Flugdisko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:


Kelkfoje oni uzas la [[komerca nomo|komercan nomon]] ''Frisbee'' de la ludila [[firmao]] [[Wham-O]] (aŭ esperantigon ''frisbeo'' aŭ ''frisbio'') por paroli pri flugdiskoj ĝenerale, kvankam strikte tio aludas nur la flugdiskojn de tiu firmao.
Kelkfoje oni uzas la [[komerca nomo|komercan nomon]] ''Frisbee'' de la ludila [[firmao]] [[Wham-O]] (aŭ esperantigon ''frisbeo'' aŭ ''frisbio'') por paroli pri flugdiskoj ĝenerale, kvankam strikte tio aludas nur la flugdiskojn de tiu firmao.

Ĝenerale estas uzata por sporto kaj ludo inter homoj, sed ankaŭ multaj [[hundo]]j ŝatas la ludon, same kiel aliaj reprenas ĵetitan pilkon aŭ bastoneton. La celo tiuokaze estas ke la hundo kaptu la diskon enaere.


== Ekstrema flugdisko ==
== Ekstrema flugdisko ==

Kiel registrite je 10:54, 10 maj. 2019

Flugdisko estas diskoforma ludilo plej ofte farita el plasto. Flugdiskoj estas faritaj tiel, ke ili flugas aerodinamike kiam oni ĵetas ilin kun rotacio.

Kelkfoje oni uzas la komercan nomon Frisbee de la ludila firmao Wham-O (aŭ esperantigon frisbeofrisbio) por paroli pri flugdiskoj ĝenerale, kvankam strikte tio aludas nur la flugdiskojn de tiu firmao.

Ĝenerale estas uzata por sporto kaj ludo inter homoj, sed ankaŭ multaj hundoj ŝatas la ludon, same kiel aliaj reprenas ĵetitan pilkon aŭ bastoneton. La celo tiuokaze estas ke la hundo kaptu la diskon enaere.

Ekstrema flugdisko

Ludantoj de ekstrema flugdisko

La ludo ekstrema flugdisko (angle Ultimate Frisbee aŭ pli simple Ultimate) estas teama ludo ludata per flugdisko.

En tiu ludo partoprenas du teamoj. La ludanto kiu tenas la diskon ne povas kuri aŭ marŝi, sed povas nur pivoti sur unu piedo. Tiu ludanto tiam devas ĵeti la diskon al unu el siaj teamanoj. La alia teamo prenos la diskon se la disko tuŝas la teron aŭ se tiuteama ludanto kaptas ĝin. Kiel en Usona piedpilko, la celo estas kapti la pilkon en la teritorio de la kontraŭa teamo, kaj en la finzonon.

Golfdisko

Golfdisko estas flugdiska sporto en kiu ludantoj ĵetas diskon je celo. Ĝi estas ludata uzante regulojn similajn al golfo. Ĝi ofte ludas sur kurso de 9 aŭ 18 truoj. Ludantoj kompletigas truon ĵetante diskon al celo, ĵetante denove el la alteriĝa pozicio de la disko ĝis la celo estas atingita.

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj