Dashiell Hammett: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: no:Dashiell Hammett
Eskimbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: is:Dashiell Hammett
Linio 25: Linio 25:
[[gl:Dashiell Hammett]]
[[gl:Dashiell Hammett]]
[[he:דשייל האמט]]
[[he:דשייל האמט]]
[[is:Dashiell Hammett]]
[[it:Dashiell Hammett]]
[[it:Dashiell Hammett]]
[[ja:ダシール・ハメット]]
[[ja:ダシール・ハメット]]

Kiel registrite je 19:51, 18 jul. 2006

La usona verkisto (Samuel) Dashiell HAMMETT naskiĝis je la 27-a de majo 1894 en St. Mary’s County (Marilando) kaj mortis je la 10-a de januaro 1961 en Novjorko.

En la aĝo de 13 jaroj li ĉesigis la lernadon, laboris i.a. kiel gazetportisto kaj varbisto kaj finfine en detektiva agentejo. Post sia partopreno en la Unua mondmilito li komencis verki krimliteraturon. Ekde la 1930-aj jaroj li ankaŭ verkis filmscenarojn.

Inspirite de Ernest Hemingway Dashiell Hammett en konciza, senemocia lingvaĵo priskribis la grandurban krimularon. Kune kun Raymond Chandler li kontribuis al la modernigo de la usona krimliteraturo.

Famaj verkoj:

  • Red Harvest (romano, 1929)
  • The Dain Curse (romano, 1929)
  • The Maltese Falcon (romano, 1930)
  • The Glass Key (romano, 1931)
  • The Thin Man (romano, 1934)