Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Moldur (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun '{{Informkesto Kristana Eklezio |nomo = {{PAGENAME}} |caption_background = |dosiero = Brasov black church winter 2006-03-08.jpg |imagewidth = 300px |imagealttext = |priskribo =...' |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 54: | Linio 54: | ||
==Referencoj == |
==Referencoj == |
||
{{referencoj}} |
{{referencoj}} |
||
{{projektoj}} |
|||
[[Kategorio:Luteranaj eklezioj|Rumanio]] |
[[Kategorio:Luteranaj eklezioj|Rumanio]] |
||
[[Kategorio:Protestantismo en Rumanio]] |
[[Kategorio:Protestantismo en Rumanio]] |
||
[[Kategorio:Kristanismo en Rumanio]] |
|||
[[Kategorio:Aperis en 1542]] |
[[Kategorio:Aperis en 1542]] |
||
[[Kategorio:Luteranaj episkopoj en Transilvanio |
[[Kategorio:Luteranaj episkopoj en Transilvanio]] |
||
[[Kategorio:Transilvaniaj saksoj|*]] |
[[Kategorio:Transilvaniaj saksoj|*]] |
||
[[Kategorio:Transilvanio]] |
Kiel registrite je 07:38, 15 maj. 2019
Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio | ||
---|---|---|
La luterana "Nigra preĝejo" de Brașov | ||
Orientiĝo | Luteranismo | |
Estro | episkopo, sidejo: Hermannstadt | |
Geografiaj lokoj | Rumanio | |
Origino | ĉ. 1542 | |
Apartigita de | Katolika eklezio | |
Nombro de membroj | 13.300 (en 2010) | |
Oficiala retpaĝaro | https://www.evang.ro/ | |
La Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio, germane Evangelische Kirche A.B. [Augsburgischen Bekenntnisses] in Rumänien, estas germanlingva luterana eklezio en Rumanio, ĉefe en Transilvanio kaj en la ĉefurbo Bukareŝto. Ĝia historio datiĝas de la 12-a jarcento, kiam la transilvaniaj saksoj alvenis en la regionon, tiam parto de la Hungara reĝlando, kaj al la 16-a jarcento, kiu alportis la protestantan Reformacion.
La eklezion gvidas ĝia episkopo ekde 1553, kiam estis instalita la unua protestanta episkopo Paul Wiener. Ekde 2010, la episkopo estas Reinhart Guib.
La eklezio proksime kunlaboras kun la Evangelia-luterana eklezio de Rumanio, kiu apartiĝis de ĝi en 1921 kaj estas ĉefe hungarlingva.
La eklezio suferas gravegan membroperdon pro la amasa elmigrado de etnaj germanoj al Germanio ekde la 1970-aj jaroj. Sole inter 1989 kaj 1996 la membraro malkreskis de 100.000 al 19.000.[1]
Referencoj
- ↑ Michael Weber: Die Neuorientierung der protestantischen Kirchen in Rumänien 1990–1996. S. 146ff.