Julia C. Isbrücker: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Vidu ankaŭ : martin kojc
Linio 16: Linio 16:
}}
}}


'''Julia ISBRÜCKER''' [isbrüker], {{Griza|tute}} '''Julia Catharina ISBRÜCKER-DIRKSEN''', {{Griza|naskiĝnome}} '''Julia Catharina DIRKSEN''', {{Griza|postmilite}} '''Julia''' '''ISBRUCKER''' (naskiĝis la {{Daton|22|9|1887}} en [[Rotterdam]], mortis la {{Daton|14|1|1971}}) estis [[nederlanda esperantistino]], Honora Membro de [[Universala Esperanto-Asocio]] (UEA), membro de [[Internacia Centra Komitato]] kaj de la ekzamena komitato, prezidanto de la [[Esperanto-klubo|grupo]] en [[Hago]] kaj edzino de la vicprezidanto de UEA [[J. R. G. Isbrücker]]. Post la [[dua mondmilito]] la geedzoj skribis sian nomon sen tremaoj (do ''Isbrucker'', la prononco restis la sama).
'''Julia C. ISBRÜCKER''' [isbrüker], {{Griza|tute}} '''Julia Catharina ISBRÜCKER-DIRKSEN''', {{Griza|naskiĝnome}} '''Julia Catharina DIRKSEN''', {{Griza|postmilite}} '''Julia''' '''ISBRUCKER''' (naskiĝis la {{Daton|22|9|1887}} en [[Rotterdam]], mortis la {{Daton|14|1|1971}}) estis [[nederlanda esperantistino]], Honora Membro de [[Universala Esperanto-Asocio]] (UEA), membro de [[Internacia Centra Komitato]] kaj de la ekzamena komitato, prezidanto de la [[Esperanto-klubo|grupo]] en [[Hago]] kaj edzino de la vicprezidanto de UEA [[J. R. G. Isbrücker]]. Post la [[dua mondmilito]] la geedzoj skribis sian nomon sen tremaoj (do ''Isbrucker'', la prononco restis la sama).


== Esperanta agado ==
== Esperanta agado ==
Linio 54: Linio 54:
* 1971: Nekrologo de [[Marianne H. Vermaas]] en ''[[Esperanto (gazeto)|Esperanto]]'', marto 1971 (784).
* 1971: Nekrologo de [[Marianne H. Vermaas]] en ''[[Esperanto (gazeto)|Esperanto]]'', marto 1971 (784).
* 1935: N. i. [Andreo Cseh] Julia Isbrücker. En: Praktiko 1935/1 (37), p. 1 (kun foto). Repr. en Gacond, Claude (1983). Pri la Cseh-kursoj antaŭ 50 jaroj. En: KCE 151, aŭg.-nov.1983, p. 2-4.
* 1935: N. i. [Andreo Cseh] Julia Isbrücker. En: Praktiko 1935/1 (37), p. 1 (kun foto). Repr. en Gacond, Claude (1983). Pri la Cseh-kursoj antaŭ 50 jaroj. En: KCE 151, aŭg.-nov.1983, p. 2-4.

== Vidu ankaŭ ==
[[Martin Kojc]]


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 15:15, 1 feb. 2019

Julia C. Isbrücker
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1887
en Rotterdam, Nederlando
Morto 14-an de januaro 1971
Lingvoj Esperantonederlanda
Nacieco nederlandanino
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Subskribo Julia C. Isbrücker
Familio
Frat(in)o Catharina J. Roskes-Dirksen
Edz(in)o J. R. G. Isbrücker
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton ŝiaj tradukoj
Verkis en Esperanto Raporto pri la Konstituanta Kunveno de la Popoloj (1951)
Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1931)
Wereldvrede en Esperanto (En: Jubileumboek 1926-1931)
Esperanto-examenopgaven (1922)
Esperanto-examenopgaven voor diploma A en B met vertalingen (1934)
Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1923)
Aliaj aktivaĵoj Honora Membro de UEA
Membro de ICK
vdr

Julia C. ISBRÜCKER [isbrüker], tute Julia Catharina ISBRÜCKER-DIRKSEN, naskiĝnome Julia Catharina DIRKSEN, postmilite Julia ISBRUCKER (naskiĝis la 22-an de septembro 1887 en Rotterdam, mortis la 14-an de januaro 1971) estis nederlanda esperantistino, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), membro de Internacia Centra Komitato kaj de la ekzamena komitato, prezidanto de la grupo en Hago kaj edzino de la vicprezidanto de UEA J. R. G. Isbrücker. Post la dua mondmilito la geedzoj skribis sian nomon sen tremaoj (do Isbrucker, la prononco restis la sama).

