Demokratio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29: Linio 29:
* aliflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas certan aŭtonomecon rilate al la suvereno, kaj rajtojn je kundecido.
* aliflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas certan aŭtonomecon rilate al la suvereno, kaj rajtojn je kundecido.


Tiu sistemo, kiu dum la [[19-a jarcento]] havis la nomon "[[liberalismo]]" (ne konfuzu ĝin kun la moderna [[ekonomia liberalismo]]) estas la moderna demokratio. Ĝi ne estas la samo kiel la greka demokratio, kiu, kiel konate, estis nur profite al malplimulto en ege malegaleca socio, kaj (vudu ekzemple la verkon "[[Politeia]]" de [[Platono]]), finfine fiaskis. Ĝi estas direktita kontraŭ la ebla "despotismo de la popolo" same kiel kontraŭ la [[despotismo]] de la reĝoj aŭ de nobelaj kaj alimaniere privilegiitaj klasoj. La gardado de la individuaj liberecoj, rajtoj de malplimultoj, ne estas logike pravigebla nur el la ideo de la regado de la popolo aŭ de la plimulto. Tial se la ideo de demokratio volas esti humanisma valoro, ĝi devas ankaŭ je tiuj prizorgi. (La usonaj "patroj de la konstitucio" tre klare ekkonis kaj eldiris, ke la [[konstitucio]] donu sekurecon kontraŭ la despotismo de la popolo.).
Tiu sistemo, kiu dum la [[19-a jarcento]] havis la nomon "[[liberalismo]]" (ne konfuzu ĝin kun la moderna [[ekonomia liberalismo]]) estas la moderna demokratio. Ĝi ne estas la samo kiel la greka demokratio, kiu, kiel konate, estis nur profite al malplimulto en ege malegaleca socio, kaj (vidu ekzemple la verkon "[[Politeia]]" de [[Platono]]), finfine fiaskis. Ĝi estas direktita kontraŭ la ebla "despotismo de la popolo" same kiel kontraŭ la [[despotismo]] de la reĝoj aŭ de nobelaj kaj alimaniere privilegiitaj klasoj. La gardado de la individuaj liberecoj, rajtoj de malplimultoj, ne estas logike pravigebla nur el la ideo de la regado de la popolo aŭ de la plimulto. Tial se la ideo de demokratio volas esti humanisma valoro, ĝi devas ankaŭ je tiuj prizorgi. (La usonaj "patroj de la konstitucio" tre klare ekkonis kaj eldiris, ke la [[konstitucio]] donu sekurecon kontraŭ la despotismo de la popolo.).


Intertempe la antaŭe negativa nuancaro de la nocio paliĝis. Tiun negativan komprenon la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, dum pli ol du mil jaroj. La populara, sed iom tro simpla senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiaŭ ofte kondukas al miskompreno de tio, kio la moderna demokratio de ne greka, sed anglo-saksa tipo fakte estas: Nome sistemo de la sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido (multcentrismo) kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la humanismaj valoroj kaj de sekurigitaj kontraŭ-potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio, oni ofte uzas komplikajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokratia baza ordo". Eble, laŭ propono de la konata pridemokratia teoriisto [[Giovanni Sartori]], oni nomu la modernan demokration "liberala demokratio", por distingi ĝin de la "etimologia" miskompreno de la nocio.
Intertempe la antaŭe negativa nuancaro de la nocio paliĝis. Tiun negativan komprenon la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, dum pli ol du mil jaroj. La populara, sed iom tro simpla senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiaŭ ofte kondukas al miskompreno de tio, kio la moderna demokratio de ne greka, sed anglo-saksa tipo fakte estas: Nome sistemo de la sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido (multcentrismo) kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la humanismaj valoroj kaj de sekurigitaj kontraŭ-potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio, oni ofte uzas komplikajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokratia baza ordo". Eble, laŭ propono de la konata pridemokratia teoriisto [[Giovanni Sartori]], oni nomu la modernan demokration "liberala demokratio", por distingi ĝin de la "etimologia" miskompreno de la nocio.

Kiel registrite je 20:10, 15 apr. 2019

Balotrajto estas unu el la gravaj aspektoj de la demokratio.
Balotado en Bangladeŝo.
Balotado en Irako.

Demokratiopopolregado estas politika formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo. La termino laŭ etimologio derivas el grekaj radikoj dêmos popolo kaj kratos potenco, povo. Tio povas esti aplikita al la regado de tuta tre loĝata lando, kiel UsonoBarato, same kiel al administrado de malgranda grupo, klubo, asocio ktp.

En diversaj kultursferoj kaj ideologiaj tradicioj oni iom diverse difinas demokration. La nuntempe tre vaste akceptita difino estas tiu de liberala demokratio. Laŭ tiu difino, demokratio postulas ĝeneralan kaj egalan balotrajton (kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organiziĝi kaj eldiri sian opinion sen danĝero esti persekutita aŭ malhelpita, ktp, kaj la rajton krei kaj sekvi amaskomunikilojn liberajn el ĉia subpremo, kaj funkciantan juran ordon, kiu protektu ĉi tiujn liberecojn. En Usono oni tradicie akcentas la disigon kaj la reciprokan kontrolon de la diversaj branĉoj de la potenco: nome la leĝofaranta, la realiganta aŭ plenumanta (praktike administracianta) kaj la juĝista branĉoj (ideo devena el Montesquieu). En la germana kaj nordeŭropa tradicioj oni pli akcentas la popolan suverenecon.

Marksismo-leninismo, kiu estis la reganta ideologio de Sovetunio kaj aliaj socialismaj landoj, nomis liberalan demokration "burĝa demokratio", aŭ "formala demokratio" argumentante, ke la rajtoj de la plej malriĉa parto de la popolo (precipe la laboristoj) ekzistas nur aspekte (laŭŝajne), sed ke ili ne havas la praktikan kaj efektivan eblon profiti de ili. La marksisma-leninisma teorio ligas demokration kun la materiaj kondiĉoj de la vivo kaj la klasa strukturo de la socio. Vere la maŝinaro por kreado de partioj, kandidatigoj, aliro al la gazetro, sen enkalkuli la eblon krei amaskomunikilojn en la modernaj socioj estas tute for de la atingokapablo de malriĉaj socioj, klasoj, tavoloj, grupoj ktp. Laŭ tiu teorio liberala demokratio estas fakte diktatoreco de la kapitalistoj super la laboristoj. Laŭ marksismo-leninismo, la historie plej alta formo de demokratio estu la socialisma demokratio, kiu estiĝus per la revolucia renverso de la liberala demokratio. Tiu difino de demokratio misevoluis al diktatura kaj totalisma stalinismo, kaj tamen ĝi havas ankoraŭ subtenantojn en diversaj etosoj, landoj kaj cirkunstancoj.

Bazaj kondiĉoj de liberala demokratio

Laŭ la nuntempe sufiĉe vaste akceptita difino, demokratio supozigas la kunecon de almenaŭ la jenaj kondiĉoj :

Egaleco.
Demokratio supozigas egalecon inter la civitanoj, sen ia distingo pri socia klaso, raso, seksoreligio. Ĉiuj civitanoj estas egalaj je rajtoj. El tiu egaleco rezultas la ekvacio : unu homo = unu voĉo. Egaleco tamen estas jura egaleco, ne fakta egaleco. Ĝi postulas, ke la samaj juraj reguloj aplikiĝu egalece al la civitanoj, kiuj estas en sama situacio (egaleco ne forigas diversecon), tamen ĝi malfacile kongruas kun socioj kie la faktaj malegalecoj estas kruele drastaj.
Leĝeco. (laŭjureco)
Larĝasence, leĝeco signifas obeon al la juraj reguloj. Demokratio tiel supozigas, ke la rilatojn inter la civitanoj regu juraj reguloj, kiuj estu akceptitaj de ĉiuj kaj sekve aplikiĝas al ĉiuj, inkluzive de la policaj fortoj, kaj de la regantoj mem. Por ke demokratio ekzistu, la civitano devas esti kaj la faranto de la leĝo kaj ties obeanto.
Libereco.
Demokratio, kiu estas povo de la popolo, tial supozigas politikan liberecon, t.e. liberecon partopreni la publikajn aferojn sen malhelpo aŭ timo. Ĉiuj civitanoj estas liberaj partopreni la regadon, ĉu elektante la regantojn/registojn (balota elekto) ĉu decidante mem (referendumo). Sed libereco en demokratio estas ankaŭ opinia libereco, kiu nepre kondukas al plurismo, t.e. la akcepto kaj respekto al pluraj politikaj fluoj, inter kiuj civitano povos elekti tiun, kiu al li ŝajnas la plej kapabla estri la publikajn aferojn. Tiu plurismo aperas precipe en multpartia sistemo, en kiu pluraj politikaj partioj dissendas siajn respektivajn ideologiojn kaj vere influas la politikan vivon.
Sekvado de la ĝenerala intereso
Ĉar demokratio ekzistas "por la popolo" ĝi devas prizorgi kaj privilegii tion, kio estas la intereso de la pli multaj, aŭ kiu bonas al publika intereso prefere, se necese, al tiu de privilegiitoj, ĉiaspecaj feŭdismoj, ktp. Demokratio estas je la servo de la popolo, kaj devas zorgi pri ties bono.

Malgraŭ ĉi tiuj kvar kondiĉoj, demokratio tre ofte puŝiĝas al neevitebla regulo : la regulo/principo pri plimulto, kiu postulas, ke la adoptotaj decidoj estu tiuj, kiuj akiros la plej grandan nombron de voĉoj. La principo pri plimulto tiel povas kaŭzi subpremadon de sendefendaj malplimultoj fare de la plimulto (do kontraŭ teoria egaleco) kaj la riskon de en si mem demokratiaj decidoj, kiuj atencas la demokratiajn liberecojn. Pro tio la moderna demokratio supozigas, ke la malplimultoj povu libere sin esprimi kaj roli en la politika vivo, kaj ke la zorgo pri ĝenerala intereso atentu ankaŭ samtempe je rajtoj de individuoj kaj malplimultoj, almenaŭ se tiuj estas malfortaj kaj ne riskas subpremi la aliajn sed ja esti subpremitaj de la aliaj.

Kvankam teorie la menciitaj bazoj estas ekde la vidpunkto de etiko vere senriproĉaj, la praktiko montras multajn malfortigajn aspektojn de la demokratiaj sistemoj. La egaleco de la civitanoj estas teoria principo en la aliro al voĉdonado, sed antaŭ tio oakzas longa procezo. En la propagando por disvastigi la ideojn ne ĉiuj civitanoj estas egalaj en la senco, ke oni ne aliras al amaskomunikiloj aŭ eĉ al sistemo de politikaj partioj kun la sama kapablo. Riĉuloj, gravuloj, konatuloj povas pli facile uzi la sociajn rimedojn por atingi siajn politikajn celojn. Tiu fakta malegaleco, aŭ almenaŭ disegaleco, tuŝas ankaŭ la juran aspeton. La supre menciita leĝeco estas simile nur teoria, kiam la kapablo atingi defendon ne estas la sama por ĉiu civitano. Eĉ en demokratiaj landoj, kelkaj gravuloj havas jurajn privilegiojn (reĝoj en monarkioj, parlamentanoj en multaj landoj) ktp. Kaj finfine la libereco foje havas limigojn, kiuj foje povas tuŝi la rezulton de balotadoj.

Ide-historiaj rimarkoj

La moderna demokratio hegemonia almenaŭ en Okcidento devenas grandparte el la anglo-saksa jur-evoluo, kiu komenciĝis per la Magna Charta Libertatum 1215. Temas pri iom post iom evoluinta, kontraŭ la monarko direktita sistemo de rajtoj je liberecoj (=aŭtonomisferoj) kaj kundecido, fare unuavice de la nobela klaso, poste de la burĝoj. Nur fine de la Franca revolucio de 1789 kaj dum la 19-a jarcento la laboristaj klasoj siavice postulis, ke demokratio utilu ankaŭ al ili, la plej ampleksa, kaj plej suferanta klaso de la popolo. Post ĝermoj, dum la 16-a jarcento en Etienne de la Boetie kaj tekstoj kiel Vindiciae contra tyrannos, eŭropaj pensuloj de la 17-a jarcento kiel Hugo GrotiusThomas Hobbes ellaboris la koncepton de la socia kontrakto. Pensuloj kiel Locke, Montesquieu kaj Jean-Jacques Rousseau provis trapensi kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstataŭ la reĝo fariĝis suvereno (ne ĉie do), ĝi troviĝas en tiu sistemo en tre aparta duobla rolo:

  • unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera reganto;
  • aliflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas certan aŭtonomecon rilate al la suvereno, kaj rajtojn je kundecido.

Tiu sistemo, kiu dum la 19-a jarcento havis la nomon "liberalismo" (ne konfuzu ĝin kun la moderna ekonomia liberalismo) estas la moderna demokratio. Ĝi ne estas la samo kiel la greka demokratio, kiu, kiel konate, estis nur profite al malplimulto en ege malegaleca socio, kaj (vidu ekzemple la verkon "Politeia" de Platono), finfine fiaskis. Ĝi estas direktita kontraŭ la ebla "despotismo de la popolo" same kiel kontraŭ la despotismo de la reĝoj aŭ de nobelaj kaj alimaniere privilegiitaj klasoj. La gardado de la individuaj liberecoj, rajtoj de malplimultoj, ne estas logike pravigebla nur el la ideo de la regado de la popolo aŭ de la plimulto. Tial se la ideo de demokratio volas esti humanisma valoro, ĝi devas ankaŭ je tiuj prizorgi. (La usonaj "patroj de la konstitucio" tre klare ekkonis kaj eldiris, ke la konstitucio donu sekurecon kontraŭ la despotismo de la popolo.).

Intertempe la antaŭe negativa nuancaro de la nocio paliĝis. Tiun negativan komprenon la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, dum pli ol du mil jaroj. La populara, sed iom tro simpla senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiaŭ ofte kondukas al miskompreno de tio, kio la moderna demokratio de ne greka, sed anglo-saksa tipo fakte estas: Nome sistemo de la sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido (multcentrismo) kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la humanismaj valoroj kaj de sekurigitaj kontraŭ-potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio, oni ofte uzas komplikajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokratia baza ordo". Eble, laŭ propono de la konata pridemokratia teoriisto Giovanni Sartori, oni nomu la modernan demokration "liberala demokratio", por distingi ĝin de la "etimologia" miskompreno de la nocio.

La sistemo de la rajtoj de libereco estas konkretigita en la diversaj katalogoj de homaj rajtoj. Pere de la Deklaracio de la Unuiĝintaj Nacioj de la 10-a de decembro 1948, kompletigita de pluraj fakaj internaciaj interkonsentoj kaj rimedoj pri civilaj rajtoj, nome protekto kontraŭ torturo kaj aliaj humiligaj malhumanaj traktadoj, k.t.p., kaj laste sed ne balaste la Internacia Punkortumo en Hago, kiu ricevis internacijuran validecon.

La demokratiaj kaj liberecaj valoroj povas esti konsiderataj pli adekvataj al grandaj socioj ol la antaŭ- kaj kontraŭ-demokratiaj valoroj, ĉar ili ebligas bonan kunvivadon eĉ kun malkonsento, kun plurismo de la vivoformoj, anstataŭ provi perforte forigi la malkonsenton, ĉar tio iam certe fiaskos. La demokratiaj valoroj ne enhave determinas, kiamaniere oni vivu kaj pensu, sed ili celas al formala reguligo de la kunvivado sub la kondiĉo de malkonsento. Juriste dirite, ili estas pli procesjuraj (proceduraj) ol materialjuraj (enhavaj). Sen homaj rajtoj ne temas pri demokratio en la moderna senco, sed pri despotismo de la plimulto. Tial oni foje konsistigis demokration en respekto de individuaj rajtoj, sed krom, ke tio estas tute preterlasi ties esencan difinon ("povo de la popolo", diference ja aliaj tipoj da socioj kaj povoj) kaj forgesi ke la popolo estas konsistigita de individuoj. Tiu simpla konstato montras, ke sen protekto de individuaj rajtoj ne estas demokratio kaj, ke defendo de individuoj neprigas defendon de interesoj de la popolo ĉar ne io ajn alia estas la popolo ol vivantaj individuoj. Distingiĝas demokratio celante ne forgesigi, ke ĉiu el tiuj individoj havas samajn rajtojn, kaj ke politika strukturo devas tiom zorge atenti je la interesoj de kiu ajn, de aliaj socioj, kie estas privilegiitaj klasoj aŭ grupoj. Ofte despotismo estas starigita "nome de la popolo", sed ĝenerale por la intereso de individuo, partio, jam reganta malplimulto, aŭ nove formita reganta klaso. Sen vera demokratio la liberecoj ne fakte ekzistas por ĉiuj civitanoj, sed servas al nur kelkaj por pli bone subpremi la aliajn.

Per krudaj rimedoj (puĉoj, "Taĉmentoj de la morto", k.t.p.) aŭ malnaivaj kaj arte ellaboritaj rimedoj (kiel monopoligo de la amaskomunikiloj, monaj bariloj kiuj fakte malhelpas al la popolo partopreni en la politika vivo, aŭ aliaj eĉ pli ruzaj kaj insidaj rimedoj) demokratio, dum ĝi havas la eksterajn formojn de demokratio, ofte estas tordita kaj havas nur la nomon demokratio; fine eĉ la simplaj juraj garantioj povas esti trompitaj en pezaj kaj sepsaj etosoj. Libereco de agado (kondiĉe ke ĝi ne damaĝu al aliaj) kaj pensado do, el la vidpunkto de la individuo, estas la antaŭkondiĉo mem de la demokratiaj valoroj.

La naskiĝo de demokratio

  • En antikva Helenio demokratio ekis en Ateno en jaro -508, kiam Klisteno lanĉis la tielnomitan "Atenan eksperimenton", li havis kontraŭ si la riĉulojn, kiuj provis ricevi helpon de ekstera regno, t. e. Sparto. La atena sistemo, prosperinte, iĝis modelo, kaj estis imitata de multaj aliaj inter la helenaj urbo-regnoj.
  • En Romio, longa historio de klasbataloj unue inter la Patricioj la Plebo, poste la riĉuloj (el la du klasoj) kaj la proletoj kondukis al kompleksa respublika sistemo, kiu neniam estis vere demokrata, pro multspecaj sistemoj kaj artifikoj de la superaj klasoj kiuj celis malhelpi, ke la popolo havu influon aŭ manipuli tiun ĉi, aŭ perfortaĵoj ĉiaspecaj kaj fine enlanadaj militoj.
  • Ĉe ĝermanaj popoloj pluraj institucioj estis antaŭformoj de demokratio, eĉ pli demokrataj ol tiuj de Grekio, kiuj valoris nur por la civitanoj (ĝenerale nur 10% de la loĝantoj), malinkluzivante ĉiujn virinojn, la alilandanojn kaj la multajn sklavojn)
  • Kiel la komencon de moderna demokratio oni povas nomi la enkondukon de ĝenerala kaj egala balotrajto. En multaj landoj la viroj ricevis balotrajton fine de la 19-a jarcento. La regantaj pensmanieroj ne konsideris ebla, ke la virinoj pertoprenu en politiko (ili estis forbaritaj eĉ el supera edukado). Pri vere egala balotrajto oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la rajton voĉdoni. En multaj landoj tio okazis post la jaro 1900. Novzelando kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotrajton en 1894 kaj Aŭstralio en 1902. Finnlando estis la unua lando en Eŭropo, kiu donis al virinoj la rajton voĉdoni, en la jaro 1905, lastaj regionoj en Eŭropo estis certaj kantonoj de Svisio, kiuj donis al virinoj balotrajton nur en la 1970-aj jaroj. En multaj landoj daŭre ne ekzistas ĝenerala kaj egala balotrajto.[1]

Notoj

  1. Jacques Dalarun [1] en Gouverner c’est servir. Essai de démocratie médiévale, Alma éditeur, Paris, 2012 (ISBN 978-2-36279-024-9), rimarkigas ke la ideo de demokratio estis ĉiam ĉeborde de la kreiĝo en la pensmaniero inter la kristanaj popoloj. Fakte, oni rajtas pensi ke la miloj de monaĥejoj kies monaĥoj laŭlonge de mil jaroj renkontiĝas (= kapitulumas) kaj demokrate (sendinastia obeo) elektas abaton ne povis ne inokuli pensmanieron «demokratan» en la ĉirkaŭaj popoloj. Krome per la alveno de la Ordenoj almozantaj (13-a jarcento) ne povis ne intensigi tiun menslinion: tiuj ĉi fakte elektas (ordinare) ĉiutrijare sian provincan superulon kaj generalan reganton, kiuj elektindas ordinare ne pli ol du fojoj... En Italio, ekzemple, ofte subtenantoj kaj regantoj de la Liberaj Komunumoj por kune decidi kaj kandidatigi renkontiĝis ĉe la franciskanaj kaj domenikanaj konventoj. Kaj ankaŭ la virinaj monaĥejoj la monaĥinoj praktikis tiun privilegion: elekti siajn superulinojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj