Mošovce: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Category -> Kategorio
Linio 16: Linio 16:
== Memorindaĵoj ==
== Memorindaĵoj ==


El konstruaj memorindaĵoj atentindas ĉefe [[Rokoko|rokok]]-[[Klasikismo|klasikisma]] [[kastelo]] el dua duono de 18-a jarcento kun ampleksa [[Parko|angla parko]]. Aliaj interesaĵoj estas: memorloko de naskiĝdomo de [[Ján Kollár]], [[neogotiko|neogotika]] [[Katolikismo|katolika]] [[preĝejo]] konstruita surloke de malnova preĝejo kun valora [[altaro]], [[Luteranismo|evangelia]] [[preĝejo]] el la jaro [[1784]], [[maŭzoleo]] kun [[muzeo]] de metioj kaj [[Novarto|secesa]] [[forcejo]] el la jaro [[1800]].
El konstruaj memorindaĵoj atentindas ĉefe [[Rokoko|rokok]]-[[Klasikismo|klasikisma]] [[kastelo]] el dua duono de 18-a jarcento kun ampleksa [[Parko|angla parko]]. Aliaj interesaĵoj estas: memorloko de naskiĝdomo de [[Ján Kollár]], [[neogotiko|neogotika]] [[Katolikismo|katolika]] [[preĝejo]] konstruita surloke de malnova preĝejo kun valora [[altaro]], [[Luteranismo|evangelia]] [[preĝejo]] el la jaro [[1784]], [[maŭzoleo]] kun [[muzeo]] de metioj, [[Novarto|secesa]] [[forcejo]] kaj [[pavilono]] el la jaro [[1800]].


== Naturo ==
== Naturo ==

Kiel registrite je 07:04, 10 jul. 2006

Mošovce en Slovakio

Mošovce estas civito en Slovakio en Distrikto Turčianske Teplice.

Historio

Mošovce apartenas al la plej grandaj civitoj de regiono Turiec. Ĝian riĉan historion pruvas ne nur multaj konservitaj memorindaĵoj, sed ankaŭ fakto, ke la historio daŭras jam 770 jaroj. La unua skribforma mencio pri civito Mošovce estas donacdokumento de reĝo Ondrej la 2-a el jaro 1233. Mošovce estis kunitaj el du loĝlokoj: La unua, Machyuch, kuŝis en la loko de nuna Starý rad (Malnova kastelo) kaj la dua, Terra Moys, kiu donis al civito la nunan nomon, kuŝis en loko de nuna Vidrmoch. El nomo de la dua loĝloko, kiu signifas lando de Mojš, ni konkludis, ke la civiton en praaj tempoj posedis iu Mojš, kio povas estis mallongigita formo de slava nomo Mojtech, simile al VojtechMojmír. Poste la nomo ŝanĝadis de Mossovych, Mosocz, Mossowecz, villa regia Mayos alio nomine Mossovych, oppidioum Mayus sue Mosocz, Mosocz olim Mayus ĝis nuna Mošovce. Aparta praa parto de Mošovce estas eksa civiteto Chornukov, kies nomo travivis en la formo Čerňakov.

Mošovce disvolviĝis kiel reĝa civiteto kun libera advokateco, ekde duono de 14-a jarcento kiel privilegia urbeto subordigita de Blatnický hrad (Kastelo Blatnica). En la jaro 1527 akiris ĝin familio Révay, kiu dum preskaŭ 400 jaroj limigadis urbaj rajtoj de Mošovce.

En pasinteco Mošovce estis grava metia centro de Turiec. Metia produktado akiris grandan disvolvon kaj en urbeto agis ĉirkaŭ 15 gildoj, plej longe botista gildo kaj la plej fama peltista gildo. Nuna Mošovce eblas karakterizi kiel grava refreŝiga loko kun multaj mirindaĵoj.

Originala arkitekturo en Mošovce

Memorindaĵoj

El konstruaj memorindaĵoj atentindas ĉefe rokok-klasikisma kastelo el dua duono de 18-a jarcento kun ampleksa angla parko. Aliaj interesaĵoj estas: memorloko de naskiĝdomo de Ján Kollár, neogotika katolika preĝejo konstruita surloke de malnova preĝejo kun valora altaro, evangelia preĝejo el la jaro 1784, maŭzoleo kun muzeo de metioj, secesa forcejo kaj pavilono el la jaro 1800.

Naturo

Mošovce havas vere unikan ĉirkaŭaĵon. Aro de historiaj aleoj kaj verdaĵoj kreas bonaspektan mozaigitan pejzaĝon, senteme alligitan al arbaroj de Veľká Fatra. Tiu ĉi montaro apartenas al turisme plej allogaj montaroj en Slovakio. Kalkoŝtonoj kaj dolomitoj de fantaziaj formoj, nepriskribeblaj belecoj de valoj Gaderská, Blatnická kaj aliaj allogas admirantoj de naturbelaĵoj el larĝvasta ekstero.

Spirita kulturo kaj popolkulturaj tradicioj

Mošovce donis al slovaka popolo multajn gravajn personecojn, el kiuj la plej konataj estas muzikkomponisto Frico Kafenda (1883-1963, verkistino Anna Lacková-Zora (1899-1988), literatura kritikisto, historiisto kaj poetisto Štefan Krčméry (1892-1955), baroka dramverkisto Júr Tesák Mošovský, kaj fondinto de memvola fajrestingista korpuso en Slovakio, Miloslav Schmidt.

La plej grava samcivitano estas granda poeto de Slavoj, filozofo kaj evangelia predikisto Ján Kollár (1793-1852), kiu kun sia poetaĵo Slávy dcera (La filino de Slavo) neforgeseble eniris minimume en du naciaj literaturoj. La filino de Slavo influis kaj tiamaj kaj postaj nacioemuloj kaj patriotoj kiel eliro kaj motivo samtempe. En originalo kaj tradukoj penetris vastan slavan kaj neslavan mondon kaj porčiam glorigis ĝian aŭtoron.

Eksteraj ligiloj