Andrej Ĉikatilo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e +Bibliotekoj per AWB
Linio 507: Linio 507:
* [[Sergej Tkaĉ]]
* [[Sergej Tkaĉ]]


{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Ĉikatilo, Andrej Romanoviĉ}}
{{Vivtempo|Ĉikatilo, Andrej Romanoviĉ}}



Kiel registrite je 09:18, 10 mar. 2019

Andrej Romanoviĉ ĈIKATILO (ruse Андре́й Рома́нович Чикати́ло, naskiĝis la 16-an de oktobro 1936, mortis la 14-an de februaro 1994) estas unu el la plej famaj rusaj seriaj murdistoj, seksperfortisto kaj kanibalo. Li estis konviktita pri 53 murdoj de virinoj kaj infanoj, plejmulte en Rostova provinco, Rusia SFSR (kelkaj viktimoj estis murdata en aliaj lokoj de Rusio, UkrainaUzbeka SSR). Lia alnomoj estas Rostova Buĉisto, Ruĵa Buĉisto, Satano, Soveta Ĵakvo la Buĉisto.

Biografio antaŭ la murdoj

Komenca vivo

Andrej Ĉikatilo naskiĝis en la vilaĝo Jabloĉnoje en Ĥarkiva provinco (nun apartenanta al Suma provinco). Liaj gepatroj vivis en unuĉambra domo.[1] Infanaĝe, Ĉikatilo dormis en unu lito kun siaj gepatroj. Ĝis 12 jaroj da aĝo li suferis pro enurezo, tial la patrino ofte batis lin.[2][3]

Kiam Sovetunio enpaŝis Duan mondmiliton, oni rekrutigis lian patron Roman en la Ruĝan Armeon. Sur la fronto li estis vundata kaj kaptata.[4] En 1943 lia fratino naskiĝis. Lia patro, lokiĝinta en la fronto, malprobable povis esti la patro de la fratino. Versimile, en la aĝo da 6-7 jaroj, Ĉikatilo povis spekti germanan soldaton seksperforti lian patrinon.[5]

En 1944 Ĉikatilo eniris en mezlernejon. Infanaĝe Ĉikatilo estis diligenta kaj sinĝena, multe legis komunisman literaturon. Samaĝuloj mokadis lin.[6] Kiam en 1946 malsato denove komenciĝis, Ĉikatilo ne eliris el hejmo, timante ke oni formanĝos lin. Lia patrino, Anna, rakontis al li, ke dum Holodomoro malsataj kunvilaĝanoj kaptis kaj formanĝis lian pliaĝan fraton, Stepan. Laŭ alia versio, la gepatroj mem formanĝis la infanon. Resume, neniaj aktoj pri naskiĝo aŭ morto de Stepan estis trovita.[7]

En 1949 la patro de Ĉikatilo, liberigita de usonaj soldatoj, revenis en hejmlandon. Tamen malgraŭ gratifikoj pro siaj militaj meritoj, li estis markita kiel perfidulo pro kapitulaci antaŭ germanoj.[8]

En 1954 Ĉikatilo finis mezlernejon kaj provis eniri en la juran fakultaton de Moskva Ŝtata Universitato, sed ne pasis tra ekzamenojn.[9] Tamen li mem pensis ke oni ne akceptis lin pro reputacio de la patro. En 1955 li finis teknikan lernejon de komunikado en Oĥtirka, Ukrainio. Post lernejo li eniris en Moskvan Instituton de Inĝenieroj de Fervojo. De 1957 ĝis 1960 Ĉikatilo servis en armeo de Ministerio pri Internaj Aferoj, laŭ alia scio, kiel komunikisto en Soveta armeo en Berlino.[10]. Post armeo li transveturis en loĝlokon Rodionovo-Nesvetajskaja, kie eklaboris kiel inĝeniero en telefonstacio.

Edziĝo kaj laborado kiel instruisto

En 1962 lia fratino Tatjana konatigis lin kun sia amikino Faina, kun kiu li edziĝis en 1964. Tuj post geedziĝo Ĉikatilo eniris en la filologian fakultaton de Rostova Ŝtata Universitato. En 1965 lia filino Ludmila naskiĝis. En aprilo 1965 Ĉikatilo komencis labori kiel prezidanto de rajona komitato de fizika kulturo kaj sporto. La 15-an de aŭgusto 1969 naskiĝis lia filo Jurij, kiu poste iĝis krimulo.[11][12] En 1970 jam aĝante 33 jarojn Ĉikatilo finis korespondan fakon laŭ kurso pri marksismo-leninismo kaj rusa literaturo kaj eklaboris kiel instruisto, poste kiel edukisto en internulejo la 32-a de Novoŝaĥtinsk.

En 1974 Ĉikatilo komencis labori kiel majstro de produktada instruado en Novoŝaĥtinska meti-lernejo la 39-a.

En 1978 li transveturis kun sia familio en la minan urbon Ŝaĥti, kie komencis labori kiel edukisto en meti-lernejo la 33-a; kaj en decembro murdis la unuan viktimon.

Unua murdo

Ĉikatilo murdis sian unuan viktimon la 22-an de decembro 1978. 9-aĝa Jelena Zakotnova, estis murdata en la 26-a domo sur Meĵevoj strateto, kiun Ĉikatilo aĉetis sekrete de la familio kontraŭ 1500 rubloj por rendevuoj kun prostituitinoj. Ŝiaj gepatroj vokis milicon la saman tagon.

La 24-an de decembro 1978 la timiga trovo skuis kiel Ŝaĥti-n, tiel tutan Rostovan provincon. Ĉe la ponto super la rivero Gruŝĉovka oni malkovris la kadavron de Jelena Zakotnova, kiu lernis en 2-a klaso en lernejo la 11-a. Laŭ la ekspertizo, nekonato koitis kun la knabino en rutina kaj perversa formo, ŝirinte la vaginon kaj la rektumon kaj faris 3 penetremajn tranĉilajn vundojn de la ventro. Tamen, la knabino mortis pro strangolo. Ekspertizisto suspektis ke Zakotnova estis murdita jam la tagon de malapero, post 18:00.

Kiel poste klariĝis, Ĉikatilo logis la knabinon prezentinte maĉgumon, kiam ŝi revenis de glitejo. Sur enketado li asertis ke li nur volis "petoli kun ŝi", sed kiam Jelena komencis rezisti, timinte iĝi aŭdata de najbaroj, Ĉikatilo strangolis ŝin. Sufero de la viktimo ekscitis lin kaj li sentis orgasmon.[13] Ŝian kadavron kun la lerneja tornistro Ĉikatilo ĵetis en la riveron.

La saman tagon estis arestita la unua suspektato, 24-aĝa Aleksandr Kravĉenko, kiu antaŭe servis la 10-jaran kondamnon pro seksperforto kaj murdo de samaĝulino. La edzino de Kravĉenko asertis pri lia alibio, kaj jam la 27-an de decembro Kravĉenko liberiĝis. Tamen la 23-an de januaro 1979 Kravĉenko faris ŝtelon je sia najbaro. La sekvan tagon milico arestis Kravĉenko-n kaj malkovris ŝtelaĵojn en lia subtegmento. Al la ĉelo, kie sidis Kravĉenko, oni alsidigis murdiston-drogulon, kiu batadis lin postulante konfesi pri la murdo de Zakotnova. Oni informis la edzinon de Kravĉenko ke ŝia edzo servis la kondamnon pro murdo, kaj akuzis ŝin pri kompliceco al la murdo de Zakontova. Timinte la edzino subskribis ĉion, kion oni postulis.[14]

La 12-an de februaro Kravĉenko konfesis pri la murdo. Komence oni kondamnis lin je 15 jaroj da prizono, sed parencoj de la murdito postulis revizi la aktaron kaj ekzekuton. La aktaro estis sendita al pluesplorado, kaj resume oni verdiktis la mortkondamnon. La 5-an de julio 1983] Aleksandr Kravĉenko estis pafmortigita pro la murdo farita de Ĉikatilo.

Enketado havis alian suspektaton. La 8-an de januaro 1979 50-aĝa Anatolij Grigorjev, naskiĝinto de Ŝaĥti, mempendumis en Novoĉerkassk. Laborinta en tramstacio Grigorjev, la 31-an de decembro antaŭ la Novjaro forte drinkiĝinte fanfaronis al kolegoj ke ĝuste li estas la murdinto de la knabino, pri kiu "oni skribis en gazetoj". Kunlaborantoj ne kredis lin, sed Grigorjev probable pensis ke liaj vortoj havos konsekvencojn. Veninte al la filino en Novoĉerkassk, li multe drinkadis, ploradis ke neniun murdis. Atendinte la filinon foriri labori, Grigorjev mempendumis en klozeto.

Komenco de la seriaj murdoj

Unua murdo timigis Ĉikatilo-n, kaj dum 3 jaroj li neniun murdis. La 3-an de septembro 1981 ĉe busa haltejo apud Rostova publika biblioteko li trafis 17-aĝan Larisa Tkaĉenko, kiu estis prostituitino. Alloginte ŝin en arbarlinion, li provis koiti kun ŝi, sed ne povis eksciti. Kiam Tkaĉenko komencis moki lin, Ĉikatilo kelkajn fojojn batis ŝin per tranĉilo, detranĉis la livan cicon, ŝtopis ŝian buŝon kaj strangolis ŝin per manoj. La kadavron oni trovis la sekvan tagon.

Post ankaŭ unu jaro, la 12-an de junio 1982 li murdis 12-aĝan Lubov Birjuk. Dum 1982 Ĉikatilo murdis pliajn 7 gejunulojn en la aĝo 9-16 jaroj. Pleje li rekontiĝis kun la viktimoj ĉe busaj haltejoj kaj fervojaj stacidomoj, sub bonaspekta preteksto, kiel montri mallongan vojon, hundidetojn, poŝtmarkojn, magnetoskopon k.t.p., allogadis ilin en arbarlinion aŭ alian nerimarkeblan lokon kaj atakis per tranĉilo. La viktimoj povis kuniri kun la murdisto kelkajn kilometrojn. Ĉikatilo ĉiam iris en la fronto.

Sur mutilitaj kadavroj oni malkovris ĝis 60-n tranĉilajn vundojn. Nazoj, langoj, mamoj, seksorganoj de pluraj viktimoj estis detranĉita aŭ demorditaj. Al kelkajn Ĉikatilo elpikis la okojn[15], ĉar li ne toleris rigardon de siaj viktimoj. Inter liaj viktimoj estis multe vagabondoj, alkoholulinoj kaj oligofrenoj.

Unua aresto

La jaro 1984-a estis la plej sanga en la aktiveco de Ĉikatilo. Dum ĉi tiu jaro li murdis 15 homojn, plimultiginte kvanton de viktimoj ĝis 32. La 1-an de aŭgusto li komencis labori kiel fakestro de provizado en Rostova produktada kartelo "Specenergoavtomatika". Laborante, Ĉikatilo devis ofte afervojaĝi tra la lando. Celo de lia unua afervojaĝo iĝis Taŝkento, kie li murdis virinon kaj 12-jaran knabinon.

La 14-an de septembro 1984 milica kapitano Aleksandr Zanosovskij kun sia parulo Ŝajĥ-Aĥmed Aĥmatĥanov arestis lin sur Rostova Centrala bazaro pro suspekta konduto.[16]. Ĉikatilo provis konatiĝi kun junulinoj kaj en stacidomo prostituitino midzis lin. En lia valizo oni trovis tranĉilon, vazon da vazelino kaj 2 ŝnurojn. Ĉi tiu aĵoj estis redonita al Ĉikatilo aŭ laŭ alia informaĵo perdiĝis. Analizo de sango trovis A-sangogrupon, kiel grupo de spermo, trovita sur la kadavro de unu el la viktimoj, estis AB. Poste oni komprenigis ĉi tiun kiel fenomeno nomita "paradoksa kontrastado": malkoincido de sanga grupo kaj grupo de organismaj ekskrecioj.

Oni liberigis Ĉikatilo-n, ne farinte pli skrupulajn esplorojn. Tamen li estis ekskomunikita de KPSU kaj kondamnita al jaro da punlaboro laŭ artikolo la 92-a de Kriminala kodo por ŝtelo de akumulilo. Sed li liberiĝis jam la 12-an de decembro 1984, en januaro 1985 li transveturis kun sia familio en Novoĉerkassk, kie eklaboris kiel inĝeniero en Novoĉerkasska elektrolokomotiva fabriko[17]. Poste Ĉikatilo iĝis la estro de fako de metaloj en tiu ĉi fabriko, en 1990 li transiĝis al fako de ekstera kooperado, kie li laboris ĝis sia aresto.

Post la unua aresto Ĉikatilo murdis plue 21 homojn.

Operaco "Arbarlinio"

Tempo pasis, sed murdoj en arbarliniojn kontinuis. Tial en decembro 1985 komenciĝis la milica operaco "Arbarlinio". Kontrolita de CK KPSU, ĝi probable estis la plej granda operaco iam ajn farita de Soveta kaj Rusia milicioj. Dum la operaco pli 200,000 homoj estis kontrolitaj pro kompliceco al la seriaj murdoj, 1,062 krimoj estis solvitaj, estis akumulita la informacio pri pli 48,000 homoj kun seksaj devioj. 5,845 homoj estis starigitaj al speciala registro, 163,000 stiristoj estis kontrolitaj.[18] Militaj helikopteroj estis uzitaj por patroli je fervojaj kaj apudaj arbarlinioj. Por serĉo de la murdisto estis konsumitaj 10 milionoj da rubloj laŭ kurso de la 1990-a jaro.

En la konsiliĝo farita de la provinca prokuroraro pri tiu ĉi afero partoprenis vicestro de enketa administraro de prokuroraro de RSFSR V. Nenaŝev kaj vicprokuroro de RSFSR Ivan Zemlanuŝin. Ĝi estis malfermita per la vortoj: "La afero Arbarlinio estas kontrolata de ĉiuj plialtaj instancoj, kaj ankaŭ de la CK KPSU. La lando ne havas pli gravan aferon ol Arbarlinio"

La speciala operaca grupo engaĝita en la afero de la murdisto estis ĉefita de Viktor Burakov, kiu petis psikiatron Aleksandr Buĥanovskij verki psikologian portreton de la krimulo. Buĥanovskij tuj malakceptis versiojn, ke la murdisto estas psike malsana, marĝena aŭ samseksema. Laŭ lia opinio, la krimulo estis ordinara kaj nerimarkinda soveta civitano havanta familion, infanojn kaj <laboron>. (Tiam oni alnomis la krimulon kiel "Civitano X".)

Milicaninoj vestintaj civilan veston veturadis en trajnoj kiel logistoj. La traceo TaganrogDoneckoRostovoSalsk. Ĉikatilo, mem estante miliciano, partoprenis en tiu ĉi operaco kaj deĵoris ĉe stacidomoj, "helpante" al la milico kapti sin mem. Sentinte plifortigon de inspekto, li iĝis pli singarda kaj en 1986 neniun murdis.

La murdoj daŭris en 1987, kiam la 14-an de majo Ĉikatilo murdis 13-jaran Oleg Makarenkov, restaĵoj de kiu estis trovita nur en 1990 post la aresto de Ĉikatilo. Oni regule trovis infanajn kadavrojn eĉ en centro de Rostovo. Ĉikatilo murdadis en aliaj urboj de Rusio: Zaporiĵo, Leningrado, Moskvo. Administri la enketadon komencis Issa Kostojev, kiu tiam estis vicestro de enketa fako de prokuroraro de RSFSR.

En septembro 1989 Kostojev vizitis kondamnitan al mortopuno serian murdiston Anatolij Slivko, esperante ke li helpos al la enketado. Sed Slivko, ripetinte antaŭan eraron de la enketado, supozis ke du murdistoj estas: la unua murdadas knabojn, la dua murdadas knabinojn. Li diris: "Ĉi tiu estas senutila. Tiun kapti estas neprobable. Mi konas pro si mem." Post kelkaj horoj de la intervjuo Slivko estis pafmortigita.

Dua aresto, juĝado kaj ekzekuto

En 1990 Ĉikatilo murdis pli 8 homojn. La lastan murdon li faris la 6-an de novembro. 22-jara Svetlana Korostik iĝis la viktimo. Murdinte ŝin Ĉikatilo eliris el la arbaro kaj ĉe la fervoja stacio "Donlesĥoz" lin stopis milicisto Igor Ribakov, petante prezenti dokumentojn. Registrinte la familinomon, Ribakov forpermesis Ĉikatilo-n.

Post kelkaj tagoj, la kadavro de Korostik estis trovita. Juĝa medicina ekspertizisto malkovris la mortan daton: antaŭ ĉirkaŭ semajno.[19] Kontrolinte raportojn de milicistoj dejorintaj tiujn tagojn, enketisto Issa Kostojev trovis familinomon de Ĉikatilo, kiu jam estis arestita en 1984, suspektata en kompliceco al la murdoj. La 17-an de novembro ekstera observado je Ĉikatilo estis komencita. Li kondutis suspekteme: provis konatiĝi kun knaboj kaj junulinoj, aperis sur la lokoj kie oni trovis la kadavrojn.

Ĉikatilo estis arestita la 20-an de novembro 1990. Tiun tagon li ekiris al polikliniko por radiografii fingron, kiun dum batalo mordis unu el liaj viktimoj. Oni evidentiĝis ke la fingro estis rompita. Ĉikatilo revenis hejmen kaj eliris por biero, kuntreninte 3-litran bokalon, kiun li portis en reta sako. Ĉikatilo estis arestita sur la vojo al hejmo. Dum la serĉado en lia domo estis trovitaj 32 kuiraj tranĉiloj kaj piedvesto, spuro de kiu estis trovita ĉe la kadavro de unu el la viktimoj.

Dum la serĉado la internaj organoj de la viktimoj ne estis trovitaj. Probable ke Ĉikatilo manĝis ilin. Lia edzino rakontis ke li, forveturante al afervojaĝo, kuntrenis marmiton. Oni pridemandadis Ĉikatilon dum 10 tagoj, sed li konfesis pri nenio. Rektaj konviktaĵoj kontraŭ li ne estis kaj tempo de aresto estis finanta. Tiam Kostojev petis helpon de Buĥanovkij, kaj li bonvolis paroli kun la murdisto. Post interparolo kun psikiatro la 30-an de novembro Ĉikatilo konfesis pri murdoj. Imputita pri 36 murdoj, li konfesis pri 56. 3 murdojn la enketado ne povis pruvi.

La juĝado super Ĉikatilo komenciĝis 12-an de aprilo 1992 kaj paŝis en Rostova domo de justico. Ĉikatilo provis figuri kiel freneza: li kriis, ofendis juĝistojn kaj ĉeestantojn en la juĝejo, demonstris la seksorganojn, asertis ke li estis graveda kaj nutranta. Sed trioble farita juĝa-psikiatria ekspertizo difinis lin kiel plene imputebla. La 15-an de oktobro li estis kondamnita al pafmortigo. Multepaĝan kondamnon oni komencis legi ankoraŭ la 14-an de oktobro kaj finis nur la sekvan tagon. La nombro figurinta en la kondamno estis 52 murdoj, ĉar juĝistoj juĝis pruvojn por unu epizodo kiel nesufiĉaj. Krome, oni imputis al Ĉikatilo kelkajn epizodojn de stupro.

Sidante en ĉelo de mortkondamnitoj, Ĉikatilo skribis multajn plendojn kaj petojn pri pardono, zorgis pri sia sano: faris matenan gimnastikon[20], manĝis kun apetito.

La 4-an de januaro 1994 rusia prezidanto Boris Jelcin malakceptis la lastan peton pri pardono. La 14-an de februaro Ĉikatilo estis ekzekutita en Novoĉerkasska prizono.

Ĉu "Organizita" aŭ "disorganizita" seria murdisto?

La fama klasifikado ellaborita de specialaj agentoj de FBI Robert Hazelwood kaj John Douglas (la artikolo "The Lust Murderer", 1980) dividas ĉiujn seriajn murdistojn al du tipoj: organizitaj kaj disorganizitaj.

Organizitaj murdistoj kapablas kontroli siajn dezirojn, ili havas preparitan planon de gvatado kaj delogado de viktimo. Se la plano perturbiĝas, la murdisto povas prokrasti ĝian plenumon. Intelekto de organizita murdisto estas normala aŭ eĉ pli alta ol la mezumo, ofte ili havas altan edukon.

Male, disorganizitaj murdistoj ne povas kontroli siajn emociojn kaj faras murdojn en kolera atako (afekcia stato), ofte ili murdas proprasence "unuan trafitan" homon. Ilia intelekto estas kutime malalta ĝis demenco aŭ ili havas mensan malsanon. Distingante de organizitaj seriaj murdistoj, ili estas sociale neadaptintaj (ne havas laboron, familion, loĝas sole, ne zorgas pri sia aspekto kaj loĝejo), t.e. ili ne surhavas "maskon de normaleco".

Ĉikatilo faris siajn murdojn en stato de afercio, sed konscie preparis kondiĉojn por ilian realigon. Ekzemple li povis tiel trankviligi viktimon ke ĝi kuniris kun li kelkajn kilometrojn. Se viktimo rifuzis kuniri, li neniam devigis ĝin timante altiri atestontojn kaj tuj startis serĉi aliulon.

Rusia lernolibro de krima psikologio verkita de Obrazcova kaj Bogomolova kategorie klasigis Ĉikatilo-n kiel disorganizita murdisto. Tamen Ĉikatilo ne estas ĝia tipa reprezentanto. Ekzemple, laŭ kriterioj de Hazelwood kaj Douglas, disorganizita murdisto loĝas apude al lokoj de murdoj, kiam Ĉikatilo murdadis sur ĉioma Rostova provinco kaj diferencaj regionoj de Sovetunio. Aliflanke, organizita murdisto penas ne lasi konviktaĵojn sur loko de murdo, kaŝi kadavron, sed Ĉikatilo forlasis "kaosan bildon de krimo" kun multo de konviktaĵoj, ne penis kaŝi kadavron.

Listo de viktimoj

Numero
[21][22]
Nomo Sekso Aĝo Dato kaj loko de la murdo Noto
1 Jelena Zakotnova F 9 22-a de decembro 1978,
Ŝaĥti
La kadavro estis trovita la 24-an de decembro en la rivero Gruŝĉovka.
2 Larisa Tkaĉenko F 17 3-a de septembro 1981,
Rostovo ĉe Dono
Larisa estis prostituitino, pleje renkontiĝadis kun soldatoj. Ĉikatilo rekontiĝis kun ŝi sur busa stacio apud Rostova publika biblioteko. Forkondukinte en arbarlinion, li provadis kopulaci kun ŝi, sed malpovis erektigi. Kiam Tkaĉenko komencis moki lin, li kelkajn fojojn batis ŝin per tranĉilo kaj strangolis ŝin per manoj. Poste li ŝtopis ŝian buŝon per tero kaj detranĉis la livan cicon. La kadavro estis trovita la sekvan tagon.
3 Lubov Birjuk F 13 12-a de junio 1982 Ĉikatilo forkondukis ŝin reveni de vendejo en la vilaĝo Donskoj.[23] Li vundis ŝin per tranĉilo minimume 40 fojojn. La kadavro estis trovita la 27-an de junio.
4 Lubov Volobujeva F 14 25-a de julio 1982,
Krasnodar
Ŝi estis murdita en ĝardeno apud Krasnodara flughaveno.[24] La kadavro estis trovita la 7-an de aŭgusto.
5 Oleg Poĵidajev M 9 13-a de aŭgusto 1982,
Adigeio
La unua vira viktimo de Ĉikatilo, li estis murdita en Adigeio.[25] Ĉikatilo detranĉis liajn seksorganojn kaj kuntrenis. La kadavro neniam estis trovita.
6 Olga Kuprina F 16 16-a de aŭgusto 1982
Kazaĉji Lagerja
Ŝi estis murdita en la setlejo Kazaĉji Lagerja. La kadavro estis trovita la 27-an de oktobro.[26]
7 Irina Korabelnikova F 19 8-a de septembro 1982
arbaro sur kilometro de la stacio "Ŝaĥti"
Ŝi eliris el la hejmo post kverelo kun gepatroj kaj jam neniam revenis. Ĉikatilo forkondukis ŝin de la "Ŝaĥti" fervoja stacio. La kadavro estis trovita la 20-an de septembro 1982 en arbarlinio sur distanco da kilometro de la stacio.
8 Sergej Kuzmin M 15 15-a de septembro 1982,
arbarlinio inter la fervojaj stacioj "Ŝaĥti" kaj "Kirpiĉnaja"
Li forkuris el la internulejo pro mokado de pliaĝuloj kaj ne revenis. La kadavro estis trovita la 12-an de januaro 1983 en arbarlinio inter la fervojaj stacioj "Ŝaĥti" kaj "Kirpiĉnaja".
9 Olga Stalmaĉenok F 10 11-a de decembro 1982,
la kampo de Sovĥozo la 6-a apud Novoŝaĥtinsk
Ĉikatilo forkondukis ŝin de buso kiam ŝi estis revenanta de muzika lernejo. Li eltraĉis kaj kuntrenis ŝian koron. La kadavro estis trovita la 14-an de aprilo 1984 en la plantejo de Sovĥozo la 6-a apud Novoŝaĥtinsk. La filmo "Civitano X" komenciĝas de la sceno, kiam traktoristo trovas kadavron en plantejo.
10 Laura Sarkisjan F 15 Post la 15-a de junio 1983 Ŝia kadavro neniam estis trovita.
11 Irina Dunenkova F 13 Julio 1983,
Parko de Aviadistoj en Rostovo
Ŝi estis la plijuna fratino de kromedzino de Ĉikatilo, suferis pro oligofrenio. La kadavro estis trovita la 8-an de aŭgusto en la Parko de Aviadistoj en Rostovo.
12 Ljudmila Kuŝuba F 24 Julio 1983 Invalido de infaneco, vagabondo, patrino de du infanoj. La kadavro estis trovita la 12-an de marto 1984.
13 Igor Gudkov M 7 9-a de aŭgusto 1983 Loĝanto de Batajsk, li estis la plej juna viktimo. Unua vira viktimo ligita al la seriaj murdoj. La kadavro estis trovita la 28-an de aŭgusto.
14 Valentina Ĉuĉulina F 22 Post la 19-a de septembro 1983 La kadavro estis trovita la 27-an de novembro en arbaro apud la fervoja stacio "Kirpiĉnaja".
15 Nekonata virino F 18–25 Somero aŭ aŭtuno 1983 Ĉikatilo deklaris ke li rekontis tiun ĉi virinon, kiam ŝi estis serĉanta "viron kun aŭto" (t.e. klienton). La kadavro estis trovita la 27-an de oktobro.
16 Vera Ŝevkun F 19 27-a de oktobro 1983 Murdata en minista vilaĝo apud Ŝaĥti.[27] Ĉikatilo amputis ŝian mamon. La kadavro estis trovita la 30-an de oktobro.
17 Sergej Markov M 14 27-a de decembro 1983 Li malaperis revenante en domon de laboro. Ĉikatilo vundis lin per tranĉilo 70 fojojn kaj amputis la seksorganojn. En lia anuso oni trovis spermon de AB sangogrupo. La kadavro estis trovita la 4-an de januaro 1984.
18 Natalja Ŝalapinina F 17 9-a de januaro 1984 Ŝi estis apuda amiko de Olga Kuprina, murdita de Ĉikatilo en 1982. Ĉikatilo vundis ŝin per tranĉilo 28 fojojn. La kadavro estis trovita la 10-an de januaro.
19 Marta Rjabenko F 45 21-a de februaro 1984 La plejaĝa viktimo. Ŝi estis vagabondo kaj suferis pro alkoholismo. La kadavro estis trovita la 22-an de februaro en Rostova Parko de Aviadistoj.
20 Dmitrij Ptaŝnikov M 10 24-a de marto 1984 Ĉikatilo konatiĝis lin apud markokiosko pretekste kunkolekti. Poste Ĉikatilo demordis lian langon kaj penison. La kadavro estis trovita la 27-an de marto. Apude milico trovis la spuron de piedvesto, iĝinte unua konviktaĵo en la dosiero.
21 Tatjana Petrosjan F 32 25-a de majo 1984 Murdita kune kun la filino ekster Ŝaĥti. Ŝi estis konanta kun Ĉikatilo de 1978. La kadavro estis trovita la 27-an de junio.
22 Svetlana Petrosjan F 11 25-a de majo 1984 Svetlana vidis Ĉikatilon murdi ŝian patrinon antaŭ li kuratingis ŝin kaj murdis per martelo. La kadavro estis trovita la 5-an de julio.
23 Jelena Bakulina F 22 22-a de junio 1984 La kadavro estis trovita la 27-an de aŭgusto en Bagasenskij, rajono de Rostovo[28].
24 Dmitrij Illarionov M 13 10-a de julio 1984,
Rostovo ĉe Dono
La kadavro estis trovita la 12-an de aŭgusto.
25 Anna Lemeŝeva F 19 19-a de julio 1984 Ŝi malaperis sur la vojo al dentisto. Murdita en Ŝaĥti. La kadavro estis trovita la 25-an de julio.
26 Svetlana Cana F 20 Julio 1984 Riganino. La kadavro estis trovita la 9-an de septembroen la Parko de Aviadistoj en Rostovo.[28]
27 Natalja Golosovskaja F 16 2-a de aŭgusto 1984 Malaperinta en Novoŝaĥtinsk kie ŝi estis vizitonta la fratinon.[29]. Dato de trovo de la kadavro estas nekonata.
28 Ludmila Aleksejeva F 17 7-a de aŭgusto 1984,
Rostovo ĉe Dono
Ĉikatilo vundis ŝin per tranĉilo 39 fojojn. La kadavro estis trovita la 10-an de aŭgusto en Rostovo ĉe Dono.
29 Nekonata virino F 20–25 Inter la 8-a kaj la 11-a de aŭgusto 1984,
Taŝkento
Ĉikatilo murdis ŝin en Taŝkento dum afervojaĝo al Uzbeka SSR.
30 Akmaral Sejdalijeva F 12 13-a de aŭgusto 1984,
Taŝkento
Forkurinta de Alma-Ata, Kazaĥstano, ŝi ankaŭ estis murdita en Taŝkento.[30]
31 Aleksandr Ĉepel M 11 28-a de aŭgusto 1984,
Rostovo ĉe Dono
Ĉikatilo konatiĝis kun li ĉe la kinoteatro "Burevestnik" kaj pretekste demonstri filmon allogis en arbaron, kie murdis lin distranĉinte la ventron. La kadavro estis trovita la 2-an de septembro en arbarlinio ĉe la liva bordo de Dono.
32 Irina Luĉinskaja F 24 6-a de septembro 1984,
Rostovo ĉe Dono
Rostova libraristino. La kadavro estis trovita la sekvan tagon.
33 Natalja Poĥlistova F 18 31-a de julio 1985,
Apud Domodedova flughaveno, Moskva provinco
Allogita de trajno apud Domodedova flughaveno, Moskva provinco. La kadavro estis trovita la 3-a de aŭgusto en arbaro apud la flughaveno.
34 Irina (Inessa) Gulajeva F 18 25-a aŭ 27-a de aŭgusto 1985,
Arbarlinio apud Ŝaĥti
Ŝi estis vagabondo kaj alkoholulo. Sub ŝiaj ungoj oni trovis ruĝan kaj bluan fadenojn, inter la fingroj grizan haron. Sur la korpo oni trovis la ŝviton de AB grupo, kiam la grupo de viktimo estis 0-a. En la stomako oni trovis restaĵojn de nutraĵo. Ĉi tiu povas signifi, ke Ĉikatilo allogis la viktimon en arbarlinion prezentinte manĝigi. La kadavro estis trovita la 28-an de aŭgusto.
35 Oleg Makarenkov M 13 16-a de majo 1987 Ĉikatilo vizitis la hejmon por fosilo kaj enfosis la kadavron en arbarlinio. Li demonstris la kadavron al enketistoj en 1991.
36 Ivan Biloveckij M 12 29-a de julio 1987,
Zaporiĵo
Ĉikatilo murdis lin dum afervojaĝo al Zaporiĵo, Ukraina SSR. La kadavro estis trovita la 30-an de julio en Zaporiĵo.
37 Yuri Tereŝonok M 16 15-a de septembro 1987,
Leningrada provinco
De la 7-a ĝis la 27-a de septembro 1987 Ĉikatilo estis sur la afervojaĝo en Leningrado. Li rekontiĝis kun Tereŝonok en bufedejo de la Finnlanda stacidomo kaj invitis al sia somerdomo en Lembolovo. Kompreneble ke nenia lia somerdomo ekzistis tie, kaj li eligis Lembolovo-n ĉar ĝi estis unua sur la tabulo de deveturantaj trajnoj. Veninte Lembolovo-n, Ĉikatilo allogis sian viktimon sur distancon de ankaŭ 200 metrojn en profundon de arbaro, kie depuĉis lin de vojo, iom fojoj batis, faligis, bindis liajn brakojn kaj komencis bati per tranĉilo. La kadavron li superŝutis per tero. Ĉikatilo demonstris la kadavron al enketistoj je la komenco de 1991.
38 Nekonata virino F 18–25 Inter la 1-a kaj la 4-a de aprilo 1988,
Krasnij Sulin
La kadavro estis trovita la 6-an de aprilo sur kampo apud la urbo Krasnij Sulin.
39 Aleksej Voronko M 9 15-a de majo 1988 Li foriris por viziti sian avinon kaj ne revenis, murdite de Ĉikatilo apud la fervoja stacio "Ilovansk" sur la fervojo Rostovo — Ukrainio. Ĉikatilo detranĉis lian seksorganojn kaj distranĉis la ventron. La samklasano de Voronko rakontis al milico ke vidis kun li la altan viron kun lipharoj, oraj dentoj kaj sporta sako. La kadavro estis trovita la 17-an de majo.
40 Jevgenij Muratov M 15 14-a de julio 1988 Studento de teknika kolegio. Ĉikatilo detranĉis liajn seksorganojn kaj kuntrenis la horloĝon kun dediĉo de lia onklo kaj onklino. La kadavro estis trovita la 11-an de aprilo 1989.
41 Tatjana Riĵova F 16 8-a de marto 1989,
Ŝaĥti
Ĉikatilo venigis ŝin, eskapinta el Krasnij Sulin, en la apartamenton de sia filino, kiu estis vaka post ŝia divorco kun la edzo. Tie li drinkigis kaj murdis sian viktimon, dismembrigis la kadavron, detranĉinte la kapon kaj la piedojn per kuira tranĉilo, poste li envolvis la restaĵojn en ŝian sportan vestaĵon kaj gazetojn. La restaĵojn li deveturigis per sledo sur la kampon, kie ĵetis ilin en la lagon. Li prunteprenis la sledon de la najbaro, laŭ alia versio, simple forprenis ĝin de trafita oldulino. Kiam Ĉikatilo traveturigis la sledon tra la reloj, iu viro prezentis helpi. Komence Ĉikatilo timis kaj konsterniĝis, sed konsentis, kaj la viro helpis lin traveturigi la sledon tra la reloj. La kadavro estis trovita la sekvan tagon.
42 Aleksandr Djakonov M 8 11-a de majo 1989 Li foriris promeni kaj ne revenis, murdita la 8-an naskiĝotagon. La kadavro estis trovita la 14-an de julio.
43 Aleksej Moisejev M 10 20-a de junio 1989
Moskvo
La kadavro estis trovita la 6-an de septembro.
44 Jelena Varga F 19 19-a de aŭgusto 1989 Ŝi estis studentino el Hungario kaj havis infanon. Ĉikatilo renkontis ŝin sur busa stacio kaj prezentis ĝisporti sakojn ĝis la domo. Pretekste "kurtan vojon" li allogis ŝin en arbarlinion, kie murdis ŝin, detranĉis la mamon kaj mildajn histojn de la vizaĝo, eltranĉis la uteron. Envolvinte siajn "predojn" en la pecojn de ŝia vestaĵo, Ĉikatilo metis ilin en la valizon kaj foriris al la naskiĝotaga festo de sia patro.
45 Aleksej Ĥobotov M 10 28-a de aŭgusto 1989 Ĉikatilo enterigis lin en la tombo, kiun fosis sur la municipa tombejo de Ŝaĥti por si mem (Ĉikatilo kvazaŭ planis memmortigon). Tiu ĉi estis la unua kadavro demonstrita de Ĉikatilo al enketado. La patrino de la viktimo, Ludmila Ĥobotova, dum preskaŭ jaro iradis laŭ trajnoj kaj stacioj kaj demonstradis al ĉiu foton de Aleksej esperante ke iu rekonos lin. Foje ŝi demonstris la foton al… Ĉikatilo mem! Ŝi renkontis lin pro karaktera gesto, per kiu li ĝustigis okulvitrojn.
46 Andrej Kravĉenko M 11 14-a de januaro 1990 Allogita de kinoteatro kaj murdita en Ŝaĥti. La kadavro estis trovita la 19-an de februaro.[31]
47 Jaroslav Makarov M 10 7-a de marto 1990,
Rostova botanika ĝardeno
Ĉikatilo elŝiris lian rektumon. La kadavro estis trovita la 8-an de marto.
48 Lubov Zujeva F 31 4-a de aprilo 1990 Allogita de trajno ĉe la stacio "Donlesĥoz" apud Rostovo. La kadavro estis trovita la 24-an de aŭgusto.
49 Viktor Petrov M 13 28-a de julio 1990 Li estas kun sia patrino en Rostova stacidomo. Deirinte ektrinki akvon li ne revenis. La kadavro estis trovita en fino de junio en Rostova botanika ĝardeno.
50 Ivan Fomin M 11 14-a de aŭgusto 1990,
Novoĉerkasska municipa plaĝo
Ĉikatilo vundis lin per tranĉilo 42 fojojn kaj kastris dum li ankoraŭ estis viva. La kadavro estis trovita la 17-an de aŭgusto sur Novoĉerkasska municipa plaĝo.
51 Vadim Gromov M 16 17-a de oktobro 1990 Studento de Ŝaĥti, suferinta pro oligofrenio. Li malaperis sur la trajna vojo al Taganrog. Ĉikatilo demordis lian langon kaj testikojn. La kadavro estis trovita la 21-an de oktobro.
52 Viktor Tiŝĉenko M 16 30-a de oktobro 1990 Li estis la viktimo mordinta al Ĉikatilo la mezfingron de liva mano. La kadavro estis trovita la 2-an de novembro en arbarlinio apud Ŝaĥti.
53 Svetlana Korostik F 22 6-a de novembro 1990 Korostik estis prostituitino. Ĉikatilo demordis ŝian langon, amputis la mamon kaj kuntrenis ĝin. La kadavro estis trovita la 13-an de novembro en arbarlinio ĉe la fervoja stacio "Donlesĥoz".

Ĉikatilo en kulturo

Kino

  • En 1997 la televidkanalo NTV filmis pri Ĉikatilo 2-serian dokumentarion titolitan "Laŭ spuro de Satano" (ruse По следу Сатаны) el la serio "Kriminala Rusio".
  • 2 fikciaj filmoj baziĝis sur la historio de Ĉikatilo. La unua estas "Civitano X" (1995), filmita en Hungario. Jeffrey DeMunn rolas kiel Ĉikatilo. La dua estas "Evilenko" (2004), filmita en Ukrainio kun Malcolm McDowell kiel la grava rolo.
  • En 1993 estis filmita la dokumentario titolita "Mia delica mondo kaj Ĉikatilo sur la fono…" (ruse Мой дивный мир или Чикатило на фоне…) kaj enhavanta unikajn dokumentajn kadrojn:
    • La asizo pri la afero de Ĉikatilo kaj la mortpuna verdikto.
    • La lasta intervjuo kun Ĉikatilo sidanta en ĉelo de mortpunuloj.
    • Rekordo el enketado pri afero de Boris Serebrjakov, alia rusa seria murdisto.
    • Fragmento el ekspertizo de kadavro de torturita knabino.

Muziko

  • Ĉikatilo estas menciata en la kanto "Ĉiuj homoj estas Ĉikatiloj" (ruse Все люди — Чикатилы) de rusa punkrokgrupo "Purgen" datita de komenco de 1990-j.
  • En la kanto "Buĉisto el Rostovo" (germane: Ripper von Rostow) de la 2004-a jaro germana sombrametala grupo Eisregen priskribas la lastan murdon faritan de Ĉikatilo.
  • La kanto "Psychopathy Red" de usona draŝmetalgrupo Slayer rakontas pri Ĉikatilo, kaj la unuopaĵo estas dekoraciita konforme.

Dokumenta literaturo

En rusa

  • Miĥail Kriviĉ, Olgert Olgin. "Kamrado murdisto. La Rostova afero: Andrej Ĉikatilo kaj liaj viktimoj" (1992)
  • Ludmila Vinnikova. "La maniulo aperas dum pluvo" (1992) ISBN 5-85272-005-4
  • Vadim Ogurcov. "Spuro de besto. Seksa maniulo de naskiĝo ĝis mortpuno: Andrej Ĉikatilo" (1993)
  • Jurij Antonjan, Andrej Tkaĉenko. "Seksaj krimoj. Ĉikatilo kaj aliaj" (1993) ISBN 5-7121-0201-3
  • Viktor Gonĉarov. "La afero de Ĉikatilo" (1995) ISBN 985-6202-72-8
  • N. Vodko. "Kial Ĉikatilo-n oni serĉis tie longe?" (1996)
  • Nikolaj Modestov. "Seriaj murdistoj" (2003) ISBN 5-17-018560-X

En angla

Referencoj

  1. The Killer Department, p. 213.
  2. Andrei Chikatilo, the Rostov Ripper serial killer — The Crime Library — Crime Library on truTV.com
  3. The Red Ripper, p. 14.
  4. The Killer Department, p. 263
  5. YouTube — A&E Biography — Andrei Chikatilo — Part 3
  6. The Killer Department, p. 214-215
  7. Katherine Ramsland. «Andrei Chikatilo. The Roots Of Perversity» «…[Stepan] might simply have died and been consumed, if he even existed (which could not be corroborated in any records), but Chikatilo’s mother would warn him to stay in the yard or he might get eaten as well»
  8. Andrei Chikatilo: The Rostov Ripper - Famous Criminal - Homepage - Crime And Investigation Network
  9. Aeterna Nox #1 «После окончания школы [Чикатило] поступал на юридический факультет МГУ, но не прошёл по конкурсу» (ruse)
  10. Андрей Романович Чикатило | Серийные маньяки
  11. Сын Чикатило | Серийные маньяки
  12. ПРОИСШЕСТВИЯ: Сын Чикатило арестован за попытку убийства
  13. Интернет-газета «Обозреватель», 18 августа 2005 года
  14. Исса Костоев. «Россия: Преступный мир»
  15. Nikolaj Modestov. "Seriaj murdistoj", p. 75
  16. Nikolaj Modestov. "Seriaj murdistoj", p. 89
  17. Nikolaj Modestov. "Seriaj murdistoj", p. 93
  18. Nikolaj Modestov. "Seriaj murdistoj", p. 95
  19. Nikolaj Modestov. "Seriaj murdistoj", p. 98-99
  20. Nikolaj Modestov. "Seriaj murdistoj", p. 73
  21. "Monumento al la viktimoj de Ĉikatilo"
  22. The Red Ripper, ISBN0-86369-618, p252-257
  23. The Killer Department, p. 3–5.
  24. The Killer Department, p. 205.
  25. The Red Ripper, p. 60.
  26. The Killer Department, p. 15
  27. The Killer Department, p. 48-49
  28. 28,0 28,1 The Red Ripper, p. 254
  29. The Red Ripper, p. 93
  30. The Killer Department, p. 205
  31. The Red Ripper, p. 165

Vidu ankaŭ