Rusa mafio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Rusa mafio '''(ruse: Русская мафия, Russkaja Mafija), Bratva (Братва, "fratoj" aŭ "frateco") aŭ Ruĝa Mafio (ruse, красная мафия Krasnaja M...'
Etikedo: redakto de fonto je 2017
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:40, 9 apr. 2019

Rusa mafio (ruse: Русская мафия, Russkaja Mafija), Bratva (Братва, "fratoj" aŭ "frateco") aŭ Ruĝa Mafio (ruse, красная мафия Krasnaja Mafija) estas ofte uzita nomo por gamo de organizoj de la organizita krimo kiuj fontas el la eksa Sovetunio apartenanta al la nuna post-sovetiaj ŝtatoj kaj landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj. Ekde la dissolvo de Sovet-Unio en 1991, la ekonomia liberaligo en la regiono permesis al tiuj grupoj pligrandiĝi internaciskale ĝis igi ilin influaj en krimaj organizoj tutmondaj. Ĝi aktivas en pluraj sektoroj de la socio rusa. La rusaj krimuloj estas ankaŭ aktivaj internacie en la kontraŭleĝa petrolo-komerco, hom-trafiko, drog-trafiko, armil-trafiko kaj nukleaj materialoj kaj monlavado. La 2-an de decembro 2009, Timur Laĥonin, la estro de la Nacia Centra Oficejo de Interpol en Rusio, diris: "Certe, ekzistas krimoj implikantaj niajn iamajn samlandanojn eksterlande, sed ne ekzistas datumoj kiuj sugestus ke praa strukturo de rusaj organizitaj krimaj grupoj ekzistas eksterlande"