Wilhelm Kaufmann: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20: Linio 20:
{{Commonscat|Wilhelm Kaufmann}}
{{Commonscat|Wilhelm Kaufmann}}
* {{DNB-Portal|119036010|NAME=Wilhelm Kaufmann}}
* {{DNB-Portal|119036010|NAME=Wilhelm Kaufmann}}
* Zu Wilhelm Kaufmann auf der [http://www.vs-st-koloman.salzburg.at/chronik/die-anfaenge/91-wilhelm-kaufmann.html Prie sur pagxoj de la elementarlernejo St. Koloman]
* Zu Wilhelm Kaufmann auf der [http://www.vs-st-koloman.salzburg.at/chronik/die-anfaenge/91-wilhelm-kaufmann.html Prie sur la retpaĝoj de la elementarlernejo Sankt Koloman]
*[https://www.pustet.at/Wilhelm-Kaufmann-1901-1999_33_p93.html Pri libro pri Kaufmann ĉe Pustet-eldonejo]
*[https://www.pustet.at/Wilhelm-Kaufmann-1901-1999_33_p93.html Pri libro pri Kaufmann ĉe Pustet-eldonejo]



Kiel registrite je 09:17, 4 maj. 2019

Wilhelm KAUFMANN (naskiĝinta la 18-an de marto 1901 en Salzburg, mortinta samloke la 3-an de septembro 1999) estis aŭstra pentristo kaj kosmopolito kiu tre engaĝiĝis por la konservo de salcburgaj urbaj pezaĝoj kaj meritis daŭri pri la arkitektura aspekto de sia naskiĝurbo.

Vivo

Liaj pentraj agadoj komenciĝis en romantika vivsento. En la rondaro de la porjunula movado Wandervogel li pasigis multajn jarojn antaŭ studo de pentrado ĉe la artmetilernejo de Vieno. En 1923 li iĝis libera helpanto de Anton Faistauer dum la faro de freskoj en la paroĥuja kirko de la salcburga urbokvartalo Morzg.

Vandpentraĵo de Wilhelm Kaufmann ĉe la eksa bazlernejo en Salzburg-Liefering

En 1926 Kaufmann laboris kune kun Anton Kolig kaj Robin Christian Andersen ĉe la produkto de gobelinoj por okazigejo de Festivalo de Salcburgo. En la jaroj inter 1938 kaj 1945, post Anschluss, li vivis en interna elmigrostato, ĉefe en Pinzgau; tiam li gvardis ankaŭ verkojn transdonitajn al li fare de la juda pentristino Helene von Taussig.

Post la Dua mondmilito li engaĝiĝis idealisme en la kultura novkonstruo de Salcburgio. Baldaŭ li povis viziti Brition kie li konatiĝis jam antaŭ la milito pro siaj portretoj. En 1952 Kaufmann iĝis instruisto pri arto ĉe Westtown School en Pensilvanio. De tie li transloĝiĝis al Kanado por esti liberprofesiulo artista kaj instruisto. Inter 1953 kaj 1957 li ofte pentris en la amerika nordo la netuŝitan naturon. Dum pluraj longaj restadoj li konatiĝis kun Albert Schweitzer en Lambaréné en Gabono studante paralele la vivkondiĉojn primitivajn kaj naivajn de tieaj popoloj.

Graveco

En multnombraj vandpentraĵoj Kaufmann kreas bildlibrosimilan kaj klaran rakontadostilon. Famis liaj multaj portretoj estantaj ofte dike ŝmiritaj olee. Centra temo ofte estis la reagordo ekvilibra inter homaro kaj naturo. Ankaŭ pliaĝa li laboris senĉese en sia ateliero ĉe Salcburga artistdomo (Salzburger Künstlerhaus) kaj neniam laciĝis en la konfrontiĝo kun sociaj aktualaj temoj. Politike li ege klopodis konservi verdajn zonojn kiel plejeble multajn en la grandurbo Salcburgo. Eklezia verko ekzemple estis la vandpentro de krucvojo en Preĝejo Sankta Triunuo (Hinterthal).

Honoroj

Honore de la kunfondinto la Salcburga evoluighelpa organizaĵo (Salzburger Entwicklungshilfe-Organisation), en la kadro de urba ĝemeliĝo Salzburg-Singida kreis por Kaufmann nomitan premion Wilhelm-Kaufmann-Preis für Entwicklungszusammenarbeit.

En septembro 2011 ponteto trans Salzach-rivero nomitis por li, kiu ligas la urbokvartalojn salcburgajn Aigen kaj Josefiau.[1]

Literaturo

  • Adolf Haslinger und Peter Mittermayr: Salzburger Kulturlexikon. Salzburg, 2001 ISBN 3-7017-1129-1

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. DrehPunktKultur: Wilhelm-Kaufmann-Steg, inaŭgurfesto, 16.9.2011

Ŝablono:Normdaten