André Cherpillod: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto homo}}
{{Informkesto homo}}


'''André CHERPILLOD''' [Andre' Ŝerpijo'] (naskiĝis la {{daton|9|majo|1930}}) estas [[franca esperantisto]], [[etimologio|etimologo]], [[terminologio|terminologo]], gramatikisto kaj [[interlingvistiko|interlingvisto]]. Estis fakinstruisto, en mezgrada lernejo, instruante natursciencon. Emeritiĝis en [[1990]]. Loĝas en Courgenard, Francio (departemento [[Sarthe]]). Li verkis grandan nombron da diverstemaj libroj, kiujn li ofte eldonis samtempe en la franca lingvo kaj en Esperanto. Kunlaborinto de multaj periodaĵoj, i.a. de ''[[Franca Esperantisto]]'', ''[[La Gazeto]]'', ''[[La Kancerkliniko]]'', ''[[Monato (gazeto)|Monato]]'' kaj aliaj. Dum pluraj jaroj li redaktis ''[[La Jaro]]'' – Praktika Poŝkalendaro de Monato". De [[1992]] ĝis [[2010]] li estis membro de la [[Akademio de Esperanto]].
'''André CHERPILLOD''' [andre' ŝerpijo'] (naskiĝis la {{daton|9|majo|1930}}) estas [[franca esperantisto]], [[etimologio|etimologo]], [[terminologio|terminologo]], gramatikisto kaj [[interlingvistiko|interlingvisto]]. Estis fakinstruisto, en mezgrada lernejo, instruante natursciencon. Emeritiĝis en [[1990]]. Loĝas en Courgenard, Francio (departemento [[Sarthe]]). Li verkis grandan nombron da diverstemaj libroj, kiujn li ofte eldonis samtempe en la franca lingvo kaj en Esperanto. Kunlaborinto de multaj periodaĵoj, i.a. de ''[[Franca Esperantisto]]'', ''[[La Gazeto]]'', ''[[La Kancerkliniko]]'', ''[[Monato (gazeto)|Monato]]'' kaj aliaj. Dum pluraj jaroj li redaktis ''[[La Jaro]]'' – Praktika Poŝkalendaro de Monato". De [[1992]] ĝis [[2010]] li estis membro de la [[Akademio de Esperanto]]. De [[2015]] li estas Honora Membro de [[Universala Esperanto-Asocio]].


Li estas ankaŭ [[volapukologo]], li redaktis gramatikon de [[Volapuko]] en [[Esperanto]] kaj vortaron Esperanto-Volapuko.
Li estas ankaŭ [[volapukologo]], li redaktis gramatikon de [[Volapuko]] en [[Esperanto]] kaj vortaron Esperanto-Volapuko.

Kiel registrite je 16:26, 4 feb. 2019

André Cherpillod
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1930 (1930-05-09) (93-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo etimologo • tradukistoesperantisto
vdr

André CHERPILLOD [andre' ŝerpijo'] (naskiĝis la 9-an de majo 1930) estas franca esperantisto, etimologo, terminologo, gramatikisto kaj interlingvisto. Estis fakinstruisto, en mezgrada lernejo, instruante natursciencon. Emeritiĝis en 1990. Loĝas en Courgenard, Francio (departemento Sarthe). Li verkis grandan nombron da diverstemaj libroj, kiujn li ofte eldonis samtempe en la franca lingvo kaj en Esperanto. Kunlaborinto de multaj periodaĵoj, i.a. de Franca Esperantisto, La Gazeto, La Kancerkliniko, Monato kaj aliaj. Dum pluraj jaroj li redaktis La Jaro – Praktika Poŝkalendaro de Monato". De 1992 ĝis 2010 li estis membro de la Akademio de Esperanto. De 2015 li estas Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio.

Li estas ankaŭ volapukologo, li redaktis gramatikon de Volapuko en Esperanto kaj vortaron Esperanto-Volapuko.

Verkoj en Esperanto (elekto)

  • (1986) Akada (asirobabilona) Leksikono
  • (1986) La Mortinta Reĝino: esperantigo de teatraĵo de Henry de Montherlant
  • (1988) Kanto de Kantoj, traduko de la Biblia Alta kanto de Salomono, kun filologia komento.
  • (1989) Akada (asirobabilona) Leksikono
  • (1990) La Dioj de Izraelo
  • (1991) Glozel kaj la Prahistoria Skribo
  • (1993) Kaj la Suno Haltis: katastrofismo en la folkloro de la popoloj
  • (1995) Konciza Gramatiko de Volapuko
  • (1996) La Mortotuko de Torino, la Neebla Objekto: historio kaj eseo pri la Mortotuko de Torino
  • (1996) Historio de la Ciferoj
  • (1996) Johana d'Arko, Pucelino de Francio
  • (1997) Atlantido, la Perdita Kontinento
  • (1999) La Galla Lingvo
  • (1999) De la Edikto de Nanto ĝis la Ribelo de la Kamizardoj
  • (2002) La Kalendaro tra la Tempo, tra la Spaco
  • (2003) La Misteroj de la Ĉina Skribo
  • (2005) Hillel la Saĝulo: lia vivo, lia instruo
  • (2006) Lingvaj Babilaĵoj
  • (2006) Balenoj kaj Delfenoj, kunlabore kun Marie-Christine Body
  • (2008) La Biblio, ĉu Historio? ĉu Legendoj?
  • (2008) La Kelt-semidaj Lingvoj
  • (2009) Medicina Leksikono
  • (2009) La Trudita Edziĝo, esperantigo de teatraĵo de Molière
  • (2009) La Laksigo de Bebo, esperantigo de teatraĵo de Feydeau
  • (2010) Proverbaro Tutmonda
  • (2012) Réformes...une langue est la propriéte de tous!
  • (2012) Alĥemio, la Mistera Arto de Hermeso
  • (2012) Tartufo, esperantigo de teatraĵo de Molière
  • (2013) Muzika Leksikono
  • (2013) Jesuo, Homo, ne Dio
  • (2013) Franca Slango
  • (2013) La Fundaj Komentoj
  • (2012) Katekismo de la Honesta Homo, esperantigo de verko de Voltaire
  • (2013) La Signo, esperantigo de novelo de Guy de Maupassant
  • (2014) Gvidlibro de la Amantoj de la Hebrea Lingvo
  • (2014) Mikromego, esperantigo de romano de Voltaire
  • (2014) La Franca Jezuito kaj la Ĉina Imperiestro, esperantigo de romano de Voltaire
  • (2015) La Fermaskito: kiu li estis?
  • (2015) La Templanoj, iliaj Misteroj, iliaj Sekretoj
  • (2015) Mensogoj kaj Sekretoj de la Historio
  • (2016) Volapuko en Dek Lecionoj
  • (2016) Alfabetoj de l'Mondo
  • (2016) Cyrano de Bergerac, esperantigo de teatraĵo de Edmond Rostand
  • (2017) Promenante tra la Lingvoj

Verkoj pri Esperanto (elekto)

Esperanto: Evoluo kaj Degenero (2016)
  • (1988) La Aglutinaj Lingvoj kaj Esperanto, eseo
  • (1988) Nepivaj Vortoj
  • (1990) La Zamenhofa Radikfarado (terminologia verko)
  • (1992) Mil Ekzotaj Vortoj (etimologia verko)
  • (1995) Voyage au fil des mots (nur franclingve): falsaj amikoj kaj aliaj malfacilaĵoj de Esperanto por la franclingvanoj.
  • (1996) Po, la Diabla Vorto (gramatika verko)
  • (1996) Vortkonsisto, Vortfarado, Vortanalizo, Vortordo
  • (1997) Zamenhof kaj Judismo
  • (2003) Konciza Etimologia Vortaro
  • (2003) La tradukarto kaj ties problemoj (2a eld.)
  • (2003) Vortaro Volapük-Esperanto kaj Esperanto-Volapük
  • (2003) La vortfarado en dek lecionoj
  • (2005) Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj
  • (2005) L'Espéranto, une valeur culturelle, une valeur pédagogique
  • (2007) Ido, unu jarcenton poste
  • (2007) Les Trois Rêves humanistes du docteur Zamenhof
  • (2008) L'Espéranto, la plus facile des langues
  • (2009) Les outils grammaticaux de l'Espéranto
  • (2009) La gramatika karaktero de la esperantaj radikoj
  • (2010) La Propraj nomoj
  • (2011) Mia vivo kaj Esperanto
  • (2012) Leksikaj Vagadoj
  • (2012) Etimologiaj Vagadoj
  • (2013) Du Famaj Leteroj, al N.Borovko kaj al A.Michaux
  • (2015) Prepozicioj, transitiveco: la ĝusta uzado
  • (2015) Enciklopedieto de Esperanto
  • (2016) Esperanto; evoluo kaj degenero
  • (2017) Universalglot, la planlingvo de Pirro

Eldono

Eksteraj ligiloj

Trovu « André Cherpillod » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • Libroj de kaj pri André Cherpillod (ne trovebla)

en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo