Astano: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 132: | Linio 132: | ||
* Horzono''':''' [[UTC]] +6h |
* Horzono''':''' [[UTC]] +6h |
||
* Koordinatoj: {{koordinatoj gm|51|11|N|71|24|E}} |
|||
* Loĝantaro: 750 000 (2014) |
* Loĝantaro: 750 000 (2014) |
||
* Tago de Astano : 6-a de julio (la naskiĝdatreveno de Nazarbajev) |
* Tago de Astano : 6-a de julio (la naskiĝdatreveno de Nazarbajev) |
Kiel registrite je 06:49, 21 mar. 2019
Nursultano | |||
kazaĥe: Астана, ruse: Астана | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Астана | |||
Lando | Kazaĥio | ||
---|---|---|---|
Situo | Astano | ||
- koordinatoj | 51° 10′ 00″ N 71° 26′ 00″ O / 51.16667 °N, 71.43333 °O (mapo) | ||
Areo | 710,2 km² (71 020 ha) | ||
Loĝantaro | 835 153[1][2] (4-a de septembro 2014) | ||
Dato | 1830 | ||
Horzono | ALMT (UTC+6) | ||
Poŝtkodo | 010000–010015 | ||
Tel. antaŭkodo | +7 7172 | ||
Situo enkadre de Azio
| |||
Vikimedia Komunejo: Astana - Nursultan (2019) | |||
Retpaĝo: www.astana.gov.kz | |||
Nursultano, antaŭe konata sub la nomo Astano (kazaĥe Астана, latinigite kiel Astana; laŭvorte tradukite ĉefurbo) estas la ĉefurbo de Kazaĥio aŭ Kazaĥstano depost la kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbajev deklaris ĝin ĉefurbo ekde 1997[3]. La urbo en la koro de Kazaĥio ne estis eminenta antaŭ 1997 kiam Almato estis la ĉefurbo de Kazaĥio. Nuntempe Astano fariĝis la simbolo de la moderna Kazaĥio : ĝi ne nature evoluis kiel la antaŭa ĉefurbo (Almaty), sed ekestis post decido de prezidento ke la provinca urbeto Akmola (970 km pli norden) fariĝu la nova ĉefurbo[4].
- Horzono: UTC +6h
- Loĝantaro: 750 000 (2014)
- Tago de Astano : 6-a de julio (la naskiĝdatreveno de Nazarbajev)
Astano estis fondita en la jaro 1824 kiel rusa fortikaĵo, antaŭ 1965 nomata Akmolinsko, inter 1965-1991 Celinogrado, 1991-1994 Akmolo(=blanka tombo).
Vidindaĵoj
La plej konata konstruaĵo estas de la brita arkitekto Norman Foster kaj nomiĝas Bayterek : turo de 105 metroj alta kaj je la pinto oran ovon (en ĝi troviĝas 2kg pezanta triangulo plene en oro en kiu estas manŝablono de prezidento Nazarbejev) de kie videblas alia konstruaĵo de Norman Foster, la butikumcentro Ĥan Satir en formo de vitra tendo kie la temperaturo vintre kaj somere 24h/24 je 24°C. La urbo posedas ankaŭ moskeo ornamta kun oro kaj blanka marmoro, unu de la plej grandaj en centra Azio. La nova koncerthalo nomata la Piramido de la Paco, dizajnita de la arkitekto Norman Foster - grandega piramido 62 metrojn alta kiu povas gastigi 3.500 personojn. Alia renoma arkitektoburoo, la dana BIG, konstruis ankaŭ futurisman nacian bibliotekon[4].
La enloĝantoj de Astano pasas ilian labortagon plejparte en senfinaj aŭtovicoj, ne ekzistas metroo kaj ekster la urbo (senfina stepo) videblas apenaŭ aŭtoj[4].
Vidu ankaŭ
- Ĥan Satir
- Kazaĥio Karlag (ru : Карлаг), muzeo pri la karaganda gulago
- Karagando
- Igor Kurĉatov, nuklea fizikisto kaj poste pacifisto.
- Semej
- Aralo, lago kun ekologia kastastrofo
Bildaro
-
Klimato en Astana
Referencoj
- ↑ The population of Astana is 835,153 people. BNews.kz (4 September 2014). Alirita 6 October 2014.
- ↑ Population of Astana reaches 835,000 people. Interfax Kazakhstan (4 September 2014). Alirita 11 March 2015.
- ↑ The history of Astana. Akimat of Astana (19 January 2013). Alirita 6 October 2014.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 (nederlanda) "Sovjetistan" p. 157-160; (franca) "Soviétistan, un voyage en Asie centrale" (Sovetejo, vojaĝo en centra Azio), Erika Fatland (tradukita el la norvega fare de Alex Fouillet, Gaïa, 512 paĝoj, 2016. Alillingvaj eldonrajtoj por Sovetejo-vojaĝo en centra Azio : Danio (Informations Forlag), Estonio (Tänapäev), Finnlando (Siltala Publishers), Francio (Gaïa Editions), Germanio (Suhrkamp Verlag), Barato (hindia kaj bengala lingvoj, Sampark), Italio (Marsilio), Nederlando (De Geus), Pollando (Foksal), Rusio (Ripol Classic Publishing Group), Svedio (Leopard Förlag)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Astano – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
http://www.astana.dan.kz Astano
http://www.agun.kz Kazaĥia Ŝtata Agrikultura Universitato
http://www.kz/eng/goroda/astana/astphoto1.html fotoj de Astano
|
|