Marlene Dietrich: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 106: Linio 106:
* ''[[Dishonored]]'' (Usono, 1931)
* ''[[Dishonored]]'' (Usono, 1931)
* ''[[Shanghai Express]]'' (Usono, 1932)
* ''[[Shanghai Express]]'' (Usono, 1932)
* ''[[The Scarlett Empress]]'' (Usono, 1934)
* ''[[Blonde Venus]]'' (Usono, 1932)
* ''[[The Song of Songs (filmo, 1933)|The Song of Songs]]'' (Usono, 1933)
* ''[[The Scarlet Empress]]'' (Usono, 1934)
* ''[[The Devil Is a Woman (filmo, 1935)|The Devil Is a Woman]]'' (Usono, 1935)
* ''[[Desire]]'' (Usono, 1936)
* ''[[Desire]]'' (Usono, 1936)
* ''[[The Garden of Allah]]'' (Usono, 1936)
* ''[[The Garden of Allah]]'' (Usono, 1936)

Kiel registrite je 14:35, 1 jun. 2019

Marlene Dietrich
El filmo Stage Fright
El filmo Stage Fright
Persona informo
Marlene Dietrich
Naskonomo Marie Magdalene Dietrich
Naskiĝo 27-an de decembro 1901 (1901-12-27)
en Germanio Berlino, Germanio
Morto 6-an de majo 1992 (1992-05-06) (90-jaraĝa)
en Francio Parizo, Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo III. Städtischer Friedhof Stubenrauchstraße vd
Lingvoj germanafrancaitalaangla vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioUsono vd
Alma mater Goethe Gymnasium • Liszt-muzikaltlernejo vajmara • Akademio de Drama Arto „Ernst Busch“ vd
Subskribo Marlene Dietrich
Memorigilo Marlene Dietrich
Familio
Patro Louis Erich Otto Dietrich vd
Patrino Wilhelmina Elisabeth Joséphine Felsing vd
Edz(in)o Rudolf Sieber (1924-1976)
Amkunulo Erich Maria RemarqueJean GabinMercedes de AcostaYul BrynnerJohn F. Kennedy • Wilhelm Michel vd
Infanoj Maria Riva vd
Parencoj Georg Hugo Will vd
Profesio
Alia nomo Marlene Dietrich vd
Okupo filmaktoro • kantisto • aŭtobiografo • amuzisto • violonisto • teatra aktoro • aktoromuzikisto • televida aktoro vd
Aktiva en Los-AnĝelesoBerlino vd
Aktiva dum 1919-1984
En TTT Marlene Dietrich
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marlene DIETRICH [marlene ditriĥ] (naskiĝis la 27-an de decembro 1901 en Berlino, mortis la 6-an de majo 1992 en Parizo) estis germana aktorino, populara seksosimbolo kaj kantistino. Ŝi estas konsiderata unu el plej evidentaj mitoj de la sepa arto (kino), kaj ankaŭ kiel la naŭa plej bona stelulino de ĉiuj tempoj laŭ la American Film Institute.[1]

Dietrich daŭris populara tra sia longa kariero de ofta reinventado de si mem.[2] En Berlino en la 1920-aj jaroj, ŝi aktoris en teatro kaj mutaj filmoj. Ŝia rolo kiel Lola-Lola en Der blaue Engel (1930) reĝisorita de Josef von Sternberg, havigis al ŝi internacian famon kaj kontrakton kun Paramount Pictures en Hollywood. Tie, filmoj kiel Shanghai Express (1932) kaj Desire (1936) utiligis ŝian belecon kaj ekzotecon, fiksis ŝin kiel stelulino kaj faris ŝin kiel unu el la plej altprezaj steluloj de ŝia epoko. Dietrich iĝis usona civitano en 1939; dum la Dua Mondmilito ŝi estis tre populara. Kvankam ŝi daŭre faris kelkajn filmojn post la milito, Dietrich ĉefe turneis dum multaj spektakloj.

Ofte en la rolo de fatale erotika vampireca virino Marlene Dietrich fariĝis la seksosimbolo de la 1930-aj jaroj. Post sia unua granda sukceso (Der blaue Engel), ŝi en la jaro 1930 transloĝiĝis al Usono, kie ŝi subskribis 7-jaran kontrakton kun Paramount. La politika situacio en Nazia Germanio maltrankviligis ŝin tiel, ke ŝi rifuzis ĉiujn proponojn de germanaj kinentreprenoj kaj eĉ ne vizitis sian naskiĝlandon ĝis 1945. Tiukadre en 1939 ŝi fariĝis usona civitanino.

Post la Dua Mondmilito Marlene Dietrich malofte rolis en filmoj, sed havis grandajn sukcesojn kiel kantistino de kanzonoj. Kvankam ŝi ankoraŭ faris porokazajn filmojn post la milito kiel Witness for the Prosecution (1957), Dietrich pasigis plej el la 1950-aj ĝis la 1970-aj jaroj turnee tra la mondo kiel spektaklistino. En 1976 ŝi finis sian karieron sur la scenejoj de la tuta mondo kaj komencis verki siajn memoraĵojn. La lastajn vivojarojn ŝi pasigis tute retirite en Parizo.

Dietrich estis konata pro siaj humanitaraj klopodoj dum la milito, gastigante germanajn kaj francajn ekzilitojn, havigante financan subtenon kaj eĉ defendante sian usonan ŝtatanecon. Pro sia laboro por plibonigi la moralon en la frontolinioj dum la milito, ŝi ricevis kelkajn honorojn el Usono, Francio, Belgio kaj Israelo. En 1999, la Usona Kininstituto nomis Dietrich la naŭa plej granda stelilino de la klasika holivuda kinarto.[3]

Vivo

Junaĝo

Memorplato ĉe la naskiĝdomo Leberstraße 65, kvartalo Rote Insel en Berlino-Schöneberg.
Loko de la naskoloko de Marlene Dietrich en Rote Insel.
Naskoloko de Marlene Dietrich en Leberstraße 65, Berlin-Schöneberg.

Marie Magdalene Dietrich, kiu mem elektis ĉirkaŭ dekunu-jaraĝa la nomon Marlene, naskiĝis, kiel dua filino de la reĝa policleŭtenanto Louis Erich Otto Dietrich kaj ties edzino Wilhelmine Elisabeth Josephine (denaske Felsing, el riĉa familio de Berlino kiu posedis juvelejon kaj horloĝfarejon), la 27an de decembro 1901 en Leberstraße 65 en la kvartalo Rote Insel (Ruĝa Insulo) en Schöneberg, urbo kiu nun estas en la nuna Berlino.[4]

Ŝian unujare pli aĝan fratinon Elisabeth, Marlene strikte neis dum kaj post la epoko de nazismo, verŝajne ĉar ŝi kune kun sia edzo funkciigis dum la dua mondmilito kinejon vizitatan ĉefe de SS-anoj. Tamen iom post la milito, Marlene Dietrich helpos permone sian fratinon por plufunkciigi la kinejon kaj intervenis ĉe la okupantoj. Ankaŭ en postaj jaroj ŝi helpos sian fratinon finance.

Post la morto de la patro en 1908,[5] la patrino edziniĝis en 1914 al la aristokrata leŭtenanto Eduard von Losch, lia plej bona amiko, kiu mortis pro militvundo dum la Unua Mondmilito en julio 1916. Ne okazis adopto de la du filinoj, kaj tiele la familinomo de Dietrich neniam estis von Losch, kiel ŝi iam postulis.[6]

La familio de Dietrich kromnomis ŝin "Lena" kaj "Lene" (IPA: [leːnɛ]). Ĉirkaŭ dekunu-jaraĝa, ŝi kombinis siajn du nomojn por formi la nomon "Marlene".

Siajn unuajn vivojarojn, Marlene Dietrich pasigis en la Leberstraße 65 (ĝis 1937 Sedanstraße) sur la tiel nomata Rote Insel (Ruĝa Insulo) kaj vizitis la lernejon Auguste-Viktoria en la Nürnberger Straße el 1907 ĝis 1917.[7] Portempe la familio loĝis en la Kaiserallee (la nuna Bundesallee) en Berlino. De la 13-a de aprilo 1917 ĝis Pasko 1918 Marlene vizitis la lernejon Victoria-Luise (nuntempe Goethe-gimnazio) en Berlin-Wilmersdorf kie ŝi gradiĝis.[8] Ŝi lernis muzikon kaj komencis en 1918 ĉe la muzika altlernejo en Weimar edukadon kiel koncertviolonistino.[9] La tieaj lernitaĵoj ebligis al Marlene poste - kiam jam delonge ŝi estis filmstelulo - la lertan ludon sur la muzika bendo, per kiu ŝi distris siajn kolegojn dum filmadpaŭzoj.[10]. Ŝi krome interesiĝis en teatro kaj poezio estante ankoraŭ junulino.

En 1921 ŝi daŭrigis studadon en Berlino, sed pro tenden-inflamo ĉe la pulso ŝi haltigis ĝin kaj decidis iĝi aktorino.[11] Ĉiuokaze ĉirkaŭ 1922 ŝi jam estis havinta sian unuan laborpostenon, ludante violonon en akompana orkestro por mutaj filmoj en kinejo de Berlino. Ŝi estis maldungita post nur kvar semajnoj.[12] La plej fruaj profesiaj scenejaperoj fare de Dietrich estis kiel korusanino en turneo kun la vodevilo de Guido Thielscher kaj en revuoj de Rudolf Nelson en Berlino.[13]

Dum prezentado ĉe germanaj teatrejoj en Berlino, ŝi estis dungita de la fama teatrejestro kaj reĝisoro Max Reinhardt por unua sceneja rolo. Kvankam dekomence ŝi nek estis elektita nek poste altiris specialan atenton.[14] Sekve ŝi vizitis la altlernejon por aktorarto Ernst Busch en Berlino.

Komencoj

Georg Jacoby estis la reĝisoro de la unua filmo en kiu aperis Marlene Dietrich.

En 1922 Marlene Dietrich unuan fojon aktoris en filmo – „So sind die Männer“ (Tiaj estas la viroj) sub reĝisorado de Georg Jacoby. Aliaj malgrandaj filmroloj sekvis,[15] kiujn ŝi tamen en postaj jaroj daŭre neis, ekzemple por malgranda rolo en Der kleine Napoleon (1923).[16] Lia impliko en multekosta itala eposa filmo Quo Vadis? (1924), kiu estis katastrofo kaj por kritikistoj kaj por publiko, damaĝis la reputacion; certas, ke ŝi aktoris en 16 mutaj filmoj antaŭ la filmo Der Blaue Engel (La blua anĝelo).

Dum la preparado de sia tria filmo, „Tragödie der Liebe“ (Tragedio de la amo), sub reĝisorado de Joe May (1923), Marlene konatiĝis kun sia estonta edzo Rudolf Sieber (18971976), produktor-asistanto, kun kiu ŝi geedziĝis per civila ceremonio en Berlino la 17an de majo 1923[17] kaj vivis dum pli ol 50 jaroj. La 13-an de decembro 1924 naskiĝis ilia nura filino Maria Elisabeth Sieber.[18]

Dietrich plue laboris por sceno kaj kino kaj en Berlino kaj Vieno laŭlonge de la 1920-aj jaroj. Sursceneje, ŝi ludis rolojn de varia gravo en la verkoj de Frank Wedekind nome Die Büchse der Pandora,[19] de William Shakespeare nome The Taming of the Shrew,[20] kaj A Midsummer Night's Dream,[21] kaj de George Bernard Shaw nome Back to Methuselah[22] kaj Misalliance.[23] Estis per muzikaloj kaj revuoj kiaj Broadway, Es Liegt in der Luft, kaj Zwei Krawatten, tamen, ŝi allogis plej atenton. Fine de la 1920-aj jaroj, Dietrich ludis ankaŭ pli gravajn partojn en kino, kiel roloj en Café Elektric (1927), Ich küsse Ihre Hand, Madame (1928), kaj Das Schiff der verlorenen Menschen (1929).[24]

Tiele post mezaj ĝis grandaj scenejaj roloj[15] kaj mezaj filmoroloj, Marlene Dietrich ricevis ekde 1927 ankaŭ ĉefrolojn en kinprojektoj. Tiel en filmo Café Elektric (de la reĝisoro Gustav Ucicky), kie ŝi ludis apud la de la publiko ŝategata aktoro Willi Forst. En 1928 Marlene denove ĉefrolis en filmo de Harry Liedtke „Ich küsse Ihre Hand, Madame“ (Mi kisas vian manon, sinjorino; de la reĝisoro Robert Land).

Kinkariero ĝis la Dua Mondmilito

Asocio kun von Sternberg

Dietrich en sia elrompa rolo en Der Blaue Engel (1930).
Josef von Sternberg uzis specialajn lumefektojn por plibonigi la trajtojn de Dietrich en Shanghai Express (1932).

En 1929 Marlene Dietrich ricevis la rolon, kiu konatigos ŝin internacie. La 9-an de oktobro 1929 ŝi subskribis la kontrakton, kiu certigos al ŝi 20.000 markojn (RM) kaj kromajn 5.000 RM por la samtempe filmita anglalingva versio. Kompare ricevis ŝia filmpartnero Emil Jannings, konata internacia stelulo, sumon de 200.000 RM.[15] Ene de kelkaj jaroj, Marlene Dietrich iĝis nova monda stelulino. Marlene Dietrich sekvis sian reĝisoron al Usono kaj subskribis ĉe Paramount Pictures. Pro ŝia rolo en la filmo Morocco oni proponis ŝin por la premio Oscar kiel plej bona ĉefrolulino de la la jaro 1930.

La grava rolo de 1929 estis tiu de Lola Lola, nome kabareda kantistino kiu okazigis la falon de ĝistiama respektinda lernejestro (ludita de Emil Jannings), en la UFA produktorado de Der Blaue Engel (1930), filmita en la kunstudioj Babelsberg.[25][26] Josef von Sternberg reĝisoris la filmon kaj tiele li estis ekde tiam konsiderita kiel la "malkovranto" de Dietrich. La filmo prezentis la ikonan kanton de Dietrich nome "Ich bin von Kopf bis Fuß auf Liebe eingestellt", kiun ŝi registris por Electrola kaj poste ŝi faris pliajn registrojn en la 1930-aj jaroj por Polydor kaj Decca Records.

En 1930, pro la forto de la internacia sukceso de Der Blaue Engel, kaj pro kuraĝigo kaj instigo fare de Josef von Sternberg, kiu estis establita en Holivudo, Dietrich trasnslokiĝis al Usono laŭ la kontrakto kun Paramount Pictures, nome la usona filmodistribuanto de The Blue Angel. La studio intencis merkatigi Dietrich kiel germana reago al la sveda stelulino de Metro-Goldwyn-Mayer, nome Greta Garbo. Sternberg bonvenigis ŝin per donacoj, inklude verdan aŭton Rolls-Royce Phantom II. Tiu aŭtomobilo poste aperis en sia unua usona filmo Morocco.[27]

Dietrich stelulis en ses filmoj reĝisoritaj de von Sternberg por Paramount inter 1930 kaj 1935. Von Sternberg laboris efektive kun Dietrich por krei la bildon de eleganta, seksalloga kaj mistera fatala virino. Li kuraĝigis ŝin perdi pezon kaj trenis ŝin intense kiel aktorino. Ŝi volonte sekvis foje aŭtoritatan direktoradon laŭ maniero laŭ kiu multaj aliaj aktoroj malakceptis.[28]

En Morocco (1930), Dietrich estis denove elektita kiel kabareda kantistino. La filmo estis plej bone memorata pro la sceno en kiu ŝi kantas vestita kiel viro kaj kisas alian virinon, ambaŭ aferoj estis provokaj en tiu epoko. La filmo havigis al Dietrich ŝian nuran nomumon al Oskar-premio, tiuokaze por la Plej Bonkvalita Aktorino.

Morocco estis sekvita de Dishonored (1931), grava sukceso kun Dietrich ludante Mata Hari-ecan spian rolon. Shanghai Express (1932), kiu estis klasita de la kritikistoj kiel "Grand Hotel surrada", estis la plej granda monenspeziga sukceso de von Sternberg kaj Dietrich, kio fakte iĝis la plej enspeziga filmo de 1932. Dietrich kaj von Sternberg denove kunlaboris por la amafera historio de Blonde Venus (1932). Dietrich laboris sen von Sternberg por la unua fojo en tri jaroj en la amafera dramo Song of Songs (1933), en kiu ŝi ludis la rolon de naiva germana kamparanino, sub reĝisorado de Rouben Mamoulian. La lastaj du filmoj de Dietrich kaj Sternberg, nome The Scarlet Empress (1934), kaj The Devil Is a Woman (1935) — la plej stiligita el iliaj kunlaboraĵoj — estis iliaj malplej enspezigaj filmoj. Dietrich poste notis, ke ŝi estis plej bela en The Devil Is a Woman.

Von Sternberg estis konata pro sia eksterordinara lerteco por lumigi kaj foti Dietrich kun optimuma efektiveco. Li faris tre personan uzadon de la lumo kaj la ombro, inklude la efikon de lumo tra vualo aŭ striecaj ŝutroj (kiel por ekzemplo en Shanghai Express). Tio kombinita kun la detala atento al la scenaranĝaĵo kaj al vestaro faras, ke la filmoj kiujn ili faris kune estas inter la plej rimarkinde senteblaj kaj rigardeblaj en kinarto.[29] Kritikistoj ankoraŭ forte disputas pri kiom multe de tiu konsidero apartenas al von Sternberg kaj kiom multe al Dietrich, sed plej interkonsentas ke neniu el ili klare atingis tiajn altojn denove post Paramount maldungis von Sternberg kaj ambaŭ ĉesis labori kune.[30] La kunlaborado de unu aktorino kaj reĝisoro kreante sep filmojn estas ankoraŭ neripetita en kinarto, kun la ebla escepto de Katharine Hepburn kaj George Cukor, kiuj faris dek filmojn kune dum pli multe pli longa periodo sed kiuj ne estis kreataj por Hepburn en la maniero laŭ kiu la lasta ses kunlaboraĵoj de von Sternberg kaj Dietrich estis faritaj.[31][32]

En tiuj jaroj estiĝis kvin aliaj el entute 7 filmoj sub reĝisorado de Sternberg. En 1936 ŝi rifuzis proponon de Joseph Goebbels, kiu proponis al ŝi altan salajron kaj liberan elekton pri scenaro kaj kunlaborantoj por filmoj produktitaj en Germanujo. Ŝi daŭre laboris en Usono, interalie reĝisorita de Hitchcock, Lubitsch, Welles kaj Wilder. En 1939 ŝi akceptis la usonan ŝtatanecon.

Meze de la 1930-aj jaroj, same kiel Greta GarboKatharine Hepburn la gazetoj nomis ŝin "kasveneno", ĉar ŝiaj filmoj ne obtenis bonajn rezultojn. Helpis ŝin ŝanĝo de ŝia bildo, kiel en la filmo Der grosse Bluff. El neatingebla diino, ŝi iĝis batanta trinkeja servistino, kiu kantis fumvoĉe. Ŝi pli kaj pli famiĝis dum la sekvaj jaroj pro siaj kantoj, kiuj estis plej ofte kantitaj parole. Inter tiuj estis la kanto Lili Marleen, kiu tamen famiĝis ĉefe pro Lale Andersen.

La finaj 1930-aj jaroj

La unua filmo de Dietrich post la fino de ŝia partnereco kun von Sternberg estis la filmo de Frank Borzage nome Desire (1936), komerca sukceso kiu donis al Dietrich oportunon klopodi elturniĝi per amafera komedio. Ŝia posta projekto, nome I Loved a Soldier (Mi amis soldaton, 1936), finis en malorda katastrofo kiam la la filmo estis diserigita dum kelkaj semajnoj en produktorado pro scenaraj problemoj, laborplana konfuzo kaj fina decido de la studio maldungi la produktoron Ernst Lubitsch.[33]

Ekstravagancaj proponoj alllogis Dietrich for el Paramount por fari sian unuan kolorfilmon The Garden of Allah (La ĝardeno de Allaho, 1936) por la sendependa produktoro David O. Selznick, pro kio ŝi ricevis 200,000 dolarojn, kaj al Britio por la produktado de Alexander Korda nome Knight Without Armour (Senkirasa kavaliro, 1937), kontraŭ pago de 450,000 dolaroj, kiu faris ŝin unu el la plej bone pagataj kinstelulinoj de la epoko. Kvankam ambaŭ filmoj bone funkciis kiel enspezigaj en biletvendejoj, iliaj postuloj estis tre multekostaj kaj ŝia publika populareco estis malpliiĝinta. Ĉirkaŭ tiu epoko, Dietrich estis metita la 126a en la listo de enspezigaj stelulinoj, kaj la usonaj filmelsendistoj proklamis ŝin "kasveneno" en majo 1938, distingo kiun ŝi kunhavis kun Greta Garbo, Joan Crawford, Mae West, Katharine Hepburn, Norma Shearer, Dolores del Río kaj Fred Astaire inter aliaj.[34]

Estante en Londono, Dietrich poste diris en intervjuoj, ke alproksimiĝis al ŝi oficialuloj de la Nazia Partio kiun proponis al ŝi bone pagotajn kontraktojn, se ŝi interkonsentas reveni al Germanio kiel plej elstara kinstelulino en la Tria Regno. Ŝi malakceptis tiujn proponojn kaj estis kiam ŝi petis la usonan ŝtatanecon en 1937.[35] Ŝi revenis al Paramount por fari Angel (Anĝelo, 1937), nome alia amafera komedio reĝisorita de Ernst Lubitsch; tiu filmo ne estis sukcese ricevita, kio kondukis al Paramount nuligi la reston de la kontrakto de Dietrich.

James Stewart kaj Marlene Dietrich en Destry Rides Again (1939).

Dietrich, post kuraĝigo fare de Josef von Sternberg, akceptis la proponon de la produktoro Joe Pasternak de iu rolo kontraŭtipa en ŝia unua filmo en du jaroj: nome tiu de vakersalona virino, nome Frenchie, en la vakera komedio Destry Rides Again (Destry rerajdas, 1939), kun James Stewart. Tiu estis sufiĉe pli malbone pagita rolo ol tiuj al kiuj ŝi estis alkutimiĝinta. Tiu toska rolo revivigis sian karieron kaj "See What the Boys in the Back Room Will Have", nome kanto, kiun ŝi enkondukis en la filmon, iĝis sukceso kiam ŝi registris ŝin por Decca. Ŝi ludis similajn tipojn en Seven Sinners (1940) kaj The Spoilers (1942) ambaŭ kun John Wayne.

Dum la Dua Mondmilito

Marlene Dietrich donas aŭtografon al usona soldato (Belgio 1944)

Jam en Parizo Marlene Dietrich subtenis aktive kaj finance eskaphelpantojn kaj elmigrantajn artistojn. Post kiam ŝia amato Jean Gabin volonte aniĝis al la francaj liberigaj trupoj en Usono, ankaŭ Marlene provis partopreni en la batalo kontraŭ la faŝismo de Hitler. Ŝi decidis, se ŝi ne rajtis batali kiel viro, ŝi tamen sursceniĝos kiel kantistino por la soldatoj kiel eble plej proksime al la fronto. Dum la marŝo al Germanujo ŝi volis esti en Germanujo kiel eble plej frue. Dum la batalo de Ardenoj ŝi apenaŭ eskapis kaptiĝon. Pro sia senkondiĉa solidareco al la batalantaj knaboj ŝi iĝis unu el la plej amataj kaj ŝatataj agantinoj de la usona trupprizorgado en Afriko kaj Eŭropo. Poste ŝi diris, ke neniam poste ŝi havis tiel intensan kontakton al sia publiko.

En Stolberg ĉe Aachen rekonis ŝin germanino, kiu surprize salutis ŝin ĝojplene. Tia neatendita reago ne estis unufoja afero, aliaj virinoj de la vilaĝo kolektis ingrediencojn por bonvenkuko, kiu laŭ ŝia deklaro estis la plej bongusta el sia tuta vivo.

Ŝi fine sukcesis en la serĉado de siaj parencoj. Per militista telefono, ŝi povis mallongege paroli kun sia patrino kaj revidi ŝin kelkajn semajnojn poste en Berlino. Ŝia patrino mortis en novembro 1945.

Ŝia politika kaj socia engaĝiĝo kontraŭ naziismo estis internacie multe pli frue aprezita ol en ŝia hejmlando, kie multaj ne komprenis ŝian agadon. Pro sia agado ŝi kontraŭstarintus ne Hitler, sed milionojn da simplaj germanaj soldatoj. La aldono perfidulino estis kaj estas ankoraŭ nuntempe publikigita kaj diskutita. Jam en 1947 Marlene Dietrich ricevis la prezidentan liberecmedalon, la plej altan usonan medalon por civiluloj. En 1950 sekvis la titolo kavaliro de la honora legio de la franca registaro. La francaj prezidantoj Pompidou kaj Mitterrand igis ŝin poste oficiro kaj fine komandanto de la Honora Legio.

Komence de la malvarma milito ŝia engaĝiĝo iĝis pli kaj pli pacema. Rimarkeblis tio en la kanto Sag mir, wo die Blumen sind (Diru al mi, kie estas la floroj) de Pete Seeger.

Listo de filmoj

Gary Cooper kaj Marlene Dietrich en la filmo Maroko (1930).

Kantoselekto

  • Nimm dich in Acht vor blonden Frau’n
  • Ich bin von Kopf bis Fuß auf Liebe eingestellt
  • Wenn die beste Freundin
  • Quand l’Amour meurt
  • Wenn ich mir was wünschen dürfte
  • Die Welt war jung
  • Ich hab noch einen Koffer in Berlin
  • Es liegt in der Luft
  • Ich bin die fesche Lola
  • Give Me the Man
  • Falling in Love Again
  • Kinder, heut’ abend, da such ich mir was aus
  • Johnny, wenn du Geburtstag hast
  • Paff, der Zauberdrachen (angle Puff, the Magic Dragon)
  • Leben ohne Liebe kannst du nicht
  • Cherche la Rose
  • Sag mir, wo die Blumen sind
  • Du hast ja keine Ahnung, wie schön du bist, Berlin
  • Die Antwort weiß ganz allein der Wind
  • Wo hast du nur die schönen blauen Augen her
  • Just a Gigolo
  • Lili Marleen
  • The Boys in the Backroom'
  • Awake in a Dream
  • Illusions
  • The Laziest Gal in Town
  • I May Never Go Home Anymore
  • Allein in einer großen Stadt
  • Bitte geh nicht fort (Ne me quitte pas)
  • Mein blondes Baby
  • Blond Woman
  • You’ve Got That Look
  • Peter
  • Hot Voodoo
  • Lieber Leierkastenmann
  • Untern Linden… untern Linden
  • Das war in Schöneberg
  • Das war sein Milljöh
  • Wenn du einmal eine Braut hast
  • Mein Mann ist verhindert

Referencoj

  1. Lista de los mejores actores y actrices según AFI (American Film Institute).
  2. "Marlene Dietrich – The Ultimate Gay Icon » The Cinema Museum, London". The Cinema Museum, London. Alirita la 29an de majo 2019.
  3. "AFI's 50 Greatest American Screen Legends". American Film Institute. Alirita la 29an de majo 2019.
  4. Naskiĝinta kiel Maria Magdalena, ne kiel Marie Magdalene, laŭ la biografio de Dietrich fare de ŝia filino, Maria Riva (Riva 1993); Tamen la biografio de Dietrich fare de Charlotte Chandler citas "Marie Magdalene" kiel ŝia naskonomo (Chandler 2011, p. 12).
  5. Bach 2011, p. 19.
  6. "Marlene Dietrich (German-American actress and singer)". Our Queer History. 9a de februaro 2016. Alirita la 30an de majo 2019.
  7. Bach 1992, p. 20.
  8. Bach 1992, p. 26.
  9. Bach 1992, p. 32.
  10. Hermann G. Weinberg en: Werner Sudendorf, Marlene Dietrich. Dokumente, Essays, Filme, eld. Stiftung Deutsche Kinemathek, Hanser, München, 1977, ISBN 3-446-12463-2
  11. Bach 1992, p. 39.
  12. Bach 1992, p. 42.
  13. Bach 1992, p. 44.
  14. Bach 1992, p. 49.
  15. 15,0 15,1 15,2 Werner Sudendorf, Marlene Dietrich. Dokumente, Essays, Filme, eld. Stiftung Deutsche Kinemathek, Hanser, München, 1977, ISBN 3-446-12463-2, vol. 1, p. 85
  16. Bach 1992, p. 491.
  17. Bach 2011, p. 62.
  18. Bach 1992, p. 65.
  19. Bach 1992, p. 480.
  20. Bach 1992, p. 480.
  21. Bach 1992, p. 482.
  22. Bach 1992, p. 483.
  23. Bach 1992, p. 488.
  24. "Ship of Lost Men (Das Schiff der verlorenen Menschen)". Amazon. Alirita la 30an de majo 2019.
  25. 100th anniversary of Studio Babelsberg. www.StudioBabelsberg.com. Alirita 6a de majo 2018.
  26. filmportal: The Blue Angel. www.filmportal.de. Alirita 6a de majo 2018.
  27. The Ex-Marlene Dietrich, Multiple Best in Show Winning 1930 Rolls-Royce Phantom. Bonhams.
  28. Vidu por ekzemplo, Thomson (1975), p. 587: "He was not an easy man to be directed by. Many actors—notably [Emil] Jannings and William Powell—reacted violently to him. Dietrich adored him, and trusted him. ... "
  29. Vidu, por ekzemplo, Thomson (1975). Pri Dietrich: "With him [von Sternberg] Dietrich made seven masterpieces [i.e., Blue Angel in Germany and the six in Hollywood], films that are still breathtakingly modern, which have no superior for their sense of artificiality suffused with emotion and which visually combine decadence and austerity, tenderness and cruelty, gaiety and despair."
  30. Vidu, por ekzemplo, informojn pri Dietrich kaj Sternberg en Thomson (1975).
  31. Nightingale, Benedict (1a de februaro 1979). "After Making Nine Films Together, Hepburn Can Practically Direct Cukor; Hepburn Helps Cukor Direct The Corn Is Green'". The New York Times. Alirita la 1an de junio 2019.
  32. Spoto, Donald (5a de julio 2000). Blue Angel: The Life of Marlene Dietrich. Cooper Square Press. ISBN 978-1-4616-2421-9. Alirita la 1an de junio 2019.
  33. Bach 1992, pp. 210-211.
  34. How Joan Crawford Survived Box Office Poison twice! (29a de julio 2015).
  35. Helm, Toby, "Film star felt ashamed of Belsen link", 24a de junio 2000. Kontrolita 18 May 2013.

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj