Baltiaj Esperanto-Tagoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e aktualizigo de BET-52, BET-53
aktualigo por 2019
Linio 71: Linio 71:
BET-53 2017 07 01 - 08 [[Liepāja]], [[Latvio]] 202
BET-53 2017 07 01 - 08 [[Liepāja]], [[Latvio]] 202
BET-54 2018 [[Pärnu]], [[Estonio]]
BET-54 2018 [[Pärnu]], [[Estonio]]
BET-55 2019 07 06 - 14 [[Panevėžys]], [[Litovio]]


==Literaturo==
==Literaturo==
Linio 76: Linio 77:


==Vidu ankaŭ==
==Vidu ankaŭ==
* [[Litova Esperanto-Asocio]]
* [[Listo de estonaj esperantistoj]]
* [[Listo de estonaj esperantistoj]]
* [[Listo de latvaj esperantistoj]]
* [[Listo de latvaj esperantistoj]]

Kiel registrite je 10:39, 11 mar. 2019

Partoprenantoj de BET-24 (1989) en Noreikiŝkes (apud Kaunas) – Litovio
Partoprenantoj de BET-35 (1999) en Liepaja – Latvio
Partoprenantoj de BET-39 (2003) en Tartu – Estonio

Baltiaj Esperanto-Tagoj (mallonge: BET) estas Esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare ekde 1959 en iu el la apudbaltmaraj ŝtatoj, laŭvice en Latvio, Litovio kaj Estonio.

Historio

BET okazas ekde 1959. La historion de tradiciaj tendaro-renkontiĝoj en Sovetunio komencis la unua tendaro, havinta la titolon Ĉebalta Studenta Esperanto-tendaro (ĈET), organizita somere 1959 ĉe la latvia ĉefurbo Riga, apud la lago Lielais Baltezers. Ĝia ĉeforganizanto estis studentino Biruta Kondrate (nun Rozenfelde). La unuan tendaron partoprenis esperantistoj nur el tri sovetigitaj baltmaraj respublikoj – Litovio, Latvio kaj Estonio. En la postaj jaroj al la tendaroj venis ĉiam pli multaj esperantistoj el vasta Sovetunio. La Ĉebaltaj studentaj kaj junularaj tendaroj komence alinomiĝis al Baltia Esperanto-Tendaro, post dekjaro – al Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET).

Kantu Esperante! – la kantaro de BET-12 (1970)

El BET-oj evoluis ankaŭ Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj (SEJT-oj). Estas interese, ke SEJT-oj komencis sian vivon en Litovio. En 1967, samtempe kun BET-9, kiu okazis en la ĉefurbo de Litovio, Vilno, aktivula junularo aranĝis la unuan junularan tendaron en Kaltanėnai (tiam en BET-dokumentoj literumita Kaltanenaj, parto de la komunumo Švenčionys), Litovio, kaj ricevis la titolon SEJT-9. BET-oj kaj SEJT-oj estis fundamento de la organizita Esperanto-movado en Sovetunio.

Post la sendependiĝo de la baltiaj landoj BET-oj laŭ sia programo kaj konsisto de partoprenantoj evoluis al veraj internaciaj kongresoj. La renkontiĝon BET-43, kiu okazis de la 14–a ĝis la 22-a de julio 2007, en la nordlitovia urbo Šiauliai, partoprenis 322 esperantistoj el eĉ 18 landoj: Litovio (el 23 urboj), Latvio, Pollando, Finnlando, Estonio, Belorusio, Rusio, Belgio, Germanio, Italio, Aŭstrio, Ĉeĥio, Francio, Nederlando, Portugalio, Slovakio, Ukrainio kaj Svedio.

Listo de BET-oj[1]

 ĈET-1  1959 08 01 – 10 Baltezers, Latvio      48
 ĈET-2  1960 08 01 – 10 Kääriku, Estonio      107
 ĈET-3  1961 08 01 – 10 Molėtai, Litovio      204
 ĈET-4  1962 08 01 – 10 Drabeši, Latvio       238
 BET-5  1963 08 04 – 11 Värska, Estonio       288
 BET-6  1964 08 01 – 10 Veisiejai, Litovio    153
 BET-7  1965 07 30 – 08 08 Saulaine, Latvio   171
 BET-8  1966 07 05 – 15 Pärnu, Estonio        117
 BET-9  1967 08 01 – 10 Vilnius, Litovio      337
 BET-10 1968 07 27 – 08 05 Ruba, Latvio       194
 BET-11 1969 08 10 – 16 Viljandi, Estonio     400
 BET-12 1970 08 01 – 10 Kretinga, Litovio     316
 BET-13 1971 08 06 – 15 Smiltene, Latvio      189
 BET-14 1972 08 01 – 10 Häädemeeste, Estonio  170
 BET-15 1974 08 02 – 04 Rīga, Latvio          102
 BET-16 1975 07 25 – 08 03 Helme, Estonio     222
 BET-17 1976 07 30 – 08 10 Viekšniai, Litovio 241
 BET-18 1977 07 23 – 31 Rēzekne, Latvio       223
 BET-19 1978 07 15 – 23 Kehra, Estonio        174
 BET-20 1983 07 01 – 10 Noreikiškės, Litovio  358
 BET-21 1984 07 06 – 15 Kuldīga, Latvio       299
 BET-22 1985 07 03 – 10 Kose, Estonio         450
 BET-23 1986 07 10 – 19 Smalininkai, Litovio  472
 BET-24 1987 07 12 – 19 Saulaine, Latvio      406
 BET-25 1988 07 24 – 31 Tallinn, Estonio      350
 BET-26 1989 08 12 – 20 Noreikiškės, Litovio  608
 BEK-27 1990 07 10 – 19 Jelgava, Latvio       435
 BET-28 1991 07 08 – 15 Tartu, Estonio        422
 SAT-65 1992 08 05 – 15 Noreikiškės, Litovio  452 (el eksa Sovetunio 296)
 BET-29 1993 07 09 – 17 Priekuli, Latvio       50
 BET-30 1994 07 23 – 30 Pärnu, Estonio        100
 BET-31 1995 07 08 – 16 Girionys, Litovio     203
 BET-32 1996 08 02 – 10 Jūrmala, Latvio       208
 BET-33 1997 08 03 – 09 Haapsalu, Estonio     162
 BET-34 1998 07 17 – 24 Veisiejai, Litovio    253
 BET-35 1999 07 18 – 24 Liepāja, Latvio       163
 BET-36 2000 07 03 – 09 Tallinn, Estonio      201
 BET-37 2001 07 07 – 15 Noreikiškės, Litovio  303
 BET-38 2002 07 07 – 14 Rīga, Latvio          182
 BET-39 2003 08 10 – 14 Tartu, Estonio         76
 BET-40 2004 07 11 – 17 Birštonas, Litovio    257
 BET-41 2005 07 15 – 21 Rīga, Latvio          150
 BET-42 2006 07 04 – 08 Kuressaare, Estonio   137
 BET-43 2007 07 14 – 22 Šiauliai, Litovio     322
 BET-44 2008 07 05 - 12 Ventspils, Latvio     151
 BET-45 2009 07 08 - 12 Paikuse, Estonio      121
 BET-46 2010 06 26 - 07 04 Visaginas, Litovio 185
 BET-47 2011 07 09 - 16 Mālpils, Latvio       115
 BET-48 2012 07 04 - 08 Pala, Estonio          44
 BET-49 2013 07 06 - 14 Utena, Litovio        216
 BET-50 2014 06 28 - 07 05 Jūrmala, Latvio    144
 BET-51 2015 06 25 - 28 Tallin, Estonio        60
 BET-52 2016 07 02 - 10 Birštonas, Litovio    334
 BET-53 2017 07 01 - 08 Liepāja, Latvio       202
 BET-54 2018            Pärnu, Estonio 
 BET-55 2019 07 06 - 14 Panevėžys, Litovio 

Literaturo

  • La historio de la Unua BET kaj 50-jara jubileo, en "Litova Stelo, 5/2009, p. 10-15

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Baze preparita de la eksredaktoro de la revuo Litova Stelo Petras ČELIAUSKAS