Oberwart: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
== Eksteraj ligiloj == * {{oficiala retejo}} ({{de}}) {{projektoj}} {{Gravaj komunumoj de Burgenlando}} {{distrikto Oberwart}} {{ĝermo|Aŭstrio}} Kategorio:Distrikto Oberwart
Linio 35: Linio 35:


== Ĝemelurboj ==
== Ĝemelurboj ==
*[[Dosiero:Flag of Hungary.svg|20px|]] [[Szombathely]], [[Hungario]]
*[[Dosiero:Flag-de-Hungario.svg|20px|]] [[Szombathely]], [[Hungario]]


== [[Komunumo]]j pri ''őr'' (= sentinelo) en [[Hungara reĝlando]] ==
== [[Komunumo]]j pri ''őr'' (= sentinelo) en [[Hungara reĝlando]] ==
Linio 48: Linio 48:
|}
|}


== Eksteraj ligiloj ==
{{commons|Category:Oberwart}}
* {{oficiala retejo}} ({{de}})

{{projektoj}}
{{Gravaj komunumoj de Burgenlando}}
{{distrikto Oberwart}}
{{ĝermo|Aŭstrio}}

[[Kategorio:Distrikto Oberwart]]
[[Kategorio:Urboj de Aŭstrio]]
[[Kategorio:Urboj de Aŭstrio]]
[[Kategorio:Komunumoj de Burgenlando]]
[[Kategorio:Komunumoj de Burgenlando]]
{{Gravaj komunumoj de Burgenlando}}

Kiel registrite je 11:54, 13 jan. 2019

Oberwart en la mapo
Dulingva tabulo akceptas en Oberwart
Preĝejo de Oberwart
Urbodomo de Oberwart
Strato en Oberwart

Oberwart, (obervart) hungare Felsőőr, kroate Gornja Borta estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenland, en distrikto de Oberwart, kies distriktejo estas.

Bazaj informoj

Situo

Oberwart situas en montaro, en valo, laŭ rojo Pinka. Tie kruciĝas ĉefvojoj orienta-okcidenta Szombathely-Friedberg kaj norda-suda Szentgotthárd-Bratislavo, fine Oberwart troviĝas laŭ fervojo Friedberg-Rechnitz. La lasta urbo troviĝas 25, Szombathely 35 km-ojn.

Historio

En 896 la hungaraj triboj okupis Karpatan basenon. Tiu regiono ne estis konvena por la nomadoj, sed ĝi estis grava limgarda zono, kion prezentas la urbonomo. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis el 1327 latine-hungare Superior Eör (=supra sentinelo). En 1289 aŭstra princo Albert la 1-a, en 1532 la turkoj detruis la komunumon. La loĝantaro apogis princon de Transilvanio Stefano Bocskai, krome ili ŝanĝis eklezion al kalvinana. Ĉefabato de Vasvár kun aŭstraj soldatoj atakis la komunumon, forpelis la kalvinanan pastron kaj detruis la pastrejon en 1663. La loĝantoj apogis princon Francisko Rákóczi la 2-a en 1705, tial aŭstra generalo Siegbert Heister forrabis la komunumon. Kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1774.

En 1809 armeo de Napoleon forrabis la setlejon, kiu en 1841 ricevis la rangon kampurbo. En 1848 la hungaroj venkis taĉmenton de banuso Josip Jelačić. En 1910 la urbo havis 3912 da loĝantoj (3039 hungaroj, 842 aŭstroj). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, kies distriktejo estis. Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario en 1918 mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio. Aŭstroj malrapide komencis okupi la koridoron, sed en 1921 en vilaĝo Ágfalva bataleto okazis inter aŭstroj kaj hungaraj memservantoj. La aŭstroj retiriĝis, la hungaroj fondis banusujon Lajta kaj proklamis sendependecon en Felsőőr kaj tiu loko estis la ĉefurbo. La efemera landeto uzis eĉ apartan poŝtmarkon. Fine en 1921 okazis plebiscito en Sopron kaj en kelke da najbaraj vilaĝoj. Rezulte Sopron kaj la proksimeco restis hungara, la ceteraj koridorpartoj (tie ne estis plebiscito) iĝis aŭstra, banusujo Lajta ĉesis.

Dum la faŝisma erao inter 1938-1945 la hungareco suferis multe, ili ne rajtis uzi la lingvon kaj kulturon. La hungareco preskaŭ neniiĝis. La kampurbo urbiĝis en 1939. Nun en la plej malnova urboparto la hungareco vivas en majoritato, dume en la plena urbo en minoritato. Krome vivas kroatoj kaj ciganoj kaj nature aŭstroj.

Vidindaĵoj

Famuloj

En la iama Felsőőr naskiĝis hungara lingvisto Samu Imre.

Ĝemelurboj

Komunumoj pri őr (= sentinelo) en Hungara reĝlando

Post alveno de hungaroj la sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.

Alőr Alsóőr Felsőőr Őr Őraljaboldogfalva Őrbottyán Őrdarma
Őregyház Őrfalu Őrhalom Őrhegy Őrimagyarósd Őriszentpéter Őrmező
Őrös Rábaőr Szamosőrmező Temesőr

Eksteraj ligiloj