Esperanta agado

Julia Isbrücker (dekstre) ĉe la domo de Zamenhof en Varsovio, strato Dzika 9
Julia C. Isbrücker kaj Odo Bujwid dum la ekskurso al Pompeo dum la 27a UK en Romo, 1935

Antaŭ la dua mondmilito

Isbrücker estis Esperantistino de 1909, baldaŭ poste ŝi verkis kun sia frato bonan lernolibron. Eksterordinare grava por la plua evoluo de la movado estis ŝia iniciato inviti la 12-an Universalan Kongreson en 1920 al Hago, en tempo, kiam post la unua mondmilito estis malfacile trovi taŭgan urbon por aranĝi la Universalan Kongreson.

Ŝi organizis la internacian Interreligian Konferencon en Hago 1928, fondis kun Andreo Cseh la Internacian Cseh-instituton en 1930 (poste Internacia Esperanto-Instituto). En ĝia kadro ŝi organizis sennombrajn kursojn, seminariojn, prelegvesperojn, vojaĝojn ktp.

En 1931 la urbestro de Arnhem (Nederlando) disponigis grandan domon kun parko, kie la instituto fondis la faman Esperanto-Domon. Danke al la organiza talento kaj laborforto de s-ino Isbrucker ĝi fariĝis vigla Internacia Esperanto-Centro, kie okazis regule plej diversaj programoj, kursoj, kunvenoj, konferencoj ktp., plej ofte internaciaj.

Intertempe ŝi estis ankaŭ membro de ekzamena komitato, membro de Internacia Centra Komitato (ICK), prezidanto de la floranta haga Esperanto-klubo "Fine ĝi venkos", ŝi gvidis kursojn kaj faris prelegojn en diversaj neesperantistaj medioj. En 1939 ŝi fariĝis sekretariino de ĵus fondita Nederlanda Komitato por praktika aplikado de Esperanto, kies membroj estis i.a. la urbestro de Hago kaj direktoroj de banko, turistoficejo, P.T.T., Philipps kaj KLM.

Post la dua mondmilito

Post la milito, kiam la domo en Arnhem estis detruita, ŝi dediĉis sin al nova afero. Kun Andreo Cseh ŝi fondis la unuiĝon Universala Ligo, mondfederistan organizaĵon surbaze de la verko de Clarence K. Streit. La oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aliĝi ankaŭ neesperantistoj. De tiam ŝi reprezentis Universalan Ligon en internaciaj mondfederistaj kongresoj kaj konferencoj, ĉiam akcentante, ke supernacia federacio bezonas neŭtralan supernacian lingvon. Per sia inteligenta kaj takta argumentado ŝi kreis en larĝaj medioj favoran sintenon rilate Esperanton.

Intertempe ŝi multe verkis kaj tradukis, antaŭ ĉio por la gazeto La Praktiko, en kiu ŝi kunlaboris ekde la fondo en 1932 kaj kiu fariĝis la oficiala organo de Universala Ligo. Ŝi ankaŭ tradukis en Esperanton, interalie la verkon de Rico Bulthuis La alia pasinteco kaj la verkon de Martin Kojc, La lernolibro de la vivo. Kuntradukantino de Akbar.

Verkoj

  • Raporto pri la Konstituanta Kunveno de la Popoloj (1951)
  • Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1931)
  • Wereldvrede en Esperanto (En: Jubileumboek 1926-1931)
  • Esperanto-examenopgaven (1922)
  • Esperanto-examenopgaven voor diploma A en B met vertalingen (1934)
  • Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1923)

Tradukoj

  • Bulthuis, Rico: La Alia Pasinteco (1952)
  • Chaudhuri, Bhabes Chandra: Nova Studo pri la Filozofioj de Rabindranath Tagore kaj Walt Whitman (1961)
  • Kojc, Martin: La lernolibro de la vivo
  • Limburg Brouwer, P. A. S. van: Akbar (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans., 1923)
  • Privat, Edmond: Tragiek en Triomf van Zamenhof, auteur van de wereldhulptaal Esperanto (1947)
  • Ramaker, Theo: Sankta Nikolao en Nederlando

Bibliografio

  • 1971: Nekrologo de Marianne H. Vermaas en Esperanto, marto 1971 (784).
  • 1935: N. i. [Andreo Cseh] Julia Isbrücker. En: Praktiko 1935/1 (37), p. 1 (kun foto). Repr. en Gacond, Claude (1983). Pri la Cseh-kursoj antaŭ 50 jaroj. En: KCE 151, aŭg.-nov.1983, p. 2-4.

Vidu ankaŭ

Martin Kojc

Eksteraj ligiloj