Kreola lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:


== Esperanto kaj kreolaj lingvoj ==
== Esperanto kaj kreolaj lingvoj ==
[[Bernard Golden]], en sia artikolo ''Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj'',<ref name="Golden1988">{{citaĵo el libro|aŭtoro=Bernard Golden|ĉapitro=Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj|origindato=1988|titolo= ''[[Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj]]'' |eldoninto=[[UEA]]|loko=[[Roterdamo]]|dato=2015|isbn=978-92-9017-123-2|paĝoj=29–46}}</ref> eliras el la konceptoj de [[piĝino]]j kiel porokazaj helplingvoj, nenies gepatraj lingvoj kaj kreolaj lingvoj kiel jam primaraj lingvoj devenaj el piĝinoj. Tradicie [[lingvisto]]j iom malatentis ilin, kvankam ja ili konstituas interesajn lingvajn fenomenojn, kaj fakte modelojn por planlingvoj, kiuj siavice plej ofte havas piĝinajn interetnajn celojn, kaj same kiel ili estas mikslingvoj. Kreolaj plej ofte estas facilaj lingvoj mikse inventitaj de filoj de parolantoj de piĝinoj. Tre interesaj kazoj de tiaj lingvoj estas [[papiamento]] kaj [[svahila lingvo|la svahila]].
[[Bernard Golden]], en sia artikolo ''Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj'',<ref name="Golden1988">{{citaĵo el libro|aŭtoro=Bernard Golden|ĉapitro=Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj|origindato=1988|titolo=[[Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj]]|eldoninto=[[UEA]]|loko=[[Roterdamo]]|dato=2015|isbn=978-92-9017-123-2|paĝoj=29–46}}</ref> eliras el la konceptoj de [[piĝino]]j kiel porokazaj helplingvoj, nenies gepatraj lingvoj kaj kreolaj lingvoj kiel jam primaraj lingvoj devenaj el piĝinoj. Tradicie [[lingvisto]]j iom malatentis ilin, kvankam ja ili konstituas interesajn lingvajn fenomenojn, kaj fakte modelojn por planlingvoj, kiuj siavice plej ofte havas piĝinajn interetnajn celojn, kaj same kiel ili estas mikslingvoj. Kreolaj plej ofte estas facilaj lingvoj mikse inventitaj de filoj de parolantoj de piĝinoj. Tre interesaj kazoj de tiaj lingvoj estas [[papiamento]] kaj [[svahila lingvo|la svahila]].


Esperanto povus profiti el tiaj fenomenoj, se ĝi pligrandigas sian facilecon kaj piĝinecon, dum povas esti malhelpita en sia etendiĝo pro alproksimiĝo al funkciado de nacilingvoj. Paŝoj al tiu piĝiniĝo estus la bazaj vortaroj kaj evito de gramatikaj komplikaĵoj de la "trunko" de [[Kalocsay]], la facila lingvaĵo de la revuo ''[[Kontakto]]'' aŭ la Zagreba Metodo.
Esperanto povus profiti el tiaj fenomenoj, se ĝi pligrandigas sian facilecon kaj piĝinecon, dum povas esti malhelpita en sia etendiĝo pro alproksimiĝo al funkciado de nacilingvoj. Paŝoj al tiu piĝiniĝo estus la bazaj vortaroj kaj evito de gramatikaj komplikaĵoj de la "trunko" de [[Kalocsay]], la facila lingvaĵo de la revuo ''[[Kontakto]]'' aŭ la Zagreba Metodo.

Kiel registrite je 17:41, 22 dec. 2018

Nesolvitaj problemoj de lingvoscienco
Kiel aperas kreolaj lingvoj?

Kreola lingvo (aŭ tutsimple "kreolo") estas eksa piĝino, kiu ekhavis denaskajn parolantojn. Kreola lingvo, per apero de popolo parolanta en ĝi, povas iĝi sufiĉe riĉa kaj nuancplena por servi kiel nacia lingvo, kiel okazis en kelkaj eksaj kolonioj (Haitio, Nov-Gvineo ka.).

Termino

La vorto "kreolo" devenas de hispana criar, kio povas signifi "kreskigi" aŭ "nutri". Estas nomo por ĉiuj lingvoj, kiuj estiĝis dum la 17-a jarcento per la reciproka trapenetrado de la respektiva eŭropa lingvo kun la lingvo en la kolonizita lando. La kreolaj similas al la piĝinaj lingvoj, sed havas pli kompleksan gramatikon kaj pli grandan vortaron. Kelkaj piĝinoj evidentiĝis tiel utiliĝemaj, ke komunumo akceptas ilin kiel lingvafrankaon.

Diversaj bazoj

Kreolaj lingvoj baziĝas sur diversaj lingvoj, precipe eŭropaj. Sed tamen ekzistas kelkaj kreolaj lingvoj, kiu baziĝas sur neeŭropaj lingvoj.[1]

Esperanto kaj kreolaj lingvoj

Bernard Golden, en sia artikolo Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj,[2] eliras el la konceptoj de piĝinoj kiel porokazaj helplingvoj, nenies gepatraj lingvoj kaj kreolaj lingvoj kiel jam primaraj lingvoj devenaj el piĝinoj. Tradicie lingvistoj iom malatentis ilin, kvankam ja ili konstituas interesajn lingvajn fenomenojn, kaj fakte modelojn por planlingvoj, kiuj siavice plej ofte havas piĝinajn interetnajn celojn, kaj same kiel ili estas mikslingvoj. Kreolaj plej ofte estas facilaj lingvoj mikse inventitaj de filoj de parolantoj de piĝinoj. Tre interesaj kazoj de tiaj lingvoj estas papiamento kaj la svahila.

Esperanto povus profiti el tiaj fenomenoj, se ĝi pligrandigas sian facilecon kaj piĝinecon, dum povas esti malhelpita en sia etendiĝo pro alproksimiĝo al funkciado de nacilingvoj. Paŝoj al tiu piĝiniĝo estus la bazaj vortaroj kaj evito de gramatikaj komplikaĵoj de la "trunko" de Kalocsay, la facila lingvaĵo de la revuo Kontakto aŭ la Zagreba Metodo.

Okaze de la Internacia tago de la kreola lingvo, eldoniĝis poemo en la maŭrica (kreola lingvo) kun tradukoj en 57 lingvoj, i.a. en Esperanto[3].

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Wennergren, Bertilo. Notoj: Piĝinoj kaj kreolaj lingvoj. Landoj kaj lingvoj de la mondo (16‑a de aŭgusto 2015). Arkivita el la originalo je la 22‑a aprilo 2016.
  2. Bernard Golden. [1988] (2015) “Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj”, Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj. Roterdamo: UEA, p. 29–46. ISBN 978-92-9017-123-2.
  3. Alain Fanchon, Ti bato papye (Paperŝipo eta), UEA, Lingvaj Rajtoj, la 21-a de majo 2015.