Gigantmontaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: anstataŭigas evitindan ŝablonon per nova ŝablono
Linio 38: Linio 38:
[[Kategorio:Montaroj en Pollando]]
[[Kategorio:Montaroj en Pollando]]
[[Kategorio:Silezio]]
[[Kategorio:Silezio]]
[[Kategorio:Gigantmontaro]]

Kiel registrite je 16:10, 31 dec. 2018

Gigantmontaro ankaŭ Karkonoŝo estas montaro, kiu troviĝas en limregiono de Ĉeĥio kaj Pollando. Oni ankaŭ parolas pri bohema kaj silezia parto. Tiu ĉi montaro estas la plej alta en la ĉeno de la Sudetoj montaroj. Leviĝanta super ĉirkaŭaĵo, kiu estas 300 ĝis 400 metrojn super la marnivelo , ĝi atingas per Neĝulo (cs:Sněžka/pl:Śnieżka) altecon de 1.602 m. Ĝia ĉefa kresto atingas altecojn inter 1350 kaj 1450 m kaj etendiĝas laŭ longo de 36 km de okcidento al oriento. Gigantmontaro kovras areon de 454 km² sur ĉeĥa kaj 177 km² sur pola teritorio, do sume 661 km².

Parto de la ĉefa kresto kun Neĝulo (cs:Sněžka/pl:Śnieżka) 1.602 m
Vido al la pinto Neĝulo

En alteco de 1.386 m situas la fonto de la rivero Elbo.

La montaro konsistas el granito kaj metamorfa ŝtonaĵo. Grandan parton de ĝi kovras piceaj arbaroj.

Turismo

Gravaj turismaj centroj:

Turistoj grandakvante alvenas el Ĉeĥio, Pollando kaj Germanio, sed ne malmultaj ankaŭ el Nederlando.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj