Driny: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
e sk
Linio 9: Linio 9:
La groton oni povas atingi de Bratislava tra [[Modra]] aŭ de [[Trnava]], direkte al
La groton oni povas atingi de Bratislava tra [[Modra]] aŭ de [[Trnava]], direkte al
[[Dolné Orešany]] – [[Smolenice]].
[[Dolné Orešany]] – [[Smolenice]].

[[sk:Driny]]

Kiel registrite je 13:07, 10 jul. 2006

Slovakio > Geografio de Slovakio > Slovakaj grotoj > Jaskyňa Driny - Groto Driny


Groto de Driny troviĝas en Karsto de Smolenice, en orienta parto de Malgrandaj Karpatoj, ĉirkaŭ du kilometroj sudoriente de Smolenice. Enirejo en la groton troviĝas en alteco de 393 m super marnivelo. Ĝi estis malkovrita en la jaro 1929 fare de civitanoj el Smolenice, nome fratoj WEISABEL kaj VALO kaj J. BANIČ. Alirebla ĝi estis en la jaro 1934. Disde ceteraj slovakaj grotoj ĉi tiu havas pli multe da raraĵoj, kio al ĝi alproprigas eksterordinaran situon inter fakuloj de la mondo. Ĝi ekestis en sufiĉe puraj kalkoŝtonoj de juraso, dum ceteraj slovakiaj grotoj plejparte ekestis en triasaj kalkoŝtonoj. Ĝiajn koridorojn modeligis dissolviga kaj erozia agadoj de pluva akvo, kiu penetris en subteraĵon tra sistemo de fendaĵoj. Ĉe aliaj turisme alireblaj grotoj de Slovakio subterajn areojn formadis torentaj fluoj. La groto Driny estas do fendaĵa groto, tial ĝiaj areoj ne estas vastaj. Des pli la areoj estas pli riĉe plenigitaj de sintraĵkoloraj ornamaĵoj. Karstaj kreaĵoj de flava ĝis malhelbruna koloroj estas formigitaj plejparte per pendantaj kurtenoj, por kiuj estas karakteriza dentuma borderaĵo. Ne malpli interesaj estas formoj de akvofaloj kaj pizforma ornamaĵo, kiuj postrestis sur fundoj de pasintaj subteraj lagoj. Al la plej interesaj partoj de la groto apartenas Salono de Slovakia speleologia societo kun gigantaj alfluoj de sintro sur vandoj kaj Stalagmita arbareto, en kiuj la ornamaĵoj estas brilaj kaj procedo de plua kreiĝo daŭrigas. En Salono de kunlaborantoj logas la atenton la plej krakteriza kreaĵo de la groto, Elefantaj oreloj. Tuta longeco de la groto estas 636 m, el kio alireblaj por publiko estas 430 m. La groton oni povas atingi de Bratislava tra Modra aŭ de Trnava, direkte al Dolné OrešanySmolenice.