Muzika Universitato Fryderyk Chopin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ISO
Linio 1: Linio 1:
{{informkesto universitato
{{informkesto universitato|regiono-ISO=PL
|kromnomo = UMFC
|kromnomo = UMFC

| bildo = Uniwersytet Muzyczny Fryderyka Chopina wejście główne 2018.jpg
| bildo = Uniwersytet Muzyczny Fryderyka Chopina wejście główne 2018.jpg
| bildopriskribo = Sidejo de la universitato.
| bildopriskribo = Sidejo de la universitato.

Kiel registrite je 19:00, 29 jan. 2019

Muzika Universitato Fryderyk Chopin
Sidejo de la universitato.
Sidejo de la universitato.
music academy
kromnomo UMFC
moto Instruistoj kiel Elsner, abiturientoj kiel Ŝopeno
Informoj
fondodato 1810
fondinto(j) Józef Elsner vd
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 52° 14′ 8″ N, 21° 1′ 20″ O (mapo)52.23565421.02227Koordinatoj: 52° 14′ 8″ N, 21° 1′ 20″ O (mapo)
lando Pollando
urbo Varsovio (Pollando)
Estraro
rektoro Klaudiusz Baran
Nombroj
nombro de studentoj 952[1]
adreso ul. Okólnik 2, 00-368 Warszawa
retejo Oficiala retejo
Muzika Universitato Fryderyk Chopin (Pollando)
Muzika Universitato Fryderyk Chopin (Pollando)
DEC
Muzika Universitato Fryderyk Chopin
Muzika Universitato Fryderyk Chopin
Situo sur la mapo de Pollando.
Map
Muzika Universitato Fryderyk Chopin
vdr

Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno (MUFŜ; pole Uniwersytet Muzyczny Fryderyka Chopina, UMFC; angle The Fryderyk Chopin University of Music, FCUM[2]) estas la plej malnova kaj la plej granda muzika altlernejo en Pollando, kaj ankaŭ unu el la plej malnovaj en Eŭropo, fondita en 1810. Ĝi konsistas el ses fakultatoj, kies sidejo troviĝas en Varsovio, kaj Fakultato de Instrumentaj kaj Pedagogiaj Studoj en Bjalistoko. Ĝi havas la rajton aljuĝi la diplomon de habilitacia doktoro de muzikaj artoj en la kampoj: dirigentado, komponado kaj teorio de muziko, instrumentaj studoj kaj kanto.

Historio

La unua altlernejo en Varsovio, Ĉeflernejo de Muziko, estis fondita de Józef Elsner kaj Wojciech Bogusławski en 1810. Krome, ekde majo 1811 kadre de Nacia Teatro en Varsovio funkciis Drama Lernejo por aktoroj kaj kantistoj de la teatro.

En 1821 la lernejo estis transformita en Instituton de Muziko kaj Deklamado, kiu funkciis kadre de Fako de Belartoj de Universitato de Varsovio. Kvin jarojn poste ĝi estis dividita en du partojn: Ĉeflernejon de Muziko, kiu restis parto de la universitato, kaj Lernejo de Dramo kaj Kanto, kiu provizis bazan kaj mezan muzikan edukon. Ĉeflernejo de Muziko estis malfondita en 1831, post la novembra ribelo, kune kun la tuta universitato.

La sekva institucio funkcianta kiel muzika altlernejo estis Muzika Instituto, fondita en 1861 de Apolinary Kątski. Ĝi funkciis ĝis 1918, kiam ĝi estis transformita en Ŝtatan Konservatorion en la nove refondiĝinta Pollando. Post la komenco de la dua mondmilito la 1-an de septembro 1939 la nomo ŝanĝiĝis al Ŝtata Muziklernejo en Varsovio, kiu funkciis ĉe strato Okólnik 2 ĝis la ribelo de Varsovio en 1944 – tiam ĝia konstruaĵo estis detruita.

Post la dua mondmilito, en 1946, la lernejo ricevis la nomon de Ŝtata Muzika Altlernejo, kaj en 1962 ĝi ricevis la statuson de akademio.

En la 60-aj jaroj (ekde 1960 ĝis 1966) realiĝis la nuna konstruaĵo de la lernejo. Ĝi ekstaris en la sama loko kie agis Ŝtata Konservatorio antaŭ la dua mondmilito.

En 1974 la altlernejo ekhavis filion en Bjalistoko, kiu en 2007 transformiĝis en la eksterlokan sepan fakultaton.

En 1979 la altlernejo prenis la nomon de unu el siaj unuaj lernantoj, Frederiko Ŝopeno, kaj iĝis Muzika Akademio Frederiko Ŝopeno. La 25-an de aprilo 2008 la pola parlamento ŝanĝis la nomon al Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno (Uniwersytet Muzyczny Fryderyka Chopina)[3].

Fakultatoj

  • Fakultato 1: Komponado, Dirigentado kaj Teorio de Muziko
  • Fakultato 2: Piano, Klaviceno kaj Orgeno
  • Fakultato 3: Instrumentaj Studoj
  • Fakultato 4: Voĉaj kaj Aktoraj Studoj
  • Fakultato 5: Ĥordirigentado, Muzika Edukado, Eklezia Muziko, Ritmiko kaj Danco
  • Fakultato 6: Sonreĝisorado
  • Fakultato 7: Instrumentaj kaj Pedagogiaj Studoj (en Bjalistoko)

Referencoj