Albany (Nov-Jorkio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
Linio 33: Linio 33:
{{Usonaj subŝtatoj kun ĉefurboj}}
{{Usonaj subŝtatoj kun ĉefurboj}}


{{Unua}}
[[Kategorio:Urboj de Nov-Jorkio]]
[[Kategorio:Urboj de Nov-Jorkio]]
[[Kategorio:Ĉefurboj de Usono]]
[[Kategorio:Ĉefurboj de Usono]]

Kiel registrite je 19:36, 5 jun. 2019

Albany
urbo de Usono • urbego • urbo en Nov-Jorkio • kantona sidejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Usono
Ŝtato Nov-Jorkio
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 100 104  (2015)
Loĝdenso 1 746 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 39′ N, 73° 46′ U (mapo)42.65-73.766666666667Koordinatoj: 42° 39′ N, 73° 46′ U (mapo) [+]
Alto 115 m [+]
Areo 56,813795 km² ( 568 1.3 795 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Albany (Usono)
Albany (Usono)
DEC
Albany
Albany
Situo de Albany

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albany, New York [+]
vdr
Albany.
Situo de Albany en Novjorkio.

Albany, Esperantigita "Albeno", estas la ĉefurbo de de la usona ŝtato Nov-Jorkio. La urbo havis 100 104 loĝantojn (en 2015), sed la metropola regiono, kiu inkludas Schenectady kaj Troy, havis loĝantaron de 1 170 483. Albany situas 240 km norde de la urbo Novjorko, sur la okcidenta bordo de la rivero Hudsono.

  • loko: 42.65 Norde, 73.75 Okcidente
  • horzono: GMT-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)
  • loĝantaro: 96 mil en 2000, 876 mil en la aglomeraĵo

Historio

Henry Hudson, anglo velante sub la Nederlanda flago, atingis la lokon en 1609. La nederlandanoj fondis Fort Orange, la situo de la nuntempa Albany, en la jaro 1624.

La nomo Albany estas anglalingva versio de skotgaela Alba ("Skotlando")

Vidindaĵoj

En la centro de Albeno estas la Imperia Ŝtata Placo, konstruita de la ŝtatestro Nelson A. Rockefeller, inter 1965 kaj 1979, kontraŭ 1000 milionoj da dolaroj. Ĝi havas futurismajn konstruaĵojn kaj monumentojn. Estas granda korso kun arbojn kaj basenojn. Sub la placo estas korso de 40 hektaroj kun multaj butikoj. En la placo estas granda sfera konstruaĵo nomita The Egg (La Ovo), kun du teatroj interne. Oni povas havi bonan elvidon de la 42-a etaĝo de Corning Tower en la placo.

Fronte al la placo estas la Ŝtata Kapitolo, granda monumenta konstruaĵo (1867-1899) el masonaĵo. La Ekzekutiva Domego, hejmo de la ŝtatestro, estas proksima. La oficejoj de la Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio (universitata sistemo de 367.000 studentoj en 64 terenoj) estas en Albany.

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.