Transfobio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 86: Linio 86:
* [https://egalecen.org/category/transgenraj-aferoj/ Kategorio 'transgenraj aferoj' ĉe Egalecen]
* [https://egalecen.org/category/transgenraj-aferoj/ Kategorio 'transgenraj aferoj' ĉe Egalecen]


{{projektoj}}

[[Kategorio:Transfobio| ]]
[[Kategorio:Antaŭjuĝoj]]
[[Kategorio:Antaŭjuĝoj]]
[[Kategorio:Diskriminacio]]
[[Kategorio:Diskriminacio]]

Kiel registrite je 16:00, 2 feb. 2019

Transfobio estas la fobio kaj malsento al transseksulojtransgenruloj. Ĝi povas esti emocia naŭzo, timo, kolero, aŭ malkomforto pri homoj, kiuj ne konformas al la seksaj atendoj de socio.[1] Ĝi estas ofte esprimata per homofobiaj asertoj kaj povas esti rigardata kiel rezulto de aliseksemismo.[2][3] Transfobio estas speco de antaŭjuĝo kaj diskriminacio simila al rasismo kaj seksismo,[4] kaj transgenraj neblankuloj devas sperti la kombinitan efekton de ĉiuj el tiuj samtempaj formoj de diskriminado.[5]

Transfobio ankaŭ inkludas diskriminaciojn, violentojn, mortigon, seksatencon, socialan ekskludon, kaj neadon de rajto je azilo. Infanaj viktimoj de transfobio spertas seksan ĉikanadon, lernejan brutaladon, kaj perforton en la lernejoj, prizorgaj familioj, kaj sociaj programoj. Plenkreskaj viktimoj spertas publikan mokadon, brutaladon inklude seks-misnomadon, mokinsultojn, atencojn aŭ atencajn insidojn, rabadon, kaj falsan areston; multaj sentas sin nesekuraj en publiko. Alta procento raportas, ke ili estas viktimoj de seksperforto. Al ili ofte estas rifuzata sana prizorgado, kaj ili ofte suferas diskriminadon en la laborejo, inklude maldungiĝon pro sia transgenreco. Ili vivas sub la konstanta atakado de konservismaj politikaj kaj religiaj grupoj, kiuj kontraŭas leĝojn por protekti ilin. Eĉ okazas diskriminado fare de sekcio de la movado por gejaj rajtoj.

Aldone al la pligrandiĝinta risko de perforto kaj aliaj minacoj, la streĉo kreita de transfobio povas kaŭzi negativajn emociajn konsekvencojn, kiuj povas konduki al droga misuzado, forkuro de la hejmo (en neplenaĝuloj), kaj pli granda risko de sinmortigo.

Jurisprudencoj pri Principoj de Jogjakarto kun Principo 18 antaŭpensas diagnozon en psikiatrio pri seksa identeco kiel diskriminacio.[6]

La tago de transgenra memorado okazas ĉiujare la 20-an de novembro por memori homojn, kiuj estis murditaj pro transfobio.

Kialoj

La transfeminista teoriisto kaj verkisto Julia Serano argumentas en sia libro Whipping Girl, ke transfobio radikas en seksismo. Ŝi lokas la originojn, kaj de transfobio, kaj de homofobio, en io, kion ŝi nomas "kontraŭa seksismo," la kredo, ke la viro kaj virino estas "rigidaj, reciproke ekskludaj kategorioj, el kiuj ĉiu posedas unikan kaj diskretan aron de atributoj, talentoj, kapabloj, kaj deziroj." Serano komparas kontraŭan seksismon kontraŭ "tradicia seksismo," la kredo, ke viroj kaj vireco estas superaj al virinoj kaj virineco. Plue, ŝi skribas, ke transfobio estas tenata per la malmemcerteco, kiun la homoj sentas pri sekso kaj seksaj normoj.[7]

La transgenra verkisto kaj kritikisto Jody Norton kredas, ke transfobio estas etendaĵo de homofobio kaj mizogineco. Ŝi argumentas, ke transgenraj homoj, same kiel samseksemuloj, estas malamataj kaj timataj pro defiado kaj subfosado de seksaj normoj kaj la seksa duumo. Norton skribas, ke la "vir-al-ina transseksulo incitas transfobion per sia implica defio al la duuma divido de sekso, de kiu dependas la viraj kulturo kaj politika hegemonio."[8]

Rilataj konceptoj

En transgenra aktivismo kaj kvir-teorio ekzistas ankaŭ terminoj analogiaj al aliseksemismo kaj aliseksema normismo, nome cisseksismo kaj cisgenra normismo. Ekzistas ankaŭ pli specifaj konceptoj, kia transmizogineco, malamo de transgenraj virinoj.

Cisseksismo

Cisseksismo estas socia sistemo de sintenoj, biasoj, antaŭjuĝoj, kaj diskriminado favore al cisgenruloj. Laŭ portransgenraj aktivistoj, kiam loko faras leĝon kontraŭ la rajto de transgenruloj iri en publikan necesejon konsiste kun sia socia sekso, tio estas cisseksisma,[9][10] pro tio, ke ĝi konsideras hipotezan, senevidentecan[9][11] danĝeron kontraŭ cisgenruloj pli grava kaj atentinda ol la pruvitan danĝeron kontraŭ transgenruloj, kiun tiaj leĝoj kaŭzas.[9][12]

Cisgenra normismo

Cisgenra normismo estas la doktrino laŭ kiu cisgenreco estas la nura valida formo de seksa esprimo. Cisgenra normismo estas rigardata de transgenraj akivistoj kiel la kialo por la traktado de transgenruloj kiel psikomalsanuloj anstataŭ kiel malpli oftaj variaĵoj de la normala homa sperto. Aktivistoj klopodas atentigi la socion pri la neuniversala aplikeblo de cisgenra normismo, argumentante, ke multaj kulturoj toleris seksan diversecon depost tempo nememorebla (rigardu ekzemple triajn seksojn).

Transmizogineco

Transmizogineco estas, plej simple, malamo de transgenraj virinoj. Oni ofte vidis ĝin kiel kombinon de transfobio kun mizogineco, ekzistanta precipe pro maĉismaj atendoj al homoj, kies seksojn la socio destinas kiel "viraj".

Kiel formo de transfobio, transmizogineco ampleksas ion similan al geja paniko, kun transfobiaj viroj timegantaj la eblecon, ke ili povas esti "trompe seksumigitaj" kun transa virino. Ĝi ankaŭ amplekas la senevidentecan timegon, ke transgenraj virinoj seksperfortos cisgenrajn virinojn en necesejoj. Simile kiel geja paniko, transmizogina paniko povas konduki al efektivaj atakoj kontraŭ transgenruloj ĝis mortigo de ili. Kiam transgenra virino estas murdita, paniko pri ŝia transgenreco estas ofte sukcese uzata kiel argumento en kortumoj, por malpli severigi la punon de la murdinto. Alifoje pro transmizogineco, policistoj eĉ ne zorgas serĉi aŭ procesi la murdinton de transgenraj virinoj.

Ekzistas ankaŭ elementoj de rasismo; ekzemple en Usono, la vasta plimulto de murditaj transgenrulinoj estas anoj de minoritataj rasoj, pri kiuj la gazetaro apenaŭ raportas.

Konsekvencoj

Ĉu vole aŭ nevole, transfobio kaj cisseksismo kaŭzas severajn konsekvencojn al la viktimoj de tia negativa sinteno. Transfobio kreas signifan streĉon por transgenraj homoj, kio povas konduki ilin al sentoj de honto, malalta memestimo, kaj sociaj fremdiĝo kaj nesufiĉeco. Transgenraj junuloj ofte provas toleri la streĉon forkurante de la hejmo, ĉesigante la lernejajn studojn, misuzante drogojn aŭ damaĝante sin.[1][13] Kvankam estas malfacile kolekti precizajn kaj fidindajn datumojn, oni pensas, ke la ofteco de sinmortigaj klopodoj fare de transgenraj homoj vaste pli multas ol tiu de cisgenruloj. Laŭ teknika reporto el Usono, la oftecoj estas 41 procento por transgenruloj kontraŭ 4,6 por cisgenruloj.[14]

La plej granda enketo iam ajn pri usonaj transgenruloj, farita en la jaro 2015 kun 27 715 respondantoj, malkovris, ke familia kaj socia subteno pozitive korelaciis kun pli bonaj vivokvalitoj.[12] Tiuj, al kiuj mankis tia subteno, spertis pli severajn konsekvencojn.[12] Aldone, neblankaj, senpasportaj, kaj malkapablaj transgenruloj spertis multoble "pli profundajn kaj vastajn ŝablonojn de diskriminado" ol blankaj, kapablaj, transgenraj usonaj civitanoj kaj loĝantoj kun pasporto, kio kongruas kun la intersekca teorio de Kimberlé Williams Crenshaw.[12]

Familiaj kaj lernejaj problemoj

Laŭ studo el 2015, unu el ĉiuj dek usonaj trangenruloj, kies familioj scias pri ilia transgenreco, spertis perforton fare de familiano pro sia transgenreco, kaj ok elcento estis forpelitaj de siaj hejmoj pro sia transgenreco. La plimulto el tiuj, kiuj estis malferme transgenraj aŭ perceptataj kiel transgenraj en la lernejo, spertis ian mistraktadon, inkludante verban ĉikanadon (54 %), fizikajn atakojn (24 %), kaj seksatencojn (13 %) pro sia transgenreco. 17 elcento spertis tiom severan mistraktadon, ke ili rezulte devis ĉesigi la lernejajn studojn. Eble ne surprize, familia kaj komunuma subteno pozitive korelacias kun pli bonaj vivokvalitoj.[12]

Internigita transfobio

Same kiel ĉiuj homoj almarĝenigitaj per institucia socia diskriminacio, transgenruloj povas internigi tiun diskriminacion. Internigita transfobio havas diversajn formojn. Transgenrulo, kiu sentas sin nepermesata ekstere ŝanĝiĝi al sia interna sekso, povas agi malame kaj diskriminacie al transgenruloj, ĉu el envio aŭ el deziro kaŝi sian internan sekson. Alia transgenrulo, ekstere ŝanĝiĝinta al sia interna sekso kaj vidata de la socio kiel cisgenra ano de tiu sekso, povas ekmalami tiujn, kiuj senkaŝe vivas kiel transgenruloj. Malpli evidente, multaj transgenruloj povas suferi minuskomplekson komparante sin al cisgenruloj, aŭ eĉ profundan sinmalamon pro internigo de la ĝenerala socia sinteno kontraŭ ili.

Malriĉeco

En 2015 preskaŭ triono (29 elcento) da usonaj transgenruloj estis malriĉaj, kompare kun 14 elcento el la usona loĝantaro. 15 elcento estis senlaboraj, kompare kun 5 elcento el la usona loĝantaro. Dum 12-monata periodo, 30 elcento el tiuj, kiuj havis dungiĝon, estis maldungitaj aŭ mistraktitaj en sia laborejo pro sia socia sekso aŭ seksa esprimo, inkludante vortan ĉikanadon kaj seksatencojn en la laborejo. Preskaŭ triono (30 elcento) iam en sia vivo spertis senhejmecon. Nur dum dekdu monatoj antaŭ ol respondi al demandaro, 12 elcento spertis senhejmecon. Malriĉeco kaj senhejmeco estis multe malpli oftaj en transgenruloj, kies familioj kaj komunumoj subtenis ilin.[12]

Mistraktado

Dum 12-monata periodo, 46 elcento da usonaj transgenruloj estis vorte ĉikanitaj kaj 9 elcento estis fizike atakitaj pro sia transgenreco. 10 elcento estis sekse atencita. Dum siaj vivoj, preskaŭ duono (47 %) estis sekse atencita.[12]

En publikaj necesejoj

Dum unu-jara periodo, 12 elcento da usonaj transgenruloj raportis esti vorte mistraktitaj en publika necesejo. 1 elcento raportas, ke ili estis seksatencitaj en publika necesejo pro sia transgenreco, kaj 1 elcento raportas, ke ili estis nesekse fizike atencitaj en publika necesejo pro sia transgenreco. 9 elcento raportis, ke iu neis al ili la rajton iri en publikan necesejon.[12] Kompare, ne ekzistas eĉ unu okazo en Usono, kie cisgenrulo atenciĝis de transgenrulo en publika necesejo.[9][11]

Sano

Dum unu-jara periodo 59 elcento da usonaj transgenruloj raportis, ke ili evitis uzi publikan necesejon pro timo de perforto aŭ mistrakto. 32 elcento limigis la kvanton, kiom ili manĝis kaj trinkis, por eviti uzi publikan necesejon. Ok elcento raportis, ke ili suferis infekton de la urina sistemo, ren-infekto, aŭ alia rena problemo pro evitado de publikaj necesejoj.[12]

En 2015 triono (33 %) da tiuj, kiuj vizitis ian san-prizorgiston, havis almenaŭ unu negativan sperton rilate al sia transgenreco, ekzemple vorta ĉikanado aŭ rifuzo de kuracado pro sia socia sekso. Aldone, preskaŭ kvarono (23 %) raportis, ke ili ne serĉis bezonitan kuracadon pro timo, ke ili estus mistraktitaj pro sia transgenreco, dum 33 elcento ne serĉis bezonitan kuracadon pro tio, ke ili ne povis permesi la elspezon.[12]

Psika sano

Dum unu monato, 39 elcento da usonaj transgenruloj spertis gravan psikan angoron, kompare kun 5 elcento el la usona loĝantaro. 40 elcento iam klopodis mortigi sin, kompare kun 4.6 elcento el la usona loĝantaro.[12]

Kun familia kaj komunuma subteno, usonaj transgenruloj multe malpli ofte spertas sinmortigan klopodon aŭ gravan psikologian angoron.[12] Studo de transgenraj infanoj en la infanmedicina revuo Pediatrics eĉ trovis, ke transgenraj infanoj kun familia kaj komunuma subteno kaj akcepto spertas normalajn oftecojn de anksio kaj deprimo.[15][16] Unu el la plej grandaj studoj de transgenraj junuloj iam farita trovis, ke ju pli da situacioj, kie oni nomas transgenrajn junulojn per iliaj elektitaj pronomoj kaj nomoj, des malpli ili spertas deprimon kaj suicidan pensadon kaj des malpli ili klopodas mortigi sin.[17]

Transfobiaj terminoj

Laŭ unu el la plej grandaj studoj iam kondukitaj pri transgenraj junuloj, neuzo de la elektitaj nomoj kaj pronomoj de transgenraj homoj rekte ligiĝas al malpli bona psika sano. Ju pli da situacioj en kiuj ili estas nomataj per siaj elektitaj nomoj, des pli bone ili fartas psikologie.[17]

Aliaj transfobiaj terminoj inkludas tiajn, kiaj aliigas transgenrulojn kiel anojn de sekso aparta ol tiu indikita de ili. Ili inkludas pornografiajn terminojn, kiaj "virin-viro," ""vir-virino," kaj "knabiniĉo," kune kun la pronomo "ĝi" aplikata al transgenruloj, kiuj ne mem indikas, ke tio ne ofendas ilin. Ankaŭ, kompreneble, nomi transgenran virinon "li" aŭ transgenran viron "ŝi" estas ege ofende.

Estas ankaŭ ĝenerale ofende nomi transgenrulon "transvestulo," ĉar tiu termino estas tute aparta afero, kaj temas pri homoj, kiuj identiĝas kiel anoj de unu sekso sed vestas sin kiel anoj de alia sekso.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Chrisler, Donald R.; Joan C. McCreary. (2010) Handbook of Gender Research in Psychology, Volume 2, p. 366. ISBN 1441913556.
  2. (2007) Teaching for Diversity and Social Justice, p. 198–199. ISBN 1135928509. “Because of the complicated interplay among gender identity, gender roles, and sexual identity, transgender people are often assumed to be lesbian or gay (See Overview: Sexism, Heterosexism, and Transgender Oppression). ... Because transgender identity challenges a binary conception of sexuality and gender, educators must clarify their own understanding of these concepts. ... Facilitators must be able to help participants understand the connections among sexism, heterosexism, and transgender oppression and the ways in which gender roles are maintained, in part, through homophobia.”.
  3. Thomas Spijkerboer. (2013) Fleeing Homophobia: Sexual Orientation, Gender Identity and Asylum, p. 122. ISBN 1134098359. “Transgender people subjected to violence, in a range of cultural contexts, frequently report that transphobic violence is expressed in homophobic terms. The tendency to translate violence against a trans person to homophobia reflects the role of gender in attribution of homosexuality as well as the fact that hostility connected to homosexuality is often associated with the perpetrators' prejudices about particular gender practices and their visibility.”.
  4. Judith A. Lewis, Michael D. Lewis, Judy A. Daniels, Community Counseling: A Multicultural-Social Justice Perspective (2010, ISBN 113317003X)
  5. Doug Meyer, Violence Against Queer People: Race, Class, Gender (2015, ISBN 0813573181), paĝoj 14-15
  6. Jurisprudenca Annotatioj pri Principoj de Jogjakarto, p. 43
  7. Julia Serano. Whipping Girl: A Transsexual Woman on Sexism and the Scapegoating of Femininity, Seal Press, 2007. ISBN 978-1-58005-154-5, ISBN 1-58005-154-5
  8. Norton, Jody, ""Brain Says You're a Girl, But I Think You're a Sissy Boy": Cultural Origins of Transphobia", paĝoj 139–164.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Jones, Zinnia. Bathrooms and locker rooms: the transgender witch hunt. Gender Analysis (1-an de marto 2016).
  10. Ferguson, Sian. 3 Examples of Everyday Cissexism. Everyday Feminism (21-an de marto 2014).
  11. 11,0 11,1 Bianco, Maurice (2-an de aprilo 2015). “Statistics Show Exactly How Many Times Trans People Have Attacked You in Bathrooms”. 
  12. 12,00 12,01 12,02 12,03 12,04 12,05 12,06 12,07 12,08 12,09 12,10 12,11 Executive Summary (angle). U.S. Transgender Survey. National Center for Transgender Equality.. Tio ankaŭ hispane legeblas.
  13. Ruiz MD, Pedro. (2009) Disparities in Psychiatric Care: Clinical and Cross-Cultural Perspectives, p. 111. ISBN 0781796393.
  14. Haas, Ann H.; Philip Rodgers (2014). Suicide Attempts Among Transgender and Gender Non-Conforming Adults (PDF) (teknika raporto). American Foundation for Suicide Prevention and Williams Institute, UCLA School of Law.
  15. To Stop Trans Kids from Killing Themselves, Shocking Study Says 'Accept Them'
  16. With Support, Transgender Kids Skip the Anxiety: Study
  17. 17,0 17,1 Using Chosen Names Reduces Odds of Depression and Suicide in Transgender Youths

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj