Institut Ramon Llull: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
enirejo
+Bibliotekoj, kelkaj redaktetoj
Linio 21: Linio 21:


== Notoj ==
== Notoj ==
{{referencoj}}
{{Referencoj}}


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Instituto de Katalunaj Studoj]]
* [[Instituto de Katalunaj Studoj]]


{{projektoj}}
{{Projektoj}}


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.llull.cat/llull/index.jsp oficiala instituta retejo (katalune, hispane kaj angle)]
* [http://www.llull.cat/llull/index.jsp oficiala instituta retejo (katalune, hispane kaj angle)]


{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Institutoj]]
[[Kategorio:Institutoj]]
[[Kategorio:Kataluna lingvo]]
[[Kategorio:Kataluna lingvo]]

Kiel registrite je 17:28, 20 mar. 2019

stando de la institucio Institut Ramon Llull en la frankfurta librofoiro 2012 (pliaj fotoj sube)

La institucio Institut Ramon Llull (katalune; hispane Instituto Ramon Llull) estas katalunia kultura instituto, kiu dediĉiĝas al la disvastigo de la kataluna lingvo kaj kulturo. La instituta nomo honorigas la katalunan klerulon Ramon Llull (1232–1316) de la baleara insulo Majorko.

La institucion la 5-an de aprilo 2002 fondis la du hispaniaj aŭtonomaj komunumoj Katalunio kaj Balearoj.

enirejo de la instituto en Barcelono

Post la regiona parlamenta baloto de marto 2003 en la aŭtonoma komunumo Balearoj la tiea maldekstra registara koalicio transdonis la povon al konservativa registaro, kaj la rilatoj inter la du kontraktaj partneroj malpliboniĝis. Sekve la baleara registaro la 25-an de junio 2004 retiriĝis el la engaĝiĝo en la instituto.

La instituto kun certagrada subteno de la Instituto Cervantes, la kultura instituto de Hispanio (fakte de la hispana lingvo), subtenas la katalunan lingvon kaj kulturon, kaj en la tradicia teritorio en kiu parolatas la lingvo (do la nordoriento de Hispanio, la ŝtateto Andoro kaj la lima regiono de la pli norda ŝtato Francio), kaj en aliaj partoj de Hispanio, kaj en aliaj landoj. Internacie aparte la frankfurta librofoiro, kies gasta lando en 2007 estis Katalunio, signife kontribuis al la diskonatigo de la kataluna literaturo ekster Katalunio.

Fine de 2007 la aŭtonomiaj registaroj de Katalunio kaj Balearoj plus la registaro de Andoro interkonsentis refondon de la instituto Ramon Llull per tiuj tri katalunlingvaj regionoj kaj per tio doni pli fortan voĉon al la subteno de la kataluna lingvo kaj kulturo en eksterlando.[1]

Jen du pliaj e-istaj fotoj de la instituta stando en la Frankfurta librofoiro 2012:     


Laŭ la stato de aŭtuno 2012, direktoro de la instituto estas Vicenç Villatoro. Eksterlandaj oficejoj estas en Berlino, Londono, Novjorko kaj Parizo. Inter alie en la frankfurta librofoiro de 2012, la instituto celebris sian dekjariĝon.

Notoj

  1. Catalunya, les Illes Balears i Andorra acorden refundar l'IRL per garantir la màxima representativitat de l'organisme, do "Katalunio, la Balearaj Insuloj kaj Andoro interkonsentas refondi la IRL por garantii la maksimuman reprezentecon de la organismo", artikolo de decembro 2007 en la instituta retejo (evidente katalune, en formato PDF)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj