August Macke: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e +Bibliotekoj per AWB
Linio 12: Linio 12:
{{ĝermo|germano}}
{{ĝermo|germano}}


{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Macke, August}}
{{Vivtempo|Macke, August}}
[[Kategorio:Germanaj pentristoj]]
[[Kategorio:Germanaj pentristoj]]

Kiel registrite je 20:33, 14 feb. 2019

memportreto kun ĉapelo (1909)

August Robert Ludwig Macke (naskiĝis la 3-an de januaro 1887 en Meschede, regiono Sauerland, Germanio, mortis la 26-an de septembro 1914, kontraŭvole soldatigita en la Unua Mondmilito, je aĝo de nur 17 jaroj en Perthes-lès-Hurlus, Ĉampanjo, Francio) estis inter la plej famaj germanaj pentristoj de ekspresionismo. Li estis membro de la artista grupiĝo Der Blaue Reiter kaj partoprenis en ambaŭ ekspozicioj organizitaj sub tiu titolo.

En ĉirkaŭ dek jaroj Macke kreis verkaron kiu unue rapide ŝanĝiĝadis sub la influo de diversaj artaj movadoj de la tempo. La persona stilo kiun li fine trovis, kaj kiu ĝis la nuntempo estas konsiderata propraĵo de li, karakteriziĝas per detala bildigo de lumaj efikoj, kaj per la uzo de puraj, harmoniaj kaj intense radiantaj koloroj.

stile tipa verkaĵo: la pentraĵo "knabinoj sub arboj" de 1914

La pentraĵoj ŝajnas gajaj kaj facilaj, neniel tragikaj. Kvankam li fine koncentriĝis pri pentrado, dum sia restado en Berlino li ankaŭ edukiĝis pri skulptado en la artlernejo de Arthur Lewin-Funcke. Granda parto de liaj pentraĵoj ekestis en la urbo Bonno, kie muzeo dediĉita nur al liaj artaĵoj ankoraŭ aparte akcentas la memorigon pri li. Plej granda parto de liaj pentraĵoj tamen troviĝas en la urba arta muzeo de Bonn kaj en la landa arta muzeo de Münster (Vestfalio).

Vidu ankaŭ

Duseldorfa Pentradoskolo