La dormanta belulino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4: Linio 4:
Oni diras, ke en la ''[[Volsunga sagao]]'' estas la ĝermo de ĉi tiu rakonto, kiam [[Sigfrido_la_drakmortiginto|Sigurdo]] forlasas lian mentoron, la valkirion [[Sigrdrifa]]n, kaj li promesas reveni por edziĝi al ŝi.
Oni diras, ke en la ''[[Volsunga sagao]]'' estas la ĝermo de ĉi tiu rakonto, kiam [[Sigfrido_la_drakmortiginto|Sigurdo]] forlasas lian mentoron, la valkirion [[Sigrdrifa]]n, kaj li promesas reveni por edziĝi al ŝi.


Dum [[Renesanco]], verkistoj skribis la [[fabelo]]jn el parola tradicio. La versio de la [[fratoj Grimm]] estas nomata '''''Dornröschen''''' (''Dorna Rozeto''). La versio de [[Charles Perrault]] estas nomata '''''La Belle au bois dormant''''' (''La Belulino en la dormanta arbaro'').
Dum [[Renesanco]], verkistoj skribis la [[fabelo]]jn el parola tradicio. La versio de la [[fratoj Grimm]] estas nomata '''''Dornröschen''''' (''Dorna Rozeto''). La versio de [[Charles Perrault]] estas nomata '''''La Belle au bois dormant''''' (''La Belulino en la dormanta arbaro''). Sur ĝi estis bazita la filmo ''[[Sleeping Beauty (1959)|Sleeping Beauty]]'' de [[Walt Disney]] (1959)


== Resumo ==
== Resumo ==
La baza skemo de tiu ĉi rakonto estas:
La baza [[skemo]] de tiu ĉi rakonto estas:


* Reĝo kaj Reĝino deziras havi filon.
* Reĝo kaj Reĝino deziras havi filon.

Kiel registrite je 13:10, 16 jun. 2019

Dormanta Belulino kaj la Princo.

La dormanta belulino estas fama eŭropa rakonto. Ĝi devenas el la folkloro, do ekzistas malsamaj versioj.

Oni diras, ke en la Volsunga sagao estas la ĝermo de ĉi tiu rakonto, kiam Sigurdo forlasas lian mentoron, la valkirion Sigrdrifan, kaj li promesas reveni por edziĝi al ŝi.

Dum Renesanco, verkistoj skribis la fabelojn el parola tradicio. La versio de la fratoj Grimm estas nomata Dornröschen (Dorna Rozeto). La versio de Charles Perrault estas nomata La Belle au bois dormant (La Belulino en la dormanta arbaro). Sur ĝi estis bazita la filmo Sleeping Beauty de Walt Disney (1959)

Resumo

La baza skemo de tiu ĉi rakonto estas:

  • Reĝo kaj Reĝino deziras havi filon.
  • Naskiĝas bela filino. Ĉiuj festas.
  • Feinoj de la reĝolando donas kapablojn al la bebino.
  • Neinvitita feino ĵetas ensorĉon.
  • Alia feino interŝanĝis la fatalan ensorĉon kontraŭ dormo ĝis jarcento.
  • Kiam la princino estas adoleska, ŝi pikas sian fingron per ŝpinilo. Tiam la decido de la feino efektiviĝas.
  • Princineto dormas sur sia lito dum cent jaroj.
  • Tre poste, princo aŭdas la rakonton.
  • Li decidas iri al ŝi malgraŭ dornoj, kiuj kovras la kastelon.
  • Kiam li alvenas al la princino, li kisas ŝin kaj la princino vekiĝas.
  • Ili geedziĝas kaj vivas feliĉe ĉiam.

Komento

Tiel en germana rakonto kiel en franca rakonto la historio okazas same. Nur detaloj kiel la kvanto da feinoj (13 en la unua, 8 en la dua) aŭ la donitaĵoj, kiujn ricevas la princino estas malsamaj.

Tamen, kvankam la rakonto de la fratoj Grimm estas simpla (ĉar ĝi estas por infanoj), Perrault aldonas klarigojn kaj humurajn klarigojn. Ekzemple, li diras, ke la vestoj de la princino estas antikvaj. Poste kiam la princino vekiĝas, li diras:

Fine dum kvar horoj ili interparoladis, kaj ili diris nur la duonon de la aferoj, kiujn ili deziris rakonti al si reciproke.

Alia grava afero en verko de Perrault havas rilaton al la maĉismo. Ekzemple, inter la donitaĵoj el la feinoj, la franco ne aldonas “inteligenteco” kaj ankaŭ li diras ke la pikado okazis ĉar ŝi estas “petolema”.

Dormanta Belulino de Disney

Walt Disney adaptis la rakonton en 1959. Li parte bazis sin sur la verko de Perrault.

Eksteraj ligiloj