Josif Stalin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ekstera ligilo
Neniu resumo de redakto
Linio 113: Linio 113:


[[Kategorio:Josif Stalin| ]]
[[Kategorio:Josif Stalin| ]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj la 6-an de decembro]]
[[Kategorio:Mortintoj la 5-an de marto]]

Kiel registrite je 09:59, 10 jun. 2019

Josif Visarionoviĉ Stalin
იოსებ ბესრიონის სტალინი
Иосиф Виссарионович Сталин
Josif Stalin en 1942
Josif Stalin en 1942
Persona informo
იოსებ ბესარიონის ძე ჯუღაშვილი
Иосиф Виссарионович Джугашвили
Naskonomo იოსებ ბესარიონის ძე ჯუღაშვილი
Naskiĝo 18-an de decembro 1878 (1878-12-18)
en Kartvelio Gori, Kartvelio, Rusa imperio
Morto 5-an de marto 1953 (1953-03-05) (74-jaraĝa)
en Sovetunio Moskvo, RSFSR, Sovetunio
Mortis pro naturaj kialoj • hommortigo vd
Mortis per cerba sangado • venenado vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Religio nenia (ateisto)
Lingvoj kartvelarusa vd
Loĝloko Narym • TuruĥanskSolviĉegodsk • Novaya Uda, Irkutsk Oblast • Sankt-PeterburgoBakuoMoskvo vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd
Alma mater Tbilisa Eklezia Seminario • Gori school vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio
Subskribo Josif Stalin
Familio
Dinastio Stalin family vd
Patro Besarion Jughashvili vd
Patrino Keke Geladze vd
Gefratoj Joseph Davrichachvili • Mikhail Jughashvili • Giorgi Jughashvili vd
Edz(in)o Nadeĵda Allilujeva kaj Jekaterina Svanidze
Amkunulo Lidiya Pereprygina vd
Infanoj Jakov Ĝugaŝvili, Vasilij Stalin (Ĝugaŝvili), Svetlana Allilujeva
Profesio
Alia nomo Сталин • Staline • Koba vd
Okupo politikisto • revoluciulo • publikigistoŝtatreprezentantolingvisto vd
Laborkampo revoluciulo • politikistopublikigisto vd
Aktiva en Sankt-PeterburgoMoskvo vd
Aktiva dum 1895– vd
1-a Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio
Dum 3-a de aprilo 19225-a de marto 1953
Antaŭulo neniu (pozicio kreita en 1922)
Sekvanto Nikita Ĥruŝĉov
Prezidanto de Konsilio de Ministroj de Sovetunio
Dum 6-a de majo 19415-a de marto 1953
Antaŭulo Vjaĉeslav Molotov
Sekvanto Georgij Malenkov
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Josif STALIN (ruse Иосиф Виссарионович Сталин, denaske Josif Besarionis dze ĜUGAŜVILI, ruse Иосиф Виссарионович Джугашвили, kartvele იოსებ ჯუღაშვილი; naskiĝis la 6-an de decembro[jul.]/ 18-an de decembro 1878[greg.], mortis la 5-an de marto 1953) estis soveta politikisto kaj partia gvidanto. Li naskiĝis en la urbo Gori (Kartvelio) en familio de ŝuisto. Post la fino de siaj studoj en Goria seminario (1894), li studis en Tbilisa seminario. En 1898 li membriĝis en Kartvela Social-Demokrata Organizo "Mesame Dasi". Dum 1902-13 li estis arestita sesfoje, sed kvarfoje forfuĝis de la lokoj de ekzilo.

Post 1903, li aliĝis al Bolŝevikoj, dum 1906-1907 li aktivis en Suda Kaŭkazio kaj estis unu el la organizantoj de la Bakua Komitato de RSDLP (Rusia Social-Demokrata Laborista Partio). Stalin estis fervora adepto de Lenino, laŭ kies iniciato Stalin estis aligita al [Centra komitato kaj Rusa Buroo de RSDLP en 1912. En 1917 li iĝis membro de partia gazeto "Pravda", Politburoo de Centra komitato de bolŝevikoj kaj Milita-Revolucia Centro]. Dum 1917-1922 Stalin okupis postenon de popola komisaro pri naciaj aferoj, kaj ankaŭ pri ŝtata kontrolo.

En 1922 Stalin estis elektita Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio (la plej altranga posteno en Sovetunio) kaj restis en la posteno ĝis sia morto (1953). En la 1920-aj jaroj, post la batalo por la gvidrolo en la partio kaj ŝtato], li uzis la partian aparaton kaj politikajn rimedojn, rezulte de kio, Stalin fariĝis unupersona gvidanto de la partio kaj starigis totalisman reĝimon en la lando. Li efektivigis intensan industriigon kaj devigan kolektivigon en USSR. En sekvaj jaroj, dum la periodo de amasa terorpolitiko, ĉiuj realaj aŭ potencaj konkurantoj de Stalin estis ekstermitaj.

De la fino de la 30-aj jaroj, li efektivigis politikon de alproksimiĝo kun la Nazia Germanio, tamen ne evitis la tragedion de la Dua mondmilito. De la jaro 1941 li estis prezidanto de Konsilio de Ministroj de USSR, dum la tutaj militjaroj - ankaŭ prezidanto de Ŝtata Defenda Komitato kaj Ĉefa Militestro. Dum la milito li partoprenis kaj helpis al la kreiĝo de antifaŝisma koalicio.

Post la morto de Stalin, lia posteulo Nikita Ĥruŝĉov, en la 20-a kongreso de KPSU (Komunista Partio de Soveta Unio) akre kritikis la personecon kaj la agadon de Stalin. La post-stalinisma periodo montras, ke la Stalina fenomeno estas tre komplika kaj taksi ĝin unusence ne eblas, almenaŭ ĉe la popoloj de iama USSR. De Stalin restis multaj [verkoj pri politika teorio, ankaŭ literaturaĵoj de lia junaĝa periodo. Lia tombo troviĝas en Moskvo, ĉe la Ruĝa Placo. Interalie, en lia naskiĝurbo], Gori staras verŝajne la sola monumento de Stalin apud lia domo-muzeo.

Vivo

Junaĝo

Stalin en la jaro 1894

Lia patro Besarion Ĝugaŝvili (ბესარიონ ჯუღაშვილი) estis ŝuisto el Gori. Lia patrino Ketewan Geladse (ქეთევან გელაძე) estis filino de servutulo. La gefratoj de Stalin mortis kelkajn monatojn post la naskiĝo, tiel ke li kreskis kiel sola infano de la familio.

Unue la familia vivo estis komforta. La patro sendependiĝis kaj dungis dek laboristojn kaj kelkajn metilernistojn. En la fruaj 1880-aj jaroj li tamen iĝis disputema alkoholulo, kiu elspezis sian monon por alkoholaĵoj kaj regule batis la edzinon kaj filon. Tiama amiko de Stalin skribis poste: "Tiaj nemerititaj kaj teruraj bategoj iĝis la knabon tiel sensentema kiel estis lia patro." Krome li neniam vidintus la knabon plori. Iosseb Iremaschwili, alia amiko de Stalin, skribis, ke la bategoj alvokis malamon kontraŭ aŭtoritato ĉe Stalin, ĉar ĉiu homo, kiiu havis pli da potenco ol li mem, memorigis lin pri lia patro. En 1888 la patro de Stalin foriris al Tiflis postlasinte sian familion.

Unu el la klientoj de lia patrino, la juda komercisto David Papismedow, donis al la juna Stalin, kiu tiam portis la kromnomon „Sosso“ kaj helpis al sia patrino lavante aferojn kaj purigi domojn, monon kaj librojn kaj kuraĝigis lin. Jardekojn poste la maljuna Papismedow iris al la Moskva Kremlo por vidi, kio okazis al la eta Sosso. Stalin surprizigis siajn kunulojn, ĉar li ne nur akceptis la maljunan judon, sed ankaŭ babilis kun li publike.

Stalin en la jaro 1902

Ekde 1887 Iosseb Ĝugaŝvili vizitis la lernejon en Gori. Lia klaso estis miksita grupo de lernejanoj, kiuj parolis multajn lingvojn. Sed la lernejana lingvo estis la rusa. Liaj kunklasanoj estis socie pli altrangaj kaj mokis lin komence pro liaj jam uzita lernejana uniformo kaj variolcikatra vizaĝo. Sed pro sia observemo Iosseb Ĝugaŝvili baldaŭ transprenis la estrecon de la klaso. Kvankam Stalin poste tute ne parolis pri sia kartvela deveno, li multe ŝatis la tieajn rakontojn en sia juneco. Unu el tiuj rakontoj parolis pri la montmigranto Koba, kiu batalis por la sendependeco de Kartvelujo. Stalin tre admiris lin, kaj de tiam postulis en la klaso, ke oni nomu lin Koba. Por kaŝi sian devenon Stalin pruvis esti la plej bona en ĉio, kion li entreprenis. Tial li rimarkiĝis pro sia inteligenteco kaj forlasis la lernejon en 1894 kiel la plej bona lernanto.

Oni proponis al li viziti la tiflisan sacerdotseminarion, la tiam plej grava altlernejo de Kartvelujo kaj centro de la opono kontraŭ carismo.

Post kiam Stalin 15-jara finis la duan studjaron de la seminario, li kontaktiĝis kun sekretaj marksismaj cirkloj. Li vizitis la librejon de iu Schelidse, kie junaj radikalismanoj povis legi maldekstrajn verkojn. En 1897 la tiama vicintendanto skribis, ke li trovis Ĝugaŝvili-on legante "La literara evoluo de nacioj" de Letourneaus. Jam antaŭe li vidis lin kun la verkoj La laboristoj de la maro kaj 1793 de Victor Hugo kaj entute dektrifoje kun malpermesitaj libroj.

Revolucia agado antaŭ la oktobrorevolucio

Memortabulo pri la restado de Stalin en Vieno, instalita dum la sovetia okupado.

En 1897 Ĝugaŝvili estis akceptita 18-jara en la unua socialisma organizaĵo de Kartvelujo, la Messame-Dassi-grupo (germane La tria grupo), gvidata de Noe Schordania, Nikolos Tschcheidse kaj G. Zereteli, kiuj poste iĝis Menŝevikoj. En la sekva jaro Stalin gvidis studcirklon por laboristoj. Tiam li jam legis verkojn de Georgij Pleĥanov kaj unuaj tekstoj de Lenin. En 1898 li oficiale aliĝis al la socidemokrata laborista partio de Rusujo (SDAPR). En 1899 li estis eksigita el la sacerdotseminario, ĉar pro tiuj politikaj agadoj li mistrafis plurajn gravajn ekzamenojn. anstataŭ pastro, Stalin iĝis do profesia revoluciulo.

Post tio Stalin laboris kiel propagandisto de la SDAPR kaj organisis sub la pseŭdonimo „Koba“ interalie strikojn kaj demonstraciojn kun fervojistoj. En 1902 li estis arestita unuanfojon, ĉar li gvidis laboristan demonstracion en la kartvela urbo Batumi, kaj ekzilita al Siberio. Post kiam li sukcesis fuĝi el la ekzilo, li estis denove - entute okfoje - arestita kaj ekzilita.

Por ne perdi kontakton al Lenin kaj fuĝi la persekuton de la cara polico, li fuĝis decembre 1912 al Aŭstrujo-Hungarujo, kie li pasigis kelkajn monatojn en Krakovo kaj Vieno.

Kiam li revenis al Rusujo somere de la jaro 1913, li estis arestita denove. Post tiam li pasigis la jarojn de 1913 ĝis 1917 ekzile apud Turuĥansk. Ekzistas pluraj klarigoj por tiuj oftaj arestoj kaj fuĝoj.

Unu el ili estus ekzemple la malbona organizado de la cara polico. La caraj policoj postsekvis revoluciulojn nur duonkore. La "fuĝantaj" bolŝevikoj povis ekzemple uzi senprobleme ĉiajn veturilojn. Krome subtenis ilin la popolo per nutraĵoj kaj aliaj helpiloj. Kiam oni arestis la revoluciulojn, ili akceptis senreziste esti sendata al ekzilo, sed la tagon post sia alveno ili jam ekiris hejmen. Kiam restado estis pli longa, tion kaŭzis senpaga loĝejo proponata al la ekzilitoj kaj sufiĉe bona monsumo por vivi. Alia klarigo por rapida liberigo estus la kontaktoj al la Okrana, la sekreta cara polico.[1]

Kaze de la lasta ekzilrestado de Stalin, la estiĝo de la unua mondmilito estis kaŭzo por li ne tuj reveni, ĉar li timis, ke post sekva aresto, li estos enarmeigata en la rusan armeon.

Post la partikunveno en Londono en 1903 kaj la sekvas disiĝo de SDAPR en menŝevikoj kaj bolŝevikoj Stalin anis la bolŝevikojn sub Lenin, kiu subtenis, ke la politika ŝanĝo povus alveni nur per centra partio gvidata de "profesiaj" revoluciuloj. En la jaro 1905 li unue persone renkontiĝis kun Lenin dum tutrusa konfereco de la bolŝevikoj en Tampere. En tiu antaŭrevolucia epoko, kiam Stalin jam organizis multajn strikojn, li ne montriĝis granda teoriisto, sed ĉefe subtenis praktike la neleĝajn agadojn de la bolŝevikoj.

Tiel li partoprenis en la sekvaj jaroj la organizadon de diversoj bankatatakoj por plenigi la kason de la partio. En la plej konata atako, tiu al la banko de Tiflis junie 1907, kiam 40 homoj perdis sian vivon, la revoluciuloj gvidataj de Stalin ŝtelis 250.000 rublojn.

Ekde 1912 laŭ postulo de Lenin, li estis membro de la centra komitato de la bolŝevikoj kaj alprenis la kaŝnomon Stalin, kiu signifas "la ŝtaleca".

En la 24-an de marto 1919 li edziĝis al Nadeĵda Allilujeva, kiu en la nokto de la 8-a al la 9-a de novembro 1932 pafis sin en la koron per malgranda pistolo, ŝajne pro teruraj kapdoloroj. Iliaj gefiloj estis Vasilij Stalin (1921-1962) kaj Svetlana Allilujeva (1926-2011).

Post lia morto

Unu el la famaj paroladoj de Nikita Ĥruŝĉov estas parolado dum la 20-a kongreso de Komunista Partio de Sovetunio en 1956. Tra tiu parolado en partia kongreso, Ĥruŝĉov oficiale kritikis diktaturojn kaj krimojn sub regado de Josif Stalin. La parolado grande influis al aliaj socialismaj ŝtatoj, kiuj gvidiĝis sub la Stalinismo. Poste tiu parolado simboligis komencon de politika degelo en Sovetunio.

Eksteraj ligiloj

Jessica Gorter : filmo 'De Rode Ziel' (la ruĝa animo), Zeppers,

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Unu fonto por tio estas la NKWD-oficiro Aleksandro Miĥailoviĉ Orlov, kiu fuĝis dum la epoko de la granda purigo en 1938 al Usono kaj kaŝis sin tie ĝis la morto de Stalin. En 1953 Orlov publikigis siajn memorojn, en kiuj li priparolas la spionadon de Stalin por la cara sekreta polico Okrana.