Estingita kometo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PIA02127.jpg estas anstataŭigita per Tempel_1_(PIA02127).jpg. CommonsDelinker: File renamed: [[:commons:COM:FR#reasons|File rena
Linio 17: Linio 17:
[[Dosiero:Hypnos-orbit.gif|160px|thumb|right|[[Discentreco|Discentra]] [[orbito]] (e=0,66) de[[14827 Hipno]].]]
[[Dosiero:Hypnos-orbit.gif|160px|thumb|right|[[Discentreco|Discentra]] [[orbito]] (e=0,66) de[[14827 Hipno]].]]
==Estingitaj kometoj==
==Estingitaj kometoj==
Suspektitaj aŭ theoriaj estingitaj kometoj inkludas:
Suspektitaj aŭ teoriaj estingitaj kometoj inkludas:
*[[(137924) 2000 BD19|(137924) 2000 BD<sub>19</sub>]]
*[[(137924) 2000 BD19|(137924) 2000 BD<sub>19</sub>]]
*[[(196256) 2003 EH1|(196256) 2003 EH<sub>1<sub>]]
*[[(196256) 2003 EH1|(196256) 2003 EH<sub>1<sub>]]

Kiel registrite je 22:32, 6 mar. 2019

Kometa kerno de Tempel 1 fotita elde la kosmosondilo Deep Impact.

Estingita kometo estas kometo, kiu disperdis plejparton el siaj vaporiĝemaj (aŭ pli ĝuste sublimiĝemaj) materialoj (kiel akva glacio, karbona monooksido kaj dioksido, metano, amoniako, ktp) kiuj formis la hararon kaj la voston. Kiam tiaj vaporiĝemaj materialoj estas foriĝintaj, restas la kometa kerno da ŝtono aŭ gruzo,[1] kiu similas asteroido.[2]

Kometoj povas esti en fazo de transiro antaŭ la estingo. Kometo povas esti "dormanta" prefere ol estingita, se ties vaporiĝemaj komponantoj estas kaŝitaj sub ne-aktiva surfaca tavolo.

Oni opinias, ke ĉirkaŭ 6 % el la apud-teraj asteroidoj estas kernoj de estingitaj kometoj.[3]

Ecoj de la estingitaj kometoj

La estingitaj kometoj, estas tiuj, kiuj perdis siajn vaporiĝemajn materialojn, lasante nur malhelan kernon.

Aliaj rilataj tipoj de kometo estas en fazo de transiro antaŭ la estingo, kiel tiuj ekzamenitaj de la Transition Comets—UV Search for OH Emissions in Asteroids per la kosmoteleskopo Hubble.[4] Kometoj kiel C/2001 OG108 (LONEOS) eble reprezentas la transiron inter kometoj de tipo de la familio de la Haleja kometo, aŭ long-perioda kometoj, kaj estingitaj kometoj.[5] Damokloidaj asteroidoj estis studitaj kiel eblaj estingitaj kometoj pro la simileco de ties orbitaj parametroj kun tiuj de Halejaj familiaj kometoj.

"Dormantaj kometoj" estas tiuj, ĉe kiuj la vaporiĝemaj materialoj estas enfermitaj sub ne-aktiva surfaco, ekzemple 14827 Hipno povas esti nukleo de kometo, kovrita de tavolo dika de kelkaj centimetroj, kiu malhelpas la sublimadon.[6]

La termino "dormanta kometo" estas ankaŭ uzita por priskribi kometon, kiu iĝas aktiva sed ne aktive ellasas gasojn. Ekzemple, 60558 Ekeklo montris kometan hararon,[7] kaj nun havas ankaŭ la kometan nomon "174P / Ekeklo". Post paso ĉe perihelio en komeco de 2008, la centaŭro 52872 Okiroo iĝis signife pli hela.[8]

Discentra orbito (e=0,66) de14827 Hipno.

Estingitaj kometoj

Suspektitaj aŭ teoriaj estingitaj kometoj inkludas:

3552 Don Kiĥoto estis ankaŭ rigardita kiel estingita kometo, ĝis kiam oni malkovris ĝian kometan aktivecon en 2013.[9]

Notoj kaj referencoj

  1. Se la kometoj fandas, kial ili ŝajnas dauri longtempe ? el Scientific American, 16-a de novembro 1998 (angle)
  2. Kio estas la Diferenco Inter Asteroidoj kaj Kometoj ? (angle)
  3. Kion la ecoj de la apud-teraj asteroidoj diras al ni pri ties deveno ? de Lupishko, D. F.; di Martino, M.; Lupishko, T. A. ; el Kinematika i Fizika Nebesnykh Tel, Suppl, no. 3, p. 213-216 (angle)
  4. Amatoraj astronomoj uzos la kosmoteleskopon Hubble de la NASA, el la paĝaro de la kosmoteleskopo Hubble (angle)
  5. Fizikaj ecoj de la asteroid-simila kometa kerno C/2001 OG108 (LONEOS), el Lunar and Planetary Science XXXIV (2003) (angle)
  6. Disdono laŭ grando de la dormantaj kometo de la familio de Jupitero; el Icarus (angle)
  7. 174P(60558) Echeclus : Observo de Aprilo 2006 ; el lav pagĝaro de la Observatorio de La Cañada (angle)
  8. Konstanta sekvo de la Crntauroj kaj dormantaj kometoj : serĉo de kometa aktiveco ; el European Planetary Science Congress (angle)
  9. La terrenkonta asteroido estis kometo ; el Ciel et Espace ; 11-a de septembro 2013 (france)

Eksteraj ligiloj