Vego (sporto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aktualigo kaj Grandigo
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 18: Linio 18:
==Piednotoj==
==Piednotoj==
{{referencoj}}
{{referencoj}}

{{projektoj}}


[[Kategorio:Sporto]]
[[Kategorio:Sporto]]

Kiel registrite je 06:40, 18 feb. 2019

Vego por kurado

Vego estas sportocele konstruitaj aŭ signalitaj vojkoridoroj, sur kiuj la konkursantoj kiel eble plej rapide kuras, biciklas, naĝas, remas k.a., aŭ akiras elanon por salto.[1]

La kurvego en stadionoj havas ovalan formon, estas longa minimume 400 m kaj larĝa minimume 7,32 m. Per kalklinioj ĝi estas dividita je 6 kurlenoj larĝaj minimume 1,22 m. Ĉiu kuranto havas propran lenon (do povas konkursi nur 6 kurantoj), nur ĉe longdistancaj kuroj oni malagnoskas la lenojn, tial sur la vego povas kuri pli multaj kurantoj.

Ankaŭ biciklovego estas 6-8 m larĝa, havas ovalan formon, en la kurboj levitan laŭ preskribita deklivangulo. La biciklanto ne havas propran lenon, sed ĉiuj uzas la tutan larĝon de la vego.

Naĝvego estas baseno dividita per len-dividaj metalkabloj je 8 naĝlenoj larĝaj 2,5 m (ĉe la basen-randoj estas 50-centimetra morta zono, por sekureco de la naĝantoj en la 1-a kaj 8-a lenoj).

Regattovego normale troviĝas sur naturaj aŭ artefaritaj lagoj. Ĉar artefaritaj vegoj estas multekostaj ili estas konstruataj por remado kaj kanuado. Remvego longa 2000 m estas per buoj dividita je 4-6 remlenoj, 15 m larĝaj kaj 2-3 m profundaj. Viroj remas distancon de 2000 metroj ekde 1912, virinoj ekde 1985. Kanuvego estas 1000 metrojn longa kaj dividita je 9 lenoj, minimume 9 metrojn larĝaj.

Skisalto-vego konsistas el startejo, alkura deklivo, saltoplato, surteriĝa deklivo kaj elkurejo, kie la skisaltanto bremsas.

Vidu ankaŭ

Piednotoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro