Oprah Winfrey: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: anstataŭigas alidirektilon
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Vida redakto Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 23: Linio 23:
En 1983 Winfrey transloĝiĝis al [[Ĉikago]] por estri intervjuo-televidserion, ''AM Chicago''. Post nur kelkaj monatoj ĝi populariĝis kiel la plej populara intervjuo-televidserio en Ĉikago. Ĝi estis renomita ''The Oprah Winfrey Show'', kiu ekelsendis trausone je {{dato|8|septembro|1986}}. Ŝia televidserio rapide populariĝis kiel la plej populara tia televidserio en Usono.
En 1983 Winfrey transloĝiĝis al [[Ĉikago]] por estri intervjuo-televidserion, ''AM Chicago''. Post nur kelkaj monatoj ĝi populariĝis kiel la plej populara intervjuo-televidserio en Ĉikago. Ĝi estis renomita ''The Oprah Winfrey Show'', kiu ekelsendis trausone je {{dato|8|septembro|1986}}. Ŝia televidserio rapide populariĝis kiel la plej populara tia televidserio en Usono.


Apud ŝiaj televidaj aperoj, Winfrey kunfondis la virina televida reto ''[[Oxygen (televidreto)|Oxygen]]''. Ŝi ankaŭ estas la prezidento de produkto-studio ''Harpo Productions'' ("Oprah" legita de malantaŭe antaŭen).
Apud ŝiaj televidaj aperoj, Winfrey kunfondis la virinan televidan reton ''[[Oxygen (televidreto)|Oxygen]]''. Ŝi ankaŭ estas la prezidanto de produkto-studio ''Harpo Productions'' ("Oprah" legita de malantaŭe antaŭen).


=== Filmoj ===
=== Filmoj ===

Kiel registrite je 17:55, 13 dec. 2018

Oprah Winfrey
Oprah Winfrey en 2004 ĉe festo por sia 50-a naskiĝtaga datreveno.
Oprah Winfrey en 2004 ĉe festo por sia 50-a naskiĝtaga datreveno.
Persona informo
Naskonomo Orpah Gail Winfrey
Naskiĝo 29-a de januaro 1954
en Kosciusko, Misisipio, Usono
Lingvoj angla
Loĝloko Montecito • MilvokioNaŝviloĈikago • Lavallette • Fisher Island • Telluride • MauiAntigvo • Streeterville
Ŝtataneco Usono
Alma mater Tenesia Ŝtata Universitato • Lincoln High School • Nicolet High School • East Nashville Magnet High School • Universitato de Tenesio
Familio
Patrino Vernita Lee Winfrey
Amkunulo John Tesh • Roger Ebert • Stedman Graham
Infano Canaan Winfrey
Parencoj Patricia Lee Logton
Jeffrey Lee
Okupo
Okupo televida prezentisto • mecenato • televida produktoro • filmproduktoroentreprenisto • raportisto • aktoro • voĉaktoro • verkisto • talk show host • aŭtobiografo • ĵurnalisto • motivational speaker • podkastisto • prezentisto
Verkoj The Oprah Winfrey Show
The Women of Brewster Place
The Color Purple
Beloved
Iliaj Okuloj Estis Vidantaj Dion
Charlotte's Web
Bee Movie
The Princess and the Frog
The Butler
TTT
Retejo http://www.oprah.com
vdr

Oprah Gail WINFREY (naskiĝis la 29-an de januaro 1954) estas usona televida intervjuistino de The Oprah Winfrey Show, la plej populara intervjua serio de televida historio. Ŝi ankaŭ estas influa libro-kritikistino, Oskar-nomumita aktorino, kaj filantropo. Laŭ revuo Forbes ŝi estas la plej riĉa afrika-usonano de la 20-a jarcento, kaj la sola nigrula miliardulo por tri sinsekvaj jaroj. Revuo Life nomis ŝin kiel la plej influan virinon de ŝia generacio.

Frua vivo

Oprah Winfrey estis naskita en Kosciusko (Misisipio) al baptisma familio. Ŝiaj gepatroj estis needzaj geadoleskuloj. Ŝia denaska nomo estis Orpa Gail Winfrey, nomata laŭ Orpah, bofilino de Naomi en la Libro de Rut en Biblio. Winfrey diris, ke pro problemoj de prononcado kaj literumado de "Orpah", la "r" kaj la "p" estis interŝanĝitaj. Ŝia patrino, Vernita Lee, estis ĉambristino, kaj ŝia patro estis karbonministo, kaj poste barbiro kaj urba magistratano.

Kiam ŝi estis junaĝa, ŝi loĝis kun sia avino, kiu instruis ŝin kiel legi 3-jaraĝan. 6-jaraĝa, Winfrey transloĝis al la geto de Milvokio (Viskonsino) por loĝi kun sia patrino. Ŝi diris, ke ŝi estis sekse mistraktita ekde sia 9-a jaro de kaj ŝia kuzo, kaj onklo, kaj familia amiko.

Malgraŭ sia malbona hejma vivo Winfrey estis bonega studento, preterpaŝante du nivelŝtupojn en bazlernejo. Kiam ŝi estis 18-jaraĝa, ŝi gajnis beleco-konkurson por nigruloj en Tenesio. Ŝi ankaŭ gajnis orator-konkurson, kiu permesis ŝin ĉeesti Tennessee State University senpage, por studi komunikadon. En Tenesio ŝi estis ĉefa novaĵlegisto ĉe pluraj televidaj elsendejoj.

Kariero

Televido

En 1983 Winfrey transloĝiĝis al Ĉikago por estri intervjuo-televidserion, AM Chicago. Post nur kelkaj monatoj ĝi populariĝis kiel la plej populara intervjuo-televidserio en Ĉikago. Ĝi estis renomita The Oprah Winfrey Show, kiu ekelsendis trausone je 8-a de septembro 1986. Ŝia televidserio rapide populariĝis kiel la plej populara tia televidserio en Usono.

Apud ŝiaj televidaj aperoj, Winfrey kunfondis la virinan televidan reton Oxygen. Ŝi ankaŭ estas la prezidanto de produkto-studio Harpo Productions ("Oprah" legita de malantaŭe antaŭen).

Filmoj