Formulo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
de teoremo |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB |
||
Linio 19: | Linio 19: | ||
== Notoj == |
== Notoj == |
||
{{referencoj}} |
{{referencoj}} |
||
{{Unua}} |
|||
[[Kategorio:Matematiko]] |
[[Kategorio:Matematiko]] |
Kiel registrite je 13:08, 9 jun. 2019
Formulo (de lat. Formula - formo, regulo, priskribo) estas kombino de matematikaj signoj, kiu esprimas ian prezenton, aserton. Ekzemple, la malsupraj esprimoj estas formuloj:
- x3 + y3 < z
- 2 · 2 = 4
- (a + b) 2 = a2 + 2ab + b2
Kiel videblas, pere de formuloj oni povas skribi kompakte kaj oportune sufiĉe komplikajn difinojn. Formuloj esprimas konkretajn opiniojn kaj povas esti veraj aŭ falsaj, depende de konkretaj signifoj de la variabloj. Ekzemple, la l-a formulo fariĝas vera, kiam x=1, y=2, z=19 kaj falsa, kiam x=3, y=4, z=5.
Laŭ Francisko Azorín Formulo estas Resuma, simbola skribaĵo, per kiu oni esprimas rezulton de algebra kalkulo aŭ scienca leĝo.[1] Li indikas etimologion el latina formula el forma (formo),[2] kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj formuli, por esprimi per formuloj; formularo por kolekto de formuloj pri iu fako. Li same listigas tipojn jenajn: trigonometria, algebra kaj ĥemia.[3]
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 75.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Azorín, samloke.