Urbo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 30: Linio 30:
===Japanio===
===Japanio===
{{Ĉefartikolo|Urboj de Japanio}}
{{Ĉefartikolo|Urboj de Japanio}}

En [[Japanio]], laŭ loĝanto-nombro, [[urbetoj de Japanio|urbetoj]] aŭ [[vilaĝoj de Japanio|vilaĝoj]] kun pli ol kvardek mil loĝantoj povas iĝi urbo.
En [[Japanio]], laŭ loĝanto-nombro, [[urbetoj de Japanio|urbetoj]] aŭ [[vilaĝoj de Japanio|vilaĝoj]] kun pli ol kvardek mil loĝantoj povas iĝi urbo.



Kiel registrite je 05:07, 16 maj. 2019

1908 Mapo de Pireo, nome haveno de Ateno, montranta la mapon de la urbo

Urbo estas vasta aro de domoj, plej ofte aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun la kamparo.[1]

Alivorte, urbo estas loĝa loko kun precipe grava statuso kiu diferencigas ĝin de vilaĝo. Fojfoje okazas, ke vilaĝo estas pli granda ol urbo. Grava diferenco estas tio, ke ĝenerale en la vilaĝo vivas kamparanoj, en urbo metiistoj, laboristoj, oficistoj. Nuntempaj urboj estas produktoj de la industria revolucio kaj estas ĝenerale distingitaj de lando-areo kaj loĝantar-nombro. Urboj grandaj kaj industriaj ĝenerale havas superajn organizajn sistemojn por la salubrigo, la publikaj servoj, la ter-distribuado, la loĝado, kaj la transporto. La koncentrado de tiu disvolvigo ege faciligas interagadon inter personoj kaj negocoj, kun profito de ambaŭ partoj en la procezo, sed ĝi prezentas ankaŭ defiojn por administrado de la urba kresko.[2] Grandurbo aŭ metropolo kutime havas asociitajn ĉeurbojn kaj eksterurbojn. Tiaj urboj estas kutime asociataj kun la metropolaj areoj kaj urbaj areoj, kreante la novan fakton ke nombraj negocaj pendolanoj vetura ĉiutage al urbaj centroj por sia laboro. Kiam urbo etendiĝas sufiĉe for kaj atingas alian urbon, tiu regiono povas konstitui kunurbaĵonmegalopolon. Laŭ terminoj de loĝantaro, la plej granda urbo propre dirite estas Ŝanhajo, dum la plej rapide kreskanta estas Dubajo.[3]

Urbo estas relative granda kaj konstanta homa setlejo.[4][5] Kvankam ne estas interkonsento pri kiel grandurbo estas distingata el urbo ene de ĝenerala lingvo, multaj grandurboj havas partikularan administran, leĝan aŭ historian statusojn baze sur loka juro.

Difinoj

Ne ekzistas tutmonde komuna difino pri urbo; tial en vasta senco urbo estas tiu loĝata loko, kiun la ŝtato deklaras urbo. Ĝenerale, "Urbo" estas unuavice uzata por nomi urban lokon kun granda loĝantaro. Ekz-e, en Irano ĉiu pli ol 5000-loĝanta loko nomiĝas urbo. Tamen, urbo povus ankaŭ indiki specialan administracian, laŭleĝan, aŭ historian statuson.

Ĉiu lando havas sian leĝaron por apartenigi loĝlokon al la kategorio "urbo". Tio dependas unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de tiu loĝantoj kiuj estas okupitaj en la sferoj ekster agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 urboj kun pli ol 100 mil da loĝantoj, kaj estas 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 miliono da loĝantoj.

Krome ne ĉiuj lingvoj kongruas. Tiele en angla oni uzas du vortojn nome town kaj city, inter kiuj estass diferencoj laŭ grando nome city plej granda. Tiele en Esperanto multaj uzas la vortojn urbo kaj grandurbo respektive.

Laŭ Francisko Azorín urbo estas Granda aro da domoj, dismetitaj laŭ stratoj k. placoj.[6] Li indikas etimologion el la latina urbs. urbis (urbo). Kaj li aldonas rilatajn terminojn kaj difinojn, nome antaŭurbo, por parto de la urbo ekster difinita bariero; ekstercentra kvartalo; suburbo, por kvartalo pli malalta, pli mizera; ĝardenurbo, por urbo, kies domoj staras inter ĝardenoj; ĉefurbo, por ĉefa urbo de regno, de provinco; urbismourbanismo, por scienco pri starigo, ampleksigo k. renovigo de urboj; urbanizi, por plibeligi, plikomfortigi urbon.[7]

Belgio

En Belgio "urbo" estas honortitolo, donacita pro difinitaj meritoj.

Britio

En Britio urbo estas loko havanta ĉarton de la krono.

Finnlando

En Finnlando ekde 1996 ne estas jura diferenco inter urbo kaj (alia) municipo; ĉiu municipo rajtas laŭ sia propra decido nomi sin urbo. En situacio de 2012, el la 336 municipoj, 108 uzas la nomon urbo. La finnlanda statistika centro dividas municipojn en tri kategoriojn, "urbecaj municipoj", "dense loĝataj municipoj" kaj "agraraj municipoj". Laŭ tiu kategoriigo estas 61 urbecaj municipoj.

Irano

En Irano lokoj kun pli ol 5000 loĝantoj nomiĝas urbo.

Japanio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Urboj de Japanio.

En Japanio, laŭ loĝanto-nombro, urbetojvilaĝoj kun pli ol kvardek mil loĝantoj povas iĝi urbo.

Svedio

En Svedio, la nocio "urbo" (stad) perdis sian juran signifon je 1971. Administracie nur pluekzistas komunumoj.

Usono

En Usono, "urbo" estas unuavice laŭleĝa termino signifanta urban lokon kun ioma memstareco (tio estas urbeto), prefere al signifo tuta granda zono (metropola loko).

Originoj

Ekzistas ne sufiĉa indickvanto por aserti kiuj kondiĉoj kaŭzis la unuajn grandurbojn. Kelkaj teoriuloj konjektis pri kion ili konsideras taŭgaj antaŭkondiĉoj, kaj bazaj mekanismoj kiuj eble estis gravaj movaj fortoj.

La konvencia rigardo diras ke grandurboj unue formiĝis post la Neolitika revolucio. La Neolitika revolucio alportis agrikulturon, kiu igis eblaj pli densajn homajn setlejojn, tiel apogante urbokernan evoluon.[8] La apero de terkultivado instigis ĉasist-kolektistojn por prirezigni nomadajn vivstilojn kaj por ekloĝi proksime de aliaj kiuj vivis per agrikultura produktado. La pliigita loĝdenso apogita de farmado kaj la pliigita produktado de manĝaĵoj por terunuo kreis kondiĉojn kiuj ŝajnas pli taŭgaj por grandurb-similaj agadoj. En sia libro, Cities and Economic Development, Paul Bairoch alprenas tiun pozicion en sia argumento ke agrikultura agado prezentiĝas necesa antaŭ ol veraj grandurboj povas formiĝi.

Laŭ Vere Gordon Childe, por ke setlejo estu kvalifikita kiel grandurbo, havendas sufiĉe da pluso de krudaĵoj por ebligi komercon kaj relative grandan loĝantaron.[9] Bairoch indikas ke, pro malabundaj loĝdensoj kiuj pluis el antaŭ-neolitikaj ĉasist-kolektistaj socioj, la kvanto de tero kiu estus postulata por produkti sufiĉe da manĝaĵo por vivtenado kaj komerci por granda setlejo farus malkontrolebla la fluon de komerco. Por ilustri tiun punkton, Bairoch ofertas ekzemplon: "Okcidenteŭropo dum la antaŭ-neolitiko, [kie] la denseco estis malpli ol 0.1 persono je kvadrata kilometro".[10] Utiligante tiun loĝdenson kiel bazon por kalkulo, kaj asignante 10% de manĝaĵo direkte al pluso por komerco kaj supozado ke urbanoj faras neniun terkultivadon, li kalkulas tion "... por konservi grandurbon kun loĝantaro de 1,000, kaj sen prenado de la kosto de transporto en raporton, areo de 100,000 kvadrataj kilometroj estintus necesa. Kiam la kosto de transporto estas enkalkulita, la figuro ekstaras al 200,000 kvadrataj kilometroj..."[11] Bairoch notis ke tio estas proksimume la grandeco de Britio.

La urba teoriulo Jane Jacobs sugestas ke la formado de grandurboj antaŭis la naskiĝon de agrikulturo, sed tiu vido ne estas vaste akceptita.[12]

Epitetnomoj de kelkaj urboj

La urbo de la rideto - Arhuzo
La Feniks-Urbo - Atlanto
La urbo, kiu neniam dormas - Berlino
La Reĝino de La-Plata (rivero) - Bonaero
La Eŭropa Ĉefurbo - Bruselo, Strasburgo
La Venta Urbo - Ĉikago
La Motora Urbo - Detrojto
La Duono de la Mondo - Esfahano
La Urbo de Frata Amo - Filadelfio
La Bank-urbo - Frankfurto
La Pordego al la Mondo - Hamburgo
La Esperanto-urbo - Herzberg am Harz
La urbo de Ventkaptiloj - Jazdo
La Sankta Urbo - Jerusalemo
La Taseto el arĝento - Kadizo
La Filio de la Ĉielo - Kalio
La urbo de la parolantaj ŝtonoj - Krakovo
La Urbo de Anĝeloj - Losanĝeleso
La Sankta UrboLa Sankta Martiriĝejo - Maŝhado
La Tria Romo - Moskvo
La Urbo de Akvo - Niigata
La Urbo de kaŝtanarboj - Kievo
La Granda Pomo - Novjorko
La Urbo de Akvo - Osako
La Tigra Urbo - Oslo
La Blanka urbo de Nordio - Oulu
La Lum-urbo - Parizo
La Venecio de la Nordo - Peterburgo kaj Bruĝo
La Urbo de Cent Turoj - La ora Prago
Urbo Mirinda - Rio-de-Ĵanejro
La Eterna Urbo - Romo
La Smeralda Urbo - Seatlo

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
  2. Paul James, Meg Holden, Mary Lewin, Lyndsay Neilson, Christine Oakley, Art Truter, kaj David Wilmoth. (2013) “Managing Metropolises by Negotiating Mega-Urban Growth”, Harald Mieg and Klaus Töpfer: Institutional and Social Innovation for Sustainable Urban Development. Routledge.
  3. The Travel & Tourism Competitiveness Report 2007, Jennifer Blanke, World Economic Forum
  4. Goodall, B. (1987) The Penguin Dictionary of Human Geography. London: Penguin.
  5. Kuper, A. and Kuper, J., eds (1996) The Social Science Encyclopedia. 2nd edition. London: Routledge.
  6. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 207.
  7. Azorín, samloke.
  8. (Bairoch 1988, pp. 3–4)
  9. (Pacione 2001, p. 16)
  10. (Bairoch 1988, p. 13)
  11. (Bairoch 1988, p. 13)
  12. (Jacobs 1969, p. 23)

Bibliografio

  • Bairoch, Paul (1988). Cities and Economic Development: From the Dawn of History to the Present. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-03465-8.
  • Chandler, T. Four Thousand Years of Urban Growth: An Historical Census. Lewiston, NY: Edwin Mellen Press, 1987.
  • Geddes, Patrick, City Development (1904)
  • Jacobs, Jane (1969). "The Economy of Cities". New York: Random House Inc.
  • Paul James, Meg Holden, Mary Lewin, Lyndsay Neilson, Christine Oakley, Art Truter, and David Wilmoth (2013). "Managing Metropolises by Negotiating Mega-Urban Growth". In Harald Mieg and Klaus Töpfer. Institutional and Social Innovation for Sustainable Urban Development. Routledge. [1]
  • Kemp, Roger L. Managing America's Cities: A Handbook for Local Government Productivity, McFarland and Company, Inc., Publisher, Jefferson, North Carolina, USA, and London, England, UK, 2007. (ISBN 978-0-7864-3151-9).
  • Kemp, Roger L. How American Governments Work: A Handbook of City, County, Regional, State, and Federal Operations, McFarland and Company, Inc., Publisher, Jefferson, North Carolina, USA, and London, England, UK. (ISBN 978-0-7864-3152-6).
  • Kemp, Roger L. "City and Gown Relations: A Handbook of Best Practices," McFarland and Copmpany, Inc., Publisher, Jefferson, North Carolina, USA, and London, England, UK, (2013). (ISBN 978-0-7864-6399-2).
  • Monti, Daniel J., Jr., The American City: A Social and Cultural History. Oxford, England and Malden, Massachusetts: Blackwell Publishers, 1999. 391 pp. ISBN 978-1-55786-918-0.
  • Mumford, Lewis, The City in History (1961)
  • O'Flaherty, Brendan (2005). City Economics. Cambridge Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 0-674-01918-0.
  • Pacione, Michael (2001). The City: Critical Concepts in The Social Sciences. New York: Routledge. ISBN 0-415-25270-9.
  • Reader, John (2005) Cities. Vintage, New York.
  • Robson, W.A., and Regan, D.E., ed., Great Cities of the World, (3d ed., 2 vol., 1972)
  • Rybczynski, W., City Life: Urban Expectations in a New World, (1995)
  • Smith, Michael E. (2002) The Earliest Cities. In Urban Life: Readings in Urban Anthropology, eldonita de George Gmelch kaj Walter Zenner, pp. 3–19. 4a eld. Waveland Press, Prospect Heights, IL.
  • Thernstrom, S., and Sennett, R., ed., Nineteenth-Century Cities (1969)
  • Toynbee, Arnold J. (eld), Cities of Destiny, New York: McGraw-Hill, 1967. Pan historical/geographical essays, many images. Starts with "Athens", ends with "The Coming World City-Ecumenopolis".
  • Weber, Max, The City, 1921. (tr. 1958)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj