Kronado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 17: Linio 17:
[[Kategorio:Politiko]]
[[Kategorio:Politiko]]
[[Kategorio:Monarkio]]
[[Kategorio:Monarkio]]
[[Kategorio:Reĝoj]]
[[Kategorio:Reĝoj|*]]
[[Kategorio:Ceremonioj]]
[[Kategorio:Ceremonioj]]

Kiel registrite je 06:32, 20 maj. 2019

Jean Fouquet. Kronado de Karlo la 6-a en la katedralo de Reims (la 4-an de novembro 1380).

KronadoKronigo estas ceremonio, dum kiu oni kronas personon, kiu ricevas tiel specifan potencon. Simbolo de tiu potenco estas la krono. Kronado okazas pli malfrue, ol la komenco de regado (morto aŭ abdiko de antaŭulo, elekto).

Ĝenerale

Oni enoficigas (surtronigas) monarĥojn, tiel reĝojn kaj imperiestrojn, same reĝinojn kaj imperiestrinojn per la kronado. Tio estas tradicio en multaj monarĥioj, sed ekz. en Hispanio mankas simila tradicio.

En Mezepoko la reĝoj kroniĝas preskaŭ tuj, post tagoj aŭ kelkaj semajnoj. La kialo estis kredo, ke la kronado faras reĝon leĝa kaj donas gracon al li. Ekzemple, vera franca reĝo devis kroniĝi en Katedralo de Reims kaj esti ŝmirita per krismo el Sankta Ampolo. Bizancaj imperiestroj estis kronataj je Pasko. Male, en Novepoko oni kondukis funebron antaŭ kronado, kiu daŭris monatojn (ĝis jaro). La kronadoj okazis en printempo aŭ somero.

Tre ofte estas supera instanco kiu kronas la reĝon, ekzemple Papo aŭ simila. Tamen, kelkaj reĝoj prenis kronon el lia handoj kaj kroniĝis mem (Napoleono, samkiel multaj britaj kaj rusaj monarĥoj). En la landoj kie la kronado gravas, tre ofte oni artigas la momenton ekzemple per pentraĵoj. Vidu ekzemple la pentraĵon La kronigo de Napoleono de Jacques-Louis David (1806) pri la ceremonio de la Kronigo de Napoleono la 1-a (1804).

Se la reĝo jam havis edzinon, ŝi estis kronata kun li (dum malpli pompa ceremonio). Se kronita reĝo edziĝis, ŝia edzino kroniĝis aparte. Edzo de la reginta reĝino ne kroniĝis ordinare, se oni ne deklaris lin ankaŭ reginta.

La papoj estis kronataj per speciala tiaro ĝis 1963. La kronado de Pio la 12-a estis la unua kronado, kiun oni dissendis per radio. La lasta kronita papo estis Paŭlo la 6-a, kiu ĉesis surhavi la tiaron kelkajn semajnojn post sia kronado, kaj metis ĝin persone sur altaron de la baziliko de Sankta Petro, kiel gesto de humileco.

Nuntempe en Eŭropo oni konservas kronadojn nur en Britio; Elizabeto la 2-a estas la nura eŭropa kronita monarĥo. La aliaj monarĥioj uzas simpligitajn ceremoniojn, kie povas ĉeesti levo sur tronon aŭ preĝeja servo, sed kie mankas metado de krono kaj ŝmirado.