉo kontraŭ la regado de la Respubliko de Weimar, la membroj de la registaro fuĝis al Stutgarto, sed reiris post tri tagoj. En 1952 la landoj Badeno kaj Virtembergo unuiĝis, kaj Stutgarto iĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Baden-Virtembergo.

Politiko

Ekde 1930 Stutgarto estas regata de ĉef-urbestro (antaŭe: urbestro). Nun tiu estas Fritz Kuhn de la verdula partio, antaŭe regadis Wolfgang Schuster kaj Manfred Rommel (CDU). Tre konata kandidato por la ofico estis la verdula politikisto Rezzo Schlauch, kiu gajnis 39,3 procentojn de la balotiloj (Schuster: 43,1 procentoj) en 1996.

Ekde la elektoj de 2014 la magistrato konsistas el:

CDU 28,3% (+4,0) 17 seĝoj (+2)
GRÜNE (verduloj) 24,0% (−1,3) 14 seĝoj (-2)
SPD 14,3% (−2,7) 9 seĝoj (−1)
FW 7,1% (−3,2) 4 seĝoj (-2)
FDP 5,9% (−5,0) 4 seĝoj (-3)
Socia, ekologia Stutgarto 5,4% (+0,8) 3 seĝoj (±0)
AfD 4,7 % (+4,7) 3 seĝoj (+3)
PDS 4,5% (±0) 1 seĝo (±0)
Piratoj 2,0% (+2,0) 1 seĝo (+1)
listo STAdTISTEN 1,7% (1,7) 1 seĝo (+1)
studenta listo (StudL) 1,2% (+1,2) 1 seĝo (+1)
REP 0,7% (−1,8) 0 seĝoj (−1)

Ekonomio

Stutgarto kaj ĝia regiono estas konataj pro alt-teknologiaj entreprenoj. Inter ili troviĝas Daimler AG, Porsche, Bosch, Hewlett-Packard kaj IBM. Krome, ĉirkaŭ 150.000 mez-klasaj entreprenoj laboras en Stutgarto. La stutgarta borsa merkato estas la dua plej granda en Germanio (post Frankfurto ĉe Majno). Du universitatoj troviĝas en Stutgarto (Universität Stuttgart, Universität Hohenheim), kaj ok aliaj altlernejoj.

Transporto

Sporto

La futbal-stadiono

Futbala Mondpokalo 2006

Inter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, en Stutgarto la matĉoj okazis en Gottlieb-Daimler-Stadiono, kiu tiucele estis komplete renovigita kaj proponis 54.267 sidlokojn por spektantoj.

Historio de Esperanto en Stutgarto

La unua Esperanto-grupo estis fondita la 27-an de januaro 1905 de Paul Christaller, kiu prezidis ĝin seninterrompe ĝis majo 1933. En 1913 la grupo de Stutgarto gastigis la 8an Germanan Esperanto-Kongreson, kiu samtempe estis kvazaŭ antaŭkongreso de la 9-a Universala Kongreso en Bern (Svislando). De la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1932 okazis la 12-a kongreso de SAT en Stutgarto, kun ĉirkaŭ 245 partoprenantoj el 12 landoj. Ĝi malaprobis proponon fari el SAT iun Internacion; ŝanĝo de statuto tiel, ke la (Landaj) Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA) de SAT havu reprezentanton en la ĝenerala konsilantaro. En la apudarbara, okcidenta urboparto Hasenberg estas po strato nomata "Esperantostraße" kaj "Zamenhofstraße".

Famaj Stutgartanoj

Partneraj urboj

Stutgarto havas partnerajn rilatojn kun jenaj urboj:

Krome ĝi havas amikecajn rilatojn kun jenaj urboj:

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 1040, dekstra kolumno

Eksteraj ligiloj