Eberhard von Biburg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Informkestero - Abato de monaĥejo Biburg
Linio 13: Linio 13:
| dato de morto =
| dato de morto =
| familio = grafoj de Sittling kaj Biburg
| familio = grafoj de Sittling kaj Biburg
| patro = grafo Henriko la 1-a de Sittling
| patrino = Bertha von Ratzenhofen
| patrino = Bertha von Ratzenhofen
| ceteraj titoloj =
| ceteraj titoloj =
| kesteroj =
| kesteroj =
{{Informkestero sinsekvo
| titolo = Abato de monaĥejo Biburg
| dosiero = Wappen von Biburg.svg
| periodo = [[1138]]–
| antaŭ = –
| post =
}}
}}
}}
'''Eberhard von Sittling und Biburg''', respektive '''Eberhardo la 1-a de Salcburgo''' (naskiĝis ĉ. [[1085]] en [[Neustadt an der Donau|Neustadt-Sittling]], mortis la {{daton|22|6|1164}} en [[Konvento Rein]]) estis jam dumvive fama kaj ege laŭdata sanktulo kaj [[Princĉefepiskoplando Salcburgo|ĉefepiskopo salcburga]] en la 12-a jarcento kies vivostilo persona kaj retorikaj kapabloj de multaj admiritis.
'''Eberhard von Sittling und Biburg''', respektive '''Eberhardo la 1-a de Salcburgo''' (naskiĝis ĉ. [[1085]] en [[Neustadt an der Donau|Neustadt-Sittling]], mortis la {{daton|22|6|1164}} en [[Konvento Rein]]) estis jam dumvive fama kaj ege laŭdata sanktulo kaj [[Princĉefepiskoplando Salcburgo|ĉefepiskopo salcburga]] en la 12-a jarcento kies vivostilo persona kaj retorikaj kapabloj de multaj admiritis.

Kiel registrite je 07:32, 30 maj. 2019

Eberhard von Biburg
ĉefepiskopo de Salcburgo
Vitralo en la paroĥa kirko de Liesing (Vieno) fare de Martin Häusle
Vitralo en la paroĥa kirko de Liesing (Vieno) fare de Martin Häusle
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1085
en Neustadt an der Donau
Morto 22-an de junio 1164 (1164-06-22)
en Eisbach
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Familio grafoj de Sittling kaj Biburg
Patro grafo Henriko la 1-a de Sittling
Patrino Bertha von Ratzenhofen
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Abato de monaĥejo Biburg
Dum 1138
Antaŭulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eberhard von Sittling und Biburg, respektive Eberhardo la 1-a de Salcburgo (naskiĝis ĉ. 1085 en Neustadt-Sittling, mortis la 22-an de junio 1164 en Konvento Rein) estis jam dumvive fama kaj ege laŭdata sanktulo kaj ĉefepiskopo salcburga en la 12-a jarcento kies vivostilo persona kaj retorikaj kapabloj de multaj admiritis.

Fruaj jaroj

Eberhard originas el bavara nobelardinastio de la grafoj de Sittling kaj Biburg. Per sia patrino Bertha von Ratzenhofen li parencis kun ĉefepiskopo Konrado la 1-a (Wittelsbach), sed ankaŭ kun la salcburga kontraŭepiskopo Berthold von Moosburg. Eberhard trejniĝis unue ĉe la katedrala lernejo de Bamberg antaŭ studoj en Parizo kie li gajnis profundan kaj ampleksan sciencaron. Baldaŭ poste li iĝis katedralkapitulano en Bamberg.

La agoj eberhard-aj ĝis 1147

En 1125 Eberhard frokuliĝis en la benediktana Abatejo Prüfening/Regensburg kiu orientiĝis pri la reformoj de Monaĥejo Hirsau, kie li iĝis prioro en 1131. En 1138 li abatis en Biburg kie li plimodernigis spirite la monaĥejon laŭ la proponoj de la reformmovado de Abatejo de Cluny. Ordino abata faritis fare de lia papa moŝto Inocento la 2-a me. La ĝenerala respekto antaŭ Eberhardo jam tiam grandegis trapasante la klostran teritorion.

Eberhard kiel ĉefepiskopo

En 1147 elektitis Eberhard, havante jam pli ol 60 jaroj, ĉefepiskopo en Salcburgo. Li estis bonkorulo grandanima kaj tre zorgis pri spirita plibonigo de la moroj (ofte malbonaj) de la klerikaro. Krom retorikaj talentoj li ankaŭ brilis diplomatie kio bonis la politikon de la salcburgaj teritorioj. Kiam la konvento en Admont brulkonsumiĝis en 1152 li persone antaŭenpuŝis rekonstruon ĝian. Por persone konsekri kirkojn, kapelojn, altarojn, klostrojn kaj ordoni ulojn li neniam timis eĉ la plej longajn kaj lacigajn vojaĝojn. La historiografo Rahewin laŭdegis lin ĉefe pro klereco impona, kredo firma, karitato granda, pluse pro donacemo al kaj kompatemo kun malriĉuloj kaj malsanuloj.

Eberhard estro de la Aleksandranoj

Dum la investitura kontroverso inter papo Aleksandro la 3-a kaj imperiestro Frederiko la 1-a Eberhardo ĉiam favoris la papon; tamen li daŭre respektitis ankaŭ fare de al imperiestro. Estante kontraŭ la kontraŭpapo Viktoro la 4-a (kardinalo Montecelio) Eberhard faris ĉion eblan malrespektante imperiestrajn ordonojn.

Aĝo kaj morto

Multaĝa li ankoraŭfoje vojaĝis Stirion por interparoloj pacaj. La salcburga burgo Leibnitz sieĝitis fare de la stiria landestro margrafo Otokaro 3-a (Stirio) volante venĝon ĉe la burggrafo de Leibnitz (hodiaŭ: Kastelo Seggau). Nur intensaj interparoladoj ebligis la retiriĝon de la stiriajn sieĝantojn. Dum Eberhard reen vojaĝis li mortis en la cisterciana konvento Rein. Li entombigitis en la Katedralo de Salcburgo kaj la kripto tiea alireblas ekde 1957.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Normdaten