Androniko de Rodoso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e +Bibliotekoj per AWB
Linio 6: Linio 6:
<references/>
<references/>


{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Homoj en la 1-a jarcento a.K.]]
[[Kategorio:Homoj en la 1-a jarcento a.K.]]
[[Kategorio:Aristotelo]]
[[Kategorio:Aristotelo]]

Kiel registrite je 21:07, 5 mar. 2019

Androniko de Rodoso estas greka filozofo (1a jarcento a.K.). Li edukiĝis en la kultura etoso de sia urbo, nome konata centro de studoj priaristotelaj, kaj li direktoris la aristotelan lernejon ekde la jaro 78 al 47 a.K.[1] El zorgita selekto de originaloj fare de la gramatikisto kaj bibliotekisto Tiraniono, li realigis la unuan eldonon kritikan kompletan de la verkoj de Aristotelo, ordigante ilin en rigida kaj sistema skemo kiu korespondas proksimume al la aktuala ordo.[2]

Kiel enkonduko al ties eldono, Androniko verkis volumon kiu enhavis la testamenton de Aristotelo kaj, eble, lian biografion. Li prilaboris krome la katalogon de ĉiuj aristotelaj verkoj. Al li oni ŝuldas ankaŭ la faman dividon inter eksoteraj kaj esoteraj verkaĵoj, kun la sekva legendo de la duobla doktrino, kaj ankaŭ la nomon de la libroj de Metafiziko: nome tiuj post la Fiziko. Li faris ankaŭ la kritikan eldonon de Teofrasto.[3]

Referencoj

  1. Biografías y Vidas. «Andrónico de Rodas». [1] Konsultita en la 14a de Aprilo 2017.
  2. Biografías y Vidas.
  3. Biografías y Vidas.