Luksemburgo (Belgio): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Flag_of_the_Province_of_Luxembourg.svg estas anstataŭigita per Unofficial_flag_of_the_Province_of_Luxembourg.svg. [[commons:User:C Etikedo: Iksokodo |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB |
||
Linio 110: | Linio 110: | ||
{{projektoj}} |
{{projektoj}} |
||
{{Unua}} |
|||
[[Kategorio:Luksemburgo (Belgio)]] |
[[Kategorio:Luksemburgo (Belgio)]] |
Kiel registrite je 19:18, 16 jun. 2019
Luksemburgo | |
---|---|
Belgaj provincoj | |
Administrado | |
Lando | Belgio |
Statuso | Provinco |
Estas parto de | Valonio |
Demografio | |
Loĝantaro (laŭ la stato de januaro 2016) | 280 327 |
Geografio | |
Areo | 4 440 km² (444 000 ha) |
Luksemburgo sur la mapo de Valonio | |
Geografia situo | 49° 55′ 0″ N, 5° 25′ 0″ O (mapo)49.9166666666675.4166666666667Koordinatoj: 49° 55′ 0″ N, 5° 25′ 0″ O (mapo) |
Hor-zono | UTC+1 UTC+2 (fine de marto ĝis fine de oktobro) |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | BE-WLX |
Eksteraj paĝoj | |
[province.luxembourg.be La oficiala paĝaro] | |
La kategorio en la Komunejo | Luksemburgo (Belgio) [+] |
Luksemburgo estas la plej sud-orienta provinco de Belgio, unu el la kvin provincoj de Valonio. Ĝi havas surfacon je 4440 km², kaj komence de januaro 2016 ĝi havis 280 327 loĝantojn. Sekve ĝi estas laŭ surfaco la plej granda provinco de Belgio kaj de Valonio, sed laŭ loĝantaro la plej malgranda. Ĝia ĉefurbo estas Arlon.
Norde la provinco limas al la provinco Lieĝo, okcidente al Namuro, sude al Francio kaj oriente al la ŝtato Luksemburgo. Luksemburgo estas parto de la montetaro Ardenoj. Ĝia plej alta punkto estas la 651 metrojn alta Baraque de Fraiture en la municipo Vielsalm.
Luksemburgo dum sia preskaŭ tuta historio estis parto de la ŝtato Luksemburgo. Nur sekve de la Traktato de Londono (1839) la ŝtato Luksemburgo estis dividita en du partojn. La franclingva okcidenta parto estis donacita al Belgio kaj tie iĝis la provinco Luksemburgo. La orienta luksemburglingva parto restis en "persona unio" kun Nederlando.
Luksemburgo konsistas el 44 municipoj, el kiuj tri ricevis la honortitolon urbo: Arlon (la ĉefurbo), Bouillon kaj Durbuy